El Popola Ĉinio>Ĉinaj Antikvaj Poemoj>

Poemo Guan Ju

| 2013-08-06
Bookmark and Share

 

 

Guan Ju

el Libro de Poezio

1.Traduko de Ossaka/ Guozhu

Kriantaj pandionoj

Krias paro pandiona,

Sur sablej' rivera nestas:

Kun bravulo paro bona

Belulino vere estas.

=0/ =0/ -0/ =0/

-0/ =0/ =0/ =0/

-0/ =0/ =0/ =0/

-0/ =0/ =0/ =0/

Dise kreskas brasenio.

Unu duan altirante;

Belfraŭlinon kun pasio

Serĉas, pensas mi konstante.

=0/ =0/ -0/ =0/

=0/ =0/ -0/ =0/

-0/ =0/ -0/ =0/

=0/ =0/ -0/ =0/

Vane serĉas, mi deliras,

Dum mi min en lito sternas.

Kuŝe pensas kaj sopiras,

Kaj min turnas kaj returnas.

=0/ =0/ -0/ =0/

-0/ -0/ =0/ =0/

=0/ =0/ -0/ =0/

-0/ =0/ -0/ =0/

Dise kreskas brasenio

Unu duan alplektante;

Belfraŭlinon kun pasio

Mi ekscitas muzikante.

=0/ =0/ -0/ =0/

=0/ =0/ -0/ =0/

-0/ =0/ -0/ =0/

-0/ =0/ -0/ =0/

Dise kreskas brasenio

Unu duan kolektante.

Belfraŭlinon kun pasio

Mi ardigas tamburante.

=0/ =0/ -0/ =0/

=0/ =0/ -0/ =0/

-0/ =0/ -0/ =0/

-0/ =0/ -0/ =0/

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

Traduko 2

Koturno

Kvitkvit! Kveras koturno

Sur rivera insulo.

Bela svelte knabino---

Jen amcel' de junulo.

=0/ =0/ 0=0/

-0/ =0/ 0=0/

=0/ =0/ 0=0/

-0/ =0/ 0=0/

Kresojn altajn malaltajn

Plukas ŝi ie, tie.

Bela svelte knabino---

Mi prisonĝas manie.

Vana sonĝa klopodo

Sopirigas min plie.

Amsoifa, tranokte

Mi maldormas senscie.

=0/ =0/ 0=0/

=0/ 0=0/ =0/

=0/ =0/ 0=0/

-0/ =0/ 0=0/

=0/ =0/ 0=0/

-0/ =0/ 0=0/

-0/ =0/ 0=0/

-0/ =0/ 0=0/

Kresojn altajn malaltajn

Pinĉas ŝi jen laŭire.

Bela svelte knabino---

Mi vin amuzas perlire.

Kresojn altajn malaltajn

Pinĉas ŝi jen laŭire.

Bela svelte knabino---

Tamburludu ni ĝue.

=0/ =0/ 0=0/

=0/ -0/ 0=0/

=0/ =0/ 0=0/

-0/ 0=0/ 0=0/

=0/ =0/ 0=0/

=0/ -0/ 0=0/

=0/ =0/ 0=0/

-0/ =0/ 0=0/

(Elĉinigis Vejda)

(0 senakcenta silabo = gramatika akcento aŭ ritma akcento)

 

    Libro de Poezio estis la plej malnova antologio de poemoj en Ĉinio. Poemoj en la libro datiĝis ĉ. 2500 ~ 3000 jarojn antaŭ nia tempo. Nature oni rigardis la libron komenco de ĉina poezio. Dume la poemo Guan Ju estis en la komenco de la Libro de Poezio. Tial oni donis apartan atenton al tiu ĉi poemo, kaj multaj homoj legis ĝin. En ĉiu kranio estis sia opinio. Malsamaj legantoj donis malsamajn interpretojn pri la poemo Guan Ju. Ni rigardu ĝin antikva popola amkanto: Junulo amsopiras pri bela kaj bonvirta knabino. Pro profunda enamiĝo, figuro de la bela knabino foje-foje aperas en la cerbo de la junulo. Ampasio faras lin maltrankvila, turmentita. Li revas, ke iutage li povos geedziĝi al la knabino kaj ĝuu feliĉan gean vivon. La poemo legiĝis bona je belsoneco, amsento, kompono kaj enhavo. La sento, kiun ĝi esprimas, estis modesta, malkaŝema kaj sincera. Ĝi restis freŝa kaj kortuŝa eĉ por legantoj post jarmiloj.

 

    En Ĉinio estis lavangoj da ampoemoj kun multaj tre famaj versoj. Sed ni povas diri, ke sendube havis la plej grandan influon. Kiam viro ekvidis belulinon kaj volis ĉasi ŝian amon, por li la plej potenca motivo estis la versduo ke "Bela svelte knabino---Jen amcel' de junulo".

 

    Konfuceo (551 a.K.~479 a.K.) iam diris: "La poemo Guan Ju esprimas ĝojon sen malĉasteco kaj malĝojon senkorŝiro."

 

    La unua esperantigo de tiu ĉi poemo estis farita de Ossaka Kenĵi, japana veterano. Sed li tradukis nur la unuajn 12 versojn. Guozhu kompletige faris esperantigon de la sekvaj 8 versoj.

 

Redaktoro: Hu Guozhu

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments