El Popola Ĉinio>Por Komencantoj>

Maltrafo de Policanoj

| 2013-08-06
Bookmark and Share

 

 

de Zhou Ming

 

    EN la pasinta majo mi vizitis Usonon kun aliaj ĉinaj verkistoj. Per aviadilo ni atingis Nov-Jorkon kaj aĉetis biletojn por flugi al Vaŝingtono. Tamen usonaj amikoj diris: "Estas granda bedaŭro, ke en Usono vi ĉiam vojaĝos per aviadilo kaj ne povos vidi vilaĝojn, arbarojn, kampojn ktp." Tion mi kredis. Do ni decidis preni ekspresan ŝoseon al Vaŝingtono.

 

    Per aŭto veturigis nin afabla usona nigrulo, kiu loĝas en Vaŝingtono.

 

    La klimato estis tre komforta — nek varma, nek frosta. En serena mateno ni ekveturis.

 

    Survoje ni haltis ĉe kelkaj bienoj kaj paŝtejoj por vizito. Ĝoje ni babilis kun la ŝoforo.

 

    Subite mi vidis, ke ĉe la radioaparato en la aŭto aperas ruĝa lumo. "Kion ĝi signifas?" mi demandis.

 

    "Ah, policano avertas, ke mi haltigu la aŭton," respondis la usona amiko.

 

    "Kio okazis?"

 

     "Mi ne scias. Sur la ŝoseo ne troviĝas policanoj. Usonaj policanoj estas tre kapablaj, ili kontrolas per komputilo. Eĉ se vi malobservas trafikajn regulojn en kamparo, ili povas atingi vin per helikoptero."

 

    La ŝoforo malrapidigis la aŭton kaj haltigis ĝin apud la ŝoseo por atendi la policanon. Baldaŭ venis du policanoj, kiuj unue salutis la ŝoforon kaj petis lin montri licencon kaj poste iradis ĉirkaŭ la aŭto kaj parolis kun la ŝoforo. Fine ili diris pardonon kaj foriris.

 

    Ni daŭrigis la vojaĝon. Mi demandis la ŝoforon: "Se vi pekis, kial ili ne punis vin per mono?" "Ili maltrafis," li ridis.

 

    "Kio?"

 

    "Ili diris nur, ke estas danĝere, ke mi ofte ŝanĝis la direkton de la aŭto. Ili min avertis kaj ne punis. Fakte, tio estas preteksto por kontroli nin."

 

   "Kial?"

 

    "Ili rimarkis, ke vi estas azianoj, kaj suspektis vin pri narkotaĵo-komerco. Ĉar ili estas persekutantaj narkotaĵo-komercistojn el Sudorienta Azio. Mi diris al ili, ke vi estas ĉinaj verkistoj. Laŭ via aspekto ili ne plu suspektas vin."

 

    Interesa maltrafo!

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments