El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemo Kampuso

| 2013-08-06
Bookmark and Share

 

Traduko 1

Kampmuso, Kampmuso, ja plu ne

Ŝtelmanĝu for de mi milion.

Trijare mi servis vin, ĉu ne?

Kompense mi gajnis nenion.

Forlasos de vi mi sen ĝeno

Al land' ĝojbrila, trankvila.

Ĝojbrila, trankvila tereno---

Jen mia loĝloko stabila.

0=0/ 0=0/ 0-0/

0=0/ 0-0/ 0=0/

0=0/ 0=0/ 0-0/

0=0/ 0=0/ 0=0/

0=0/ 0-0/ 0=0/

0=0/ =0/ 0=0/

0=0/ 0=0/ 0=0/

0=0/ 0=0/ 0=0/

Kampmuso, Kampmuso, ja plu ne

Ŝtelmanĝu for de mi avenon.

Trijare mi servis vin, ĉu ne?

Sendankas vi mian ŝvitpenon.

Forlasos de vi mi sen ĝeno

Al land' ĝojbrila, trankvila.

Ĝojbrila, trankvila tereno---

Jen via forpren' malfacila.

0=0/ 0=0/ 0-0/

0=0/ 0-0/ 0=0/

0=0/ 0=0/ 0-0/

0=0/ 0=0/ 0=0/

0=0/ 0-0/ 0=0/

0=0/ =0/ 0=0/

0=0/ 0=0/ 0=0/

0=0/ 0=0/ 0=0/

Kampmuso, Kampmuso, ja plu ne

Ŝtelronĝu mian grenplanton.

Trijare mi servis vin, ĉu ne?

Neglektas vi l' favordonanton.

Forlasos de vi mi sen ĝeno

Al rur' la ĝojsenta, silenta.

Ĝojsenta, silenta tereno---

Jen mia vivado senplenda.

0=0/ 0=0/ 0-0/

0=0/ =0/ 0-0/

0=0/ 0=0/ 0-0/

0=0/ 0-0/ 0=0/

0=0/ 0-0/ 0=0/

0=0/ 0=0/ 0=0/

0=0/ 0=0/ 0=0/

0=0/ 0=0/ 0=0/

(Elĉinigis Vejdo)

Traduko 2

Kampmuso, Kampmuso,

Ne milion mian tuŝu!

Vi tri jarojn ĉe mi voris,

Kaj neniom min prizorgis.

Mi decidis vin forlasi

Kaj foriros belan landon.

En la lando, bela lando

Mi jam solvos vivdemandon.

0=0/ 0=0/

-0/ =0/ =0/ =0/

-0/ =0/ -0/ =0/

-0/ =0/ -0/ =0/

-0/ =0/ -0/ =0/

-0/ =0/ =0/ =0/

-0/ =0/ -0/ =0/

Kampmuso, Kampmuso,

Ne tritikon mian tuŝu!

Vi tri jarojn ĉe mi voris,

Kaj neniom min favoris.

Mi decidis vin forlasi

Iros al terparadizo.

Paradizo, paradizo...

Mi ricevos laŭ merito.

0=0/ 0=0/

-0/ =0/ =0/ =0/

-0/ =0/ -0/ =0/

-0/ =0/ -0/ =0/

-0/ =0/ -0/ =0/

=0/ -0/ -0/ =0/

-0/ =0/ -0/ =0/

Kampmuso, Kampmuso,

Ne plantidojn miajn tuŝu!

Vi tri jarojn ĉe mi voris,

Kaj neniom min konsolis.

Mi decidis vin forlasi

Kaj aliros belan lokon.

En la loko, bela loko

Kiu farus plend-alvokon?

0=0/ 0=0/

-0/ =0/ =0/ =0/

-0/ =0/ -0/ =0/

-0/ =0/ -0/ =0/

-0/ =0/ -0/ =0/

=0/ -0/ -0/ =0/

-0/ =0/ =0/ =0/

=0/ -0/ -0/ =0/

(Trad. Laŭlum)

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

    Kampmuso estis el la ĉapitro Popolkantoj de vasallando Wei de Libro de Poezio. Ĝi estis politika satiro kun profunda moko. Aŭtoro de la poemo alegorie nomis reganton avidema kampmuso. Ne povante plu toleri la pezan ekspluatadon, oni volis fuĝi al "terparadizo".

 

    La tuta poemo konsistis el tri strofoj po ok versoj. La unuaj du versoj de ĉiu strofo versis pri la grasa kampmuso, kiu rabis labor-fruktojn de kamparanoj. Tiu komparo esprimis grandan malestimon kaj malamon de kamparanoj al la ekspluatantoj. La sekvaj du versoj riproĉis la severon de la "kampmusoj". "Trijare" sugestas pri "multjare". Multjare mi nutris vin per grenoj, vi nur ĉe mi voris tamen neniom min favoris. La sekvaj kvar versoj esprimis, ke kamparanoj jam ne povas elteni kaj ĵuris, ke "mi decidis vin forlasi kaj iri al bela lando trovi lokon por mia vivo." La sento de aŭtoro ŝanĝiĝis trifoje, pli kaj pli potence! Tio esprimis la deziron de laboruloj pri liberiĝo de la mizera sorto kaj la sopiron pri feliĉa vivo.

 

    Tiu ĉi poemo estis fama peco malkaŝanta ekspluatantojn, kiuj avide voris sangon kaj ŝvitojn de kamparanoj. Kvankam ĝi versis nur pri kampmuso, sen mencio de nomo de ekspluatantoj, tamen ĉiu leganto bone komprenis ĝian enhavon pro la klara kaj trafa komparo. Poste Cao Ye (ĉ.850), poeto de Tang-dinastio, verkis poemon Gliro en ŝtata grentenejo,evidente, sub influo de la poemo Kampmuso:

 

Kiel buŝelo grasas en ŝtattenejo gliro.

Renkonte homon ĝi ne evitas, sen foriro.

Mankas porcioj nun al soldatoj kaj popolo.

Kiu rajtigis al ĝi satmanĝi laŭ deziro?

 

 

(Trad. Guozhu)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments