El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis en la Henan-a Muzeo de Ĉinio la ekspozicio "Marŝi al la Moderneco -- Artaj Verkoj Kolektitaj de Publiko en Nord-okcidenta Britio"

| 2013-08-05
Bookmark and Share

 

 

 

 Brita respondeculo de la ekspozicio akceptas intervjuon.

Ĉinaj kaj britaj fakuloj ekzamenas eksponaĵon.  

Laborantoj de la ekspozicio aranĝas eksponaĵon.  

 

    La 3-an de aŭgusto la ekspozicio "Marŝi al la Moderneco -- Artaj Verkoj Kolektitaj de Publiko en Nord-okcidenta Britio" inaŭguriĝis en la Henan-a Muzeo de Ĉinio.

 

    Al la ekspozicio kune okazigita de ĉinaj kaj britaj muzeoj kaj kolektaj organizoj 18 muzeoj kaj kolektaj organizoj en nord-okcidenta Britio liveris 80 eksponaĵojn, kiaj ole-pentraĵoj, gravuraĵoj, akvareloj, skizoj kaj skulptaĵo, kaj tiuj eksponaĵoj temas pri religio, portret-arto, pejzaĝoj kaj pri ĉiutaga vivo de britoj.

 

    Inter la eksponaĵoj estas verkoj de kelkgeneraciaj grandaj artistoj de Britio, kiaj William Hogarth (1697-1764), Joseph Mallord William Tmher (1775-1851), Henry Spencer Moore (1898-1986), Dante Gabriel Rossetti (1828-1882) kaj Edward Burne Jones (1833-1898).

 

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments