Ĉefpaĝo

Komitato akceptis elspezon de 100.000 eŭroj por retejo

| 2013-08-05
Nombro de mesaĝoj(0)

    La komitato de UEA en sia vendreda kunsido aprobis la estraran proponon, laŭ kiu ĝis 100.000 eŭroj el la asocia kapitalo rajtas esti uzitaj por renovigo de la retejo de UEA. Aliflanke la komitato decidis ŝpari 1.000 eŭrojn el la vojaĝkostoj de la estraro, kiu ne akceptis la Kongresan rezolucion, kaj la strategia plano estis akceptita sen diskuto.

 

    La komitato de UEA akceptis la proponitan buĝeton preskaŭ unuanime. En la diskuto oni menciis ankaŭ "sanigan efikon" de Libera Folio, kiu "daŭre pendas ĉe nia nuko", laŭ vortoj de la prezidanto Mark Fettes. Granda demando kompreneble estis la propono uzi 100.000 eŭrojn el la asocia kapitalo por renovigi la retejon.

 

    Defendantoj de la ideo referencis al vortumo de la propono, kio ne signifas tujan forprenon de 100.000 eŭroj el la kapitalo, sed apartigon de monrezervo por la konstruo de la retejo. Tiu vortumo tamen rajtigas la estraron forpreni el la kapitalo maksimume tiun sumon por la retejo. Ĝenerale, pri la uzo de kapitalo decidas formale la estraro de UEA, sed kiam okazas io nekutima, estas laŭ la prezidanto bone peti benon de la komitato.

 

    Komitatano Maurelli petis la estraron klarigi al la membroj, kio okazos kun la retejo, tiel ke la membroj konsciiĝu pli la graveco renovigi la retejon. La komitato donis sian benon kun granda plimulto, nur tri sindetenoj aperis kaj nenia kontraŭa voĉo.

 

    La tuta buĝeto de UEA estis akceptita post pli ol unuhora diskuto – kun kvar sindetenoj kaj kun nenia kontraŭa voĉo.

 

    En la buĝeto la plej tiklaj aferoj estis: movada evoluigo, al kiu estis aldonitaj du mil eŭroj, edukado, kun unu milo plia, kaj eksteraj rilatoj, same kun unu plia milo. La reprezentanto de ILEI en la komitato forte pledis por kreskigo de la buĝeto por edukado, kie laŭ la buĝeta propono okazis proporcie granda malkresko de 7000 eŭroj dum 2013 al 3000 eŭroj en 2014.

 

    Post amendo la sumo nun estos 4000 eŭroj. La aldonita milo estis post diskuto prenita el vojaĝkostoj de la estraro. Jam dum du antaŭaj jaroj, 2011 kaj 2012, la vojaĝkostoj de la estraro estis sub-buĝetitaj, kaj praktike kostis milojn da eŭroj pli ol estis buĝetite.

 

    La subtenantoj de la propono ŝpari monon de la vojaĝkostoj de la estraro opiniis, ke tute ne necesas la kutima aprila estrara kunsido en la Centra Oficejo, sed ke la estraro anstataŭe kunvenu rete. Nur kelkaj komitatanoj atentigis ke nun estas pli da ekstereŭropaj estraranoj ol dum la antaŭaj jaroj kaj evidente la vojaĝkostoj estos pli altaj. Laŭdire iuj estraranoj estas pretaj rezigni pri parto de siaj vojaĝkostoj.

 

    Alia amendo estis forpreno de mil eŭroj el la dissendokostoj de la Jarlibro (laŭ buĝeto: 7500 eŭroj). Tiu ŝanĝo estis akceptita ne kun simila unuanimeco. Multaj komitatanoj esprimis maltrankvilon pri la sorto de la Jarlibro, kiu laŭ ili por multaj el la membroj estas la sola konkretaĵo kiun ili ricevas pro sia membreco.

 

    Kvankam la realaj sendokostoj en 2012 estis 6500, kiuj samkiel nun estos en la buĝeto por 2014, la amendo ne antaŭvidas altigon de kostoj ĉe ekspedoservoj. La Centra Oficejo laŭ la ĝenerala direktoro Osmo Buller faras ĉion eblan por redukti la kostojn – sed neniel certas, ke la prezoj restos ĉe la sama nivelo kiel ĉi-jare.

 

    La propono estis akceptita kun 23 poraj voĉoj, 15 kontraŭaj kaj 6 sindetenoj. La ŝparita sumo de 1000 eŭroj estis laŭ propono de Francesco Maurelli aldonita al eksteraj rilatoj. Tiu aldono okazis jam post la decido pri malaltigo de vojaĝkostoj, ĉar la originala amendopropono celis nur ŝpari monon. La transmeto de la mono al alia konto estis tamen poste akceptita per unuanima voĉdono.

 

    La buĝeto enhavas 3,3-procentan kreskon de la baza membrokotizo je 2 eŭroj, al 63 eŭroj. Tio tamen ne signifas similan kreskon de la enspezo el la kotizoj, ĉar la konservative farita buĝeto estas pesimisma pri la membrokvanto.

 

    Tamen neniu atentigis en la diskuto pri la plej granda malkresko de la kostoj, kiu okazos ĉe salajroj. Temas pri malpliiĝo de unu oficisto en la Centra Oficejo. La kostoj por la salajroj estos por 2014 entute (inkluzive de socialaj kostoj) je pli ol 30.000 eŭroj malpli grandaj ol laŭ la buĝeto por 2013.

 

    Laŭ klarigoj de la respondeculoj, la financa situacio de UEA simple ne permesas pli da kostoj, kaj tial la tuta sumo de kostoj fakte malkreskos de ĉ. 509.000 eŭroj al ĉ. 462.000 eŭroj. Tio signifas ŝparon de preskaŭ dek procentoj. La plej signifa malkresko de la kostoj estas ĝuste ĉe la oficistaro, kiu kovras preskaŭ du trionojn de la ŝparo.

 

    La buĝeto de la fondaĵoj antaŭvidas kompletan nuligon de la kapitalo en fondaĵo Afriko. Tie la rezulto jarfine 2014 estos nulo pro la subteno de UEA al la organizado de Afrika kongreso en Benino jarŝanĝe, de decembro 2013 ĝis januaro 2014. Ankaŭ ĉe la Volontula Fondaĵo "manko de donacoj, aldone al malalta rento, fariĝas alarmaj." La fondaĵoj fakte estas la plej grava financanto de la aktiva agado, kiu en la buĝeto de UEA havos la kategorion "movada evoluigo", kaj por kiu en la ĝenerala buĝeto estas rezervita nur malmulte da mono.

 

    La komitato elektis ankaŭ novajn komitatajn revizorojn: Loes Demmendaal kaj Renato Corsetti. Corsetti ricevis ĉiun el la 39 validaj voĉoj, dum ĉe aliaj elektoj estis aŭ unu-du sindetenoj aŭ kontraŭaj voĉoj. La nova konsisto de la Financa Komisiono estas Nico Huurman, Flory Witdoeckt kaj Gianfranco Polerani. Tiuj elektoj estis iom aliaj ol la originala propono de elektokomisiono, ĉar du kandidatoj, Josep Franquesca Solé kaj Marcel Delforge, ne estis elektitaj komitatanoj C, kaj tiel ili ne povis kandidatiĝi por tiuj postenoj.

 

    Mankis raporto de la subkomitato pri scienca kaj faka agado, kie la tempon forprenis diskutoj pri organizado de faka forumo.

 

    Laŭ propono de la nova estraro, la komitato ankaŭ decidis krei novan organon, kiu ne havas decidrajton, sed kiu laboros kune kun la estraro. Temas pri konsilio kiu momente konsistas el 14 membroj, sed al kiu la estraro rajtas inter la kongresoj alelekti novajn anojn.

 

    Laŭ prezidento Mark Fettes ne eblas por malgranda estraro okupiĝi pri agado efike, kaj la nova konsilio celas enigi pli da homoj en la pintan agadon de UEA. La nova konsilio laŭ li ne celas malgravigi la rolon de la komitato.

 

    Ne estis tempo por voĉdoni unuope pri ĉiu kandidato al la nova konsilio, do la konsilio estis elektita bloke. Antaŭ la voĉdono la estraranoj, kiuj kunlaboros kun tiuj konsilianoj, prezentis ĉi tiujn. Nur kelkaj el la konsilianoj estas nuntempaj membroj de la komitato.

 

    En la nova konsilio estos Petro Baláž, Heidi Goes, Trezoro (Huang Yinbao), Johannes Mueller, Zsófia Kóródy, Mélanie Maradan, Francisco Maurelli, Veronika Poór, Orlando Raola, James Resende Piton, Rafael Henrique Zerbetto, Amri Wandel, István Ertl kaj Michaela Lipari. Por starigo de la konsilio voĉdonis granda plimulto el la komitatanoj. Neniu voĉdonis kontraŭ. Du komitatanoj sintedetenis.

 

    La vendreda kunsido de la komitato estis plilongigita dufoje, unue per 15 minutoj, poste ankoraŭ per 5 minutoj, kiuj tamen praktike fariĝis 10 minutoj. Spite la aldonan temon, fine de la kunsido la komitato ne sukcesis akcepti la kongresan rezolucion, kiu "ankoraŭ ne estas matura por akcepto".

 

    Tiu vortumo de la prezidanto venis iom surprize por la reĝisoro de la kongresa temo, Orlando Raola, kiu prizorgis la verkadon de malneto por la rezolucio. La komitato lasis la finan akcepton de la rezolucio al la estraro, kiu kune kun Orlando Raola prizorgos la redaktadon de la rezolucio.

 

    Temas pri relative malofta kazo ke la rezolucio ne estis akceptita de la komitato. Laŭdire la vortumo de la rezolucio ne estas en ordo, sed momente mankas informo pri tio, kio precize estas la problemo. La estraranoj ricevis la proponon de Raola malfruvespere ĵaŭde, kaj ne trovis tempon pritrakti ĝin.

 

    La komitato akceptis ankaŭ laborgrupon, kiu konsistos el Nico Huurman, Michael Boris Mandirola, flanke de TEJO, kaj Brian Moon kaj Martin Schäffer, flanke de UEA, por grandigi la membraron de TEJO. Temas pri tio ke la membronombro de TEJO estas fakte tro malgranda por reprezentiĝi en iuj instancoj, kaj oni ne volas "endanĝerigi la gravajn atingojn kadre de la eksteraj rilatoj dum la lastaj jardekoj".

 

    La komitato ankaŭ akceptis preskaŭ sen diskuto la strategian laborplanon, pri kiu jam okazis diskuto pli frue kaj ankaŭ en apartaj kongresaj programeroj. Nur unu komitatano, Dennis Keefe, sin detenis rilate la strategian laborplanon.

 

    Plej fine inter la ceteraj demandoj la komitato decidis aldoni al la regularo pri perantoj ke ili ne rajtas aldoni al la kotizoj administrajn kostojn, ĉar la perantoj jam ricevas 10 procentojn el la kotizoj kiel makleraĵon. El tiu makleraĵo ili devus pagi la kostojn de la kotizokolektado. Lastatempe atingis la asocion plendoj pri perantoj, kiuj aldonas al kotizoj diversajn administrajn kostojn.

 

 

 

(el libera folio)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments