El Popola Ĉinio>头条新闻>

La 9-a Amika Interŝanĝo de Junuloj en la Subregionoj de la Granda Mekong-rivero inaŭguriĝis en Yunnan de Ĉinio

| 2013-08-01
Bookmark and Share

 

 

En la inaŭgura ceremonio de la 9-a Amika Interŝanĝo de Junuloj en la Subregionoj de la Granda Mekong-rivero 

 

 En la inaŭguro de la Amika Bosko de Junuloj

 

    La 30-an de julio la 9-a Amika Interŝanĝo de Junuloj en Subregionoj de la Granda Mekong-rivero inaŭguriĝis en la Honghe-a Hani-nacia kaj Ji-nacia Aŭtonoma Subprovinco de Yunnan-provinco de Ĉinio. La subprovinco Honghe estas gravaj pasejo kaj nodo de la Subregionoj de la Granda Mekong-rivero. La ĉi-foja interŝanĝo kun la ĉeftemo "Kunlaboro de la Subprovincoj de la Granda Mekong-rivero -- Atendo kaj Devo de Junuloj" allogis al si pli ol 60 junulojn el Ĉinio, Kamboĝo, Laoso, Birmo, Tajlando kaj Vjetnamio.

 

    La Amika Interŝanĝo de Junuloj en la Subprovincoj de la Granda Mekong-rivero estis lanĉita de la Ĉina Junulara Federacio en la jaro 2001. Ĝi fariĝis grava platformo por akceli la amikecon kaj la interkomunikadon inter junuloj de la landoj en la Subregionoj de la Granda Mekong-rivero.

 

    Posttagmeze de la sama tago la junuloj partoprenantaj en la interŝanĝo plantis en Honghe arbojn por la amikeco inter junuloj. Dum la aktivado ili spertos la nacimalplimultajn kulturojn de la Honghe-a Aŭtonoma Regiono, vizitos Hani-teraskampon, kiu estis enlistigita en la liston de la mondaj kulturaj heredaĵoj.

 

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments