Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> UK

Strategia planego ektedis la komitatanojn

| 2013-08-06
Bookmark and Share

 

 

    La Komitato vigle, proksimume unu horon, diskutis pri jarraporto kaj financa raporto, preparitaj de la malnova estraro, sed nenio aparte profunda estis dirita. Temis pri unuopaj korektoj kaj demandoj, kaj la komitato akceptis la dokumentojn kun neniu voĉo kontraŭ kaj kun kelkaj sindetenoj.

 

    Post la voĉdono ekoficis la nova estraro. La eksiĝinta prezidanto Probal Daŝgupta transdonis la povon kaj ankaŭ baratan ŝalon al la nova prezidanto, Mark Fettes. Foriris de malantaŭ la komitata tablo la eksiĝantaj estraranoj.

 

    La dua kunsido de la Komitato havis komence malpli grandan kvorumon ol la unua, ĉar ĉeestis nur 32 komitatanoj. Tiu falo de kvorumo estas kutima en komitataj kunsidoj, sed ĉi-foje influis ankaŭ la elekto de la estraro dum la unua kunsido. Poste tamen alvenis kelkaj pliaj komitatanoj.

 

    Nova aliĝpeto venis de Albana Esperanto-Asocio. La anoj de la komisiono, kiu pristudas la petojn de landaj kaj fakaj asocioj pri aliĝo aŭ kunlabora kontrakto, Ulrich Lins kaj Brian Moon, konstatis, ke ĉio estas en ordo pri la statuto de la asocio kaj ili proponis aprobi la aliĝpeton. Per sekreta voĉdono, 37 por, neniu kontraŭ kaj kun unu sindeteno, la Komitato decidis, ke Albana Esperanto-Asocio fariĝu la 71-a landa asocio de UEA.

 

    Poste la Komitato komencis diskuti pri 38-paĝa strategia laborplano kun demando de Dennis Keefe, ĉu iu fakte legis la planon. Mark Fettes resumis la planon per pli ol duonhora enkonduko, entuziasme, sed komitatanoj komencis ankaŭ moviĝi kaj diskuti unu kun la alia dum la nova prezidanto parolis.

 

    Proksimume la saman prezenton li jam faris antaŭe en aparta diskuto pri la Strategia laborplano. Li menciis ankaŭ novan retejon de la asocio, kiu estas inter la unuaj prioritatoj de UEA.

 

    La nova plano proponas ankaŭ novajn temfokusojn por jaroj, la unua jaro ĝis la venontajara kongreso estas jaro por pretigi fundamenton, sekve 2014-2015 estos jaro por festi kaj trakti la atingojn post la 60-jariĝo de Montevidea rezolucio kaj en 2015-2016 en la fokuso staros Jaro de la Lernanto kaj ankaŭ lingva justeco.

 

    Ĉar la Komitato ankoraŭ ne povis trakti la aferojn planitajn por la tria, vendreda kunsido, restis multe da tempo por diskuti pri strategio. Tio estis ŝanĝo kompare kun pli fruaj jaroj, kiam la diskuto pri strategio devis okazi en la lasta momento, sub forta tempopremo. Ĉi-foje por la diskuto estis rezervitaj entute pli ol tri horoj.

 

    Taktiko estas bezonata apud strategio, proponis Orlando Raola. Alia novelektita B-komitatano, Dennis Keefe, atentigis, ke kompare kun la strategia laborplano de la grandega firmao General Electric, kiu estas nur dupaĝa, la plano de UEA enhavas tro da aferoj. La anoj de la nova estraro defendis sian planon en la diskuto.

 

    La estraro dividiĝis al kvar laborgrupoj por diskuti pri la laborplano. La emfazo, kiel esperis la nova prezidento Fettes, estas kiel fari landajn laborplanojn surbaze de strategia laborplano. La laborgrupoj fokusiĝis surbaze de la temoj konsciigo, kapabligo, komunumo, kunordigo.

 

 

(el Libera Folio)

Redaktoro: Zhang Xiaotong

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments