Ĉefpaĝo

Renkontiĝo de veteranaj soldatoj de Ĉinio kaj tiuj de la Korea Popoldemokratia Respubliko memore al la 60-jara datreveno de la armistico de la korea milito

| 2013-07-31
Bookmark and Share

Popolanoj de la Korea Popoldemokratia Respubliko bonvenigas veteranajn soldatojn de la du landoj ekster la Popola Teatro. 

 La ĥoro de la Korea Popola Armeo prezentas la kanton "Kanto de la Ĉina Popola Volontula Armeo".

 

    La 29-an de julio artistoj el Ĉinio kaj la Korea Popoldemokratia Respubliko faris komunan prezenton en Pjongjango, ĉefurbo de la Korea Popoldemokratia Respubliko, memore al la 60-jara datreveno de la armistico de la korea milito. Veteranaj soldatoj de la Ĉina Popola Volontula Armeo kaj tiuj de la Korea Popola Armeo ĝoje renkontiĝis kaj babilis pri la amikeco inter ili.

 

    Tiu-tage Kim Jong Un, la plej alta gvidanto de la Korea Popoldemokratia Respubliko, donis donacojn al la delegacio de la veteranaj soldatoj de la Ĉina Popola Volontula Armeo. Zhang Masao, estro de la Korea Ministerio de Popolaj Armitaj Fortoj, intervidiĝis kun la veteranaj soldatoj kaj bankede regalis ilin.

 

    La 27-an de julio la Konstanta Komitato de la Plej Alta Popola Konferenco de la Korea Popoldemokratia Respubliko donis memor-ordenojn al Yu Zhenwu, eksa komandanto de la aerarmeo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo, kaj 32 veteranaj soldatoj de la Ĉina Popola Volontula Armeo pro iliaj nobla spirito de la internaciismo kaj kontribuo por la amikaj rilatoj inter Ĉinio kaj la Korea Popoldemokratia Respubliko.

 

    Laŭ invito de la Korea Popoldemokratia Respubliko la delegacio de veteranaj soldatoj de la Ĉina Popola Volontula Armeo atingis Pjongjangon en la 25-a de julio. Dum la sekvantaj tagoj la delegacio vizitis la pagodon por la amikeco inter Ĉinio kaj la Korea Popoldemokratia Respubliko, tombejon de martiroj de la Ĉina Popola Volontula Armeo en Kaesong kaj la tombejon de martiroj en Pjongjango, kaj ĉeestis revuon okazintan en la 27-a de julio kaj aliajn aranĝojn.

 

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments