El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemo de Qu Yuan

| 2013-08-06
Bookmark and Share

Qu Yuan (340 a.K ~278 a.K.)

Odo pri Mandarino

Majesta mandarinarbo kun folikrono bela,

Naskiĝis vi sudlanda, firmvola kaj fidela.

0=0/ 0-0/ =0/ 0-0/ =0/ =0/

0=0/ -0/ =0/ 0=0/ -0/ =0/

Radikas vi profunde, fortikas en solstaro,

Smeraldas la folioj, neĝblankas la floraro.

0=0/ -0/ =0/ 0=0/ -0/ =0/

0=0/ -0/ =0/ 0=0/ -0/ =0/

Akregas viaj dornoj, kaj l' fruktoj ronde-rondaj

Bundecas verdaj-flavaj kun ornamaĵoj frondaj.

0=0/ =0/ =0/ 0=0/ -0/ =0/

0=0/ =0/ =0/ 0-0/ =0/ =0/

La frukta internaĵo virtule-pure blankas,

Mandarinarb' aroma, en belo vi senmankas.

0=0/ -0/ =0/ 0=0/ =0/ =0/

0-0/ =0/ =0/ 0=0/ -0/ =0/

Ho, via juna koro vin noble apartigas,

Ĝojinde estas, ke vi al firma cel' vin ligas.

0=0/ =0/ =0/ 0=0/ -0/ =0/

0=0/ =0/ -0/ 0=0/ =0/ =0/

Profunde vi radikas, envias al nenio,

Vi tenas firme l' celon, progresas sen devio.

0=0/ -0/ =0/ 0=0/ -0/ =0/

0=0/ =0/ =0/ 0=0/ -0/ =0/

Vi estas singardema, imuna de eraro,

Vi altas ĝisĉiele en grado de moralo.

0=0/ -0/ =0/ 0=0/ -0/ =0/

0=0/ -0/ =0/ 0=0/ -0/ =0/

Ni spitu aĝmalsamon, por ĉiam amikiĝu,

Bonkora kaj firmvola, je ĝentilec' vi riĉu.

0=0/ -0/ =0/ 0=0/ -0/ =0/

0=0/ -0/ =0/ 0-0/ =0/ =0/

Vi kvankam en junaĝo lernindas por la mondo.

Modelo estu Bo Yi* por vi en la estonto.

0=0/ -0/ =0/ 0=0/ -0/ =0/

0=0/ =0/ -0/ 0-0/ -0/ =0/

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

Notoj:

* Bo Yi, nobelo de Shang-dinastio (ĉ. 1711 a.K.-- ĉ. 1066 a.K.), estis rigardata kiel modelo de lojaleco. Li rifuĝis en montaron post la falo de Shang-dinastio kaj, ne manĝante grenon de la nova dinastio, mortis de malsato.

(Trad. Laŭlum)

 

    Odo pri Mandarino estis peco el la majstra poem-serio Naŭ ĉapitroj versita de Qu Yuan(340 a.K ~ 278 a.K.)Legu afiŝon A045 pri Qu Yuan.Ĝi merite legiĝis kiel la plej frua poemo pri objekto en la historio de la ĉina poezio. Qu Yuan lerte kaptis la ekologiajn trajtojn de mandarino, per analogia pensasocio interligis ĝin kun spirito kaj bonvirto de homo kaj donis al ĝi varman laŭdon.Odo pri Mandarino enhavis 18 versojn, kiuj dividiĝis en du partoj. La unua parto (la unuaj 8 versoj) kantis ĉefe pri ĝia bela kaj gracia eksteraĵo. La dua parto (la sekvaj 10 versoj) kantis ĉefe pri ĝia interna nobla spirito.

 

    Poemoj pri objektoj en la ĉina poezio havis la samajn trajtojn: esprimi sian aspiron de poeto pere de la kantata objekto, skribi pri persono pere de la objekto. Poetoj ofte interligis kaj objektojn kaj personojn, kaj pratempon kaj nuntempon. En Odo de Mandarino de Qu Yuan, la mandarino estis la poeto, kaj la poeto estis ankaŭ mandarino; ĉiuj versoj kantis pri mandarino, sed samtempe ne nur pri la objekto.

 

    Mandarinujo estas donaco de la Naturo. Ensorbante esencon de la ĉielo kaj tero ĝi kreskas kiel bela arbo kun verda folikrono kaj oraj fruktoj. Ĝi estas firmvola kaj fidela, senegoisma, starante aparte de monda konkurado. Kiuj povis kompari al ĝi je tia bonvirto? En la poemo la laŭdo pri mandarino estis ankaŭ laŭdo pri la poeto mem. “Se mi havas tiel noblan spiriton, tamen kiuj ja povus kompreni min?” Tial post kiam Qu Yuan verkis Odon pri Mandarino, la sudlandaj mandarinoj jam enhavis la riĉan kulturan signifon de bonvirtuloj, kiuj amis sian patrujon kaj ligis sin al firma celo, tial oni ĉiam laŭdkantis kaj imitis al ĝi.

 

Redaktoroj: Hu Guozhu

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments