El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina ekster-afera vicministro intervidiĝis kun oficistino de la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo

| 2013-08-01
Bookmark and Share

Zhai Jun (dekstre) parolas kun sinjorino Gladys Sonto Kudjoe

 

   La 29-an de julio Zhai Jun, vicministro pri eksteraj aferoj de Ĉinio, intervidiĝis kun sinjorino Gladys Sonto Kudjoe, ambasadoro de Sud-afriko en la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo kiel altranga oficisto pri aferaj kunagoj.

 

    Zhai Jun esprimis, ke la Ĉina-Afrika Kunlabora Forumo estas grava platformo por kolektiva interparolado de la du flankoj kaj efika sistemo por pragmata kunlaboro inter Ĉinio kaj Afriko. Kiel la du prezidantaj landoj de la forumo, Ĉinio kaj Afriko estas kune zorgas la forumajn aferojn. Ĉinio fidas, ke pere de la intimaj kunlaboroj inter la du flankoj, oni certe bone aranĝos diversajn gravajn programojn sub la framo de la forumo, ekzemple la 3-a politika konsiliĝado de ministroj pri eksteraj aferoj de Ĉinio kaj de la afrikaj landoj, kaj fari pozitivan kontribuon en la antaŭenpuŝado por daŭra disvolviĝo de la forumo kaj la rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko.

 

    Sinjorino Kudjoe, alte taksis la efikon de la foruma sistemo en la antaŭenpuŝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj Afriko. Ŝi esprimis, ke la sud-afrika flanko volas kunagi kun la ĉina flanko, per la forumo kiel grava platformo kaj tenilo, por la senĉesa disvolvado de la strategiaj partneraj rilatoj novtipaj inter Afriko kaj Ĉinio.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Xie Ruifeng

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments