El Popola Ĉinio>头条新闻>

Taiwan altiras turistojn per frandaĵoj

| 2013-08-06
Bookmark and Share

 

 

Pladoj el renoma restoracio en Taiwan  

 

    La 5an de aŭgusto la turisma sektoro de Taiwan komencis serion da aktivado pri frandaĵoj. Ĝi kunvokis 27 turismajn itinerojn kaj 75 restoraciojn, rekomenditajn de 13 vidindejoj, kaj 46 hotelojn por kune bonvenigi lokajn kaj transmarajn turistojn al gustumo de frandaĵoj. La aktivado daŭros ĝis decembro de la kuranta jaro.

 

    Kun la temo "feliĉo trafita per manĝado en vojaĝo tra Taiwan" la aktivado konsistas el kvar partoj, interalie la plej alloga estas la publika konkurso de frandaĵoj, kiu heredas la pasintan manieron de kuirarto-konkurso, kaj estas subdividita en la grupojn de turismaj hoteloj, restoracioj kaj lernejaj kafeterioj en la sfero de la tuta insularo, kaj dum la finalo la organizanto liveros materialojn por la konkurantoj.

 

    Por instigi lokanojn kaj transmarajn turistojn al la konkurso, la turisma sektoro aranĝis retan voĉdonadon por la aktivado.

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments