El Popola Ĉinio>UK>

UEA diplomis 12 elstarajn agantojn

| 2013-07-31
Bookmark and Share

 

 

    En la Solena Fermo de la 98-a UK en Rejkjaviko oni anoncis la nomojn de 12 esperantistoj, kiujn la Estraro de UEA honorigis per Diplomo pri Elstara Agado aŭ per Diplomo pri Elstara Arta Agado.

 

    Diplomo pri Elstara Agado:

 

    Grietje Buttinger(Britio) pro gastigado de esperantistoj dum pluraj jardekoj; Kostas Kiriakos (Grekio) pro lia ampleksa libro en la greka pri Esperanto, aperinta okaze de la 125-jariĝo de la lingvo; Zsófia Kóródy (Germanio) pro instrua agado kadre de ILEI, KER-ekzamenoj kaj la Interkultura Centro Herzberg; Hans Michael Maitzen (Aŭstrio) pro reprezentado de UEA ĉe Unuiĝintaj Nacioj en Vieno; Mélanie Maradan (Svislando) pro agado ĉe internaciaj terminologiaj instancoj kiel reprezentanto de UEA; Arikapalli Giridhar Rao (Hinda Unio) pro multflanka Esperanto-agado en la faka, instrua-ekzamena kaj organiza kampoj; Roland Rotsaert (Belgio) pro okupiĝo pri la Esperanto-biblioteko en la flandra urbo Kortrejko; kaj Bardhyl Selimi(Albanio) pro lia rolo en la plifortigo de la albana Esperanto-movado.

 

    Diplomo pri Elstara Arta Agado:

 

    Gerrit Berveling (Nederlando) pro kontribuo al la traduka Esperanto-literaturo; Jorge Camacho (Hispanio) pro kontribuo al la originala Esperanto-literaturo; Georgo Handzlik(Pollando) pro kontribuo al la Esperanto-muziko kaj eldona agado; kaj Mao Zifu (Ĉinio) pro kontribuo al la originala Esperanto-poezio.

 

(el Gazetara komuniko de UEA)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments