El Popola Ĉinio>头条新闻>

Okazis en Hongkongo akcepto celebre al la 86-jara datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo

| 2013-08-02
Bookmark and Share

 En la akcepto celebre al la 86-jara datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo

Wang Xiaojun parolas en la akcepto.  

 

    Vespere de la 31-a de julio la garnizono de la Ĉina Popola Liberiga Armeo en Hongkongo okazigis en sia kazerno sur Ngong Shuen Chau (la insulo Ŝton-tranĉmaŝino) la akcepton celebre al la 86-jara datreveno de la fondiĝo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo, kiu fondiĝis en la 1-a de aŭgusto de 1927, por saluti la oficirojn kaj soldatojn en Hongkongo kaj danki longtempajn zorgojn kaj subtenojn de diversaj rondoj de Hongkongo al la laboro de la garnizono. Tio estas la 10-a fojo por la garnizono en Hongkongo okazigi akcepton celebre al la fondiĝo de la Ĉina Popola Liberiga Armeo de la jaro 2004.

 

    La akcepton ĉeestis Tung Chee-hwa, vicprezidanto de la Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco, kaj lia edzino, Leung Chun-ying, ĉefo de la Honkong-a Speciala Administra Regiono, kaj lia edzino, Donald Tsang Yam-kuen, eksa ĉefo de la Honkong-a Speciala Administra Regiono. Ĝin ĉeestis ĉirkaŭ 300 gastoj inkluzive de ĉefaj ŝtatoficistoj el la registaro de la speciala regiono, ĉefaj respondeculoj de la organizoj de la centra registaro en Hongkongo, reprezentantoj de la Tutlanda Popola Kongreso en Hongkongo, membroj de la Konstanta Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco en Hongkongo, ŝtatoficistoj de fremdlandaj konsulejoj en Hongkongo kaj famuloj el diversaj rondoj de la socio.

 

    Wang Xiaojun, komandanto de la garnizono de la Ĉina Popola Liberiga Armeo en Hongkongo, diris en sia parolo, ke la garnizono en Hongkongo persistas en laŭleĝa garnizonado kaj en plenumo de defendado, subtenas la registaron de la speciala regiono laŭleĝe administradi, pozitive aranĝas malfermajn kaj publik-bonajn aktivadojn kaj faras eksterajn komunikadojn, tenas pli kaj pli intimajn rilatojn kun diversaj rondoj de Hongkongo kaj lokaj popolanoj, kaj havas pli kaj pli multajn interŝanĝojn kun fremdlandaj armeoj. Li esperas, ke en la estonteco la garnizono intensigos kunlaborojn kun diversaj rondoj de Hongkongo kaj faros novan kontribuon por la paco, prospero kaj stabileco de Hongkongo kaj por la paco kaj trankvileco de la mondo.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments