El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio respondis al diraĵo de la japana ĉefministro

| 2013-07-31
Bookmark and Share

 

 Respondas Hong Lei, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio.

 

    La 29-an de julio japana ĉefministro Shinzo Abe esprimis, ke la rilatoj inter Japanio kaj Ĉinio estas la plej gravaj duflankaj interrilatoj, kaj oni devas daŭrigi la strategiajn kaj reciproke profitajn rilatojn inter la du landoj. Li deziras havi sinceran intervidiĝon kun ĉinaj ŝtataj estroj.

 

    Intervjuita de ĵurnalistoj, Hong Lei, proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris, ke Ĉinio ĉiam volas kaj klopodas por solvi la problemojn per dialogoj, sed nun Japanio rifuzas havi seriozan diskuton kun Ĉinio pri la problemoj.

 

    Hong Lei diris, ke la japana flanko devas havi pozitivan sintenon pri tiuj problemoj kaj forte klopodi por konstrui sanajn rilatojn inter Ĉinio kaj Japanio, anstataŭ sensignifaj diraĵoj por kovri malkonsentecon.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments