El Popola Ĉinio>头条新闻>

La hospitala ŝipo "Paca Arkeo" de la Ĉina Mararmeo ekveturis de Karaĉio de Pakistano al Bombajo de Hindio

| 2013-08-06
Bookmark and Share

Ĉina flegistino faras postoperacian helpkuracadon al pakistana malsanulo. 

 Komandanto de la tasko "Harmonia misio -- 2013" donas donacon al knabino en la lernejo por specialaj infanoj en Pakistano.

 

    La 4-an de aŭgusto la hospitala ŝipo "Paca Arkeo" de la Ĉina Mararmeo finis 6-tagajn viziton kaj kuracan servon en Pakistano kaj ekveturis de Karaĉio de Pakistano al Bombajo de Hindio por fari vizitadon.

 

    Pakistano estas la kvara stacio de la tasko "Harmonia misio -- 2013". Intertempe la medicinaj laborantoj de la hospitala ŝipo laboris pli ol 10 horojn ĉiu-tage kaj akceptis malsanulojn je 2 029 hom/fojoj, faris kuracajn ekzamenojn al 1 130 hom/fojoj kaj plenumis 28 operaciojn. Krom tio la hospitala ŝipo sendis kurac-taĉmentojn al la Sifa Hospitalo de la Pakistana Mararmeo por fari kuracadon, al la milita trejna centro de la Pakistana Mararmeo por fari rondkuracadon kaj al la lernejo por specialaj infanoj en Karaĉio por diskonigi sciojn pri sano kaj fari donacadon. La medicinaj laborantoj de la ŝipo liveris kuracan servon al l 005 oficiroj kaj soldatoj kaj al lokaj popolanoj.

 

    Dum la restado en Pakistano la medicinaj laborantoj de la hospitala ŝipo "Paca Arkeo" faris interŝanĝojn kaj kunlaborojn kun tiuj de Pakistano, okazigis medicinan forumon inter Ĉinio kaj Pakistano, faris 4 komunajn operaciojn kaj ekzercadon pri kuracado al vunditoj kaj akceptis 346 medicinajn laborantojn de Pakistano, kiuj spektis la kuracadon de ĉinaj kuracistoj sur la ŝipo.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments