El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina universitato okazigis programon pri tutglobaj interŝanĝoj en Britio

| 2013-08-02
Bookmark and Share

 

Huang Zhen (la dua de dekstre) kaj Richard Penty (la unua de dekstre) en la forumo  

 

   La 30-an de julio la Ŝanhaja Jiaotong-Universitato okazigis agadon pri tutglobaj interŝanĝoj titolita Global SJTU en la Universitato de Kembriĝo de Britio.

 

    Huang Zhen, vicestro de la Ŝanhaja Jiaotong-Universitato, klarigis, ke dum la lastaj jaroj la nomata universitato faris substancajn kunlaborojn interuniversitatajn kun diverslandaj universitatoj, ekzemple la universitatoj Kembriĝo, Oxford, Heidelberg kaj tiel plu. La menciita programo estas unu el la internaciaj interŝanĝaj projektoj de tiu ĉi universitato. La universitato havigos al si internacian platformon de interŝanĝado pere de la programo por pliigi la internaciajn kunlaborojn en la akademia, scienca kaj kultura kampoj.

 

    Tiutage la ĉina universitato kaj la brita kune organizis internacian forumon kiel la unuafoja agado de la programo. Richard Penty, estro de la instituto Sidney Sussex de la Universitato de Kembriĝo, faris prelegon en la forumo. Li diris, ke la aparta kulturo kaj la malferma sinteno de la famaj ĉinaj universitatoj donas al ĉiuj profundan impreson, li esperas pluapaŝan kunlaboron inter la du universitatoj, ili kune sin ŝarĝos per la socia respondeco kaj kunliga tasko de landaj interŝanĝoj.]

 

    Laŭ konigo, la sekva agado de la programo okazos aŭguste en Aŭstralio.

 

Redaktoroj : Zhang Shuang kaj Xie Ruifeng

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments