El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio postulas ke Japanio plenumu sian promeson

| 2013-08-02
Bookmark and Share

 

Hong Lei respondas en gazetara konferenco.

 

    La 31-an de julio demandata de ĵurnalistoj Hong Lei, proparolanto de la Ministerio pri Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris, ke Ĉinio postulas al Japanio serioze pripensi la historion kaj plenumi sian promeson.

 

    Japana vicĉefministro Taro Aso diris en sia parolo, ke Japanio devas lerni de la germana agado antaŭ la 2-a Mondmilito por amendi la konstitucion. Li diris ankaŭ, ke ne viziti soldatojn mortintajn en la milito por la lando estas malnormala, do oni devas viziti la templon Yasukuni.

 

     Pri tiu parolo, Hong Lei diris, ke japana ŝtatestro publike esprimis la intencon por amendi la konstitucion. La najbaraj landoj en Azio kaj la internacia komunumo devas doni atenton al kaj esti singardemaj por la disvolviĝo de Japanio. Li emfazis, ke la templo Yasukuni estas la problemo, kiu reflektas la sintenon de Japanio al la historio, kaj ĝian respekton al la viktimoj en la milito. Ĉinio postulas al Japanio serioze pripensi la historion kaj plenumi sian promeson, por akiri fidon de la najbaraj landoj kaj tiun de la internacia komunumo.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Zhang Xiaotong

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments