El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina navigisto vele atingis akvojn de Diaoyu-insularo

| 2013-08-05
Bookmark and Share

 

 

 

Zhai Mo sur sia velŝipo Jiangtaigong 

 

Foto aperigita de Zhai Mo en sia mikroblogo  

 

 

    Posttagmeze de la 3a de aŭgusto s-ro Zhai Mo, navigisto el Rizhao, Shandong, Ĉinio, sub la eskortado de ĉina marpolica ŝipo, velis en la akvojn de Diaoyu-insularo, kaj je la 20a horo li estis distanca de Diaoyu-insularo je nur tri marmejloj.

 

    En juanaro de 2007, ambasadoro por mara bonfaro, Zhai Mo komencis ĉirkaŭmondan veladon de Rizhao, Shandong-provinco en orienta Ĉinio. Post pli ol du jaroj li plenumis la unuan ĉirkaŭmondan vojaĝon kiel ĉino per senenergia velo. Ĉifoje li ekveturis en la shandong-aj akvoj per sia velo Jiangtaigong en la 30a de julio, kaj eniris en la ĉinajn akvojn de Diaoyu-insularo en la 3a de aŭgsuto.

 

    Je 15:34 de la 3a de aŭgusto, kiam li estis je 12 marmejloj distanca de Diaoyu-insularo, lia velŝipo kaj la eskortaj ŝipoj estis baritaj de ses japanaj patrolŝipoj kaj aviadilo, kaj la ŝipoj de la du flankoj alfrontis unu la alian. Tiam estis pli ol dek japanaj kaj ĉinaj ŝipoj en tiu maro.

 

    Je 17:20, sieĝita de japanaj patrolŝipoj kaj protektita de ĉinaj eskortŝipoj, la velŝipo de Zhai Mo estis proksima al Diaoyu-insularo je sep marmejloj, kaj je la 20a horo tri marmejlojn al la nomata insularo.

 

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 

 

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments