Ĉefpaĝo

Okazis en Pekino la 5-a altnivela dialogo inter amaskomunikiloj de Ĉinio kaj tiuj de Sud-Koreio

| 2013-08-01
Bookmark and Share

 

 Kunvenejo de la dialogo

Li Wufeng (la dua de maldekstre) parolas kun ĉeestantoj el la du landoj.  

 

 

    La 30-an de julio okazis en Pekino la 5-a altnivela dialogo inter amaskomunikiloj de Ĉinio kaj tiuj de Sud-Koreio, organizita de la informa oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio kaj la Ministerio de Kulturo kaj Sporto de Sud-Koreio.

 

    Li Wufeng, ĉina vicdirektoro de la informa oficejo, faris parolon en la inaŭguro, ke jam okazis 4 fojojn la dialogo, kiu havas pli kaj pli multajn ĉeestantojn, pli kaj pli novigeblajn formojn kaj teamojn. Ankaŭ pli kaj pli boniĝas la atmosfero de la dialogo, kies influo pli kaj pli disvastiĝas. Li esperas, ke la dialogo povos gvidi la dulandajn amaskomunikilojn por laŭfakte raporti pri la duflankaj interrilatoj, kaj plifortigos la influon de ĉinaj kaj sudkoreaj amaskomunikiloj en la internacia komunumo.

 

    La korea vicministro pri kulturo kaj sporto diris, ke la dialogoj helpis al la amaskomunikiloj de la du landoj pli bone koni unuj la aliajn. Estas multe da oportunoj de kunlaborado de ambaŭ flankoj, kaj espere ili povos trovi pli bonan manieron por fari kunlaboron.

 

    Junie de 2009 okazis la unua dialogo kaj ĝi okazis ĉijare en Ĉinio kaj Sud-Koreio poste. La ĉeestantoj estas diversaj amaskomunikiloj kaj okazas en ĝi diskutoj, vizitoj kaj intervjuoj.

 

Redaktoroj : Zhao Xi kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments