El Popola Ĉinio>头条新闻>

Komenciĝis la lasaa festo Shoton en 2013

| 2013-08-08
Bookmark and Share

 

En la ceremonio por prezenti portreton de la Budho okazigita de la monaĥejo Drepung  

 

Kredantoj kaj turistoj partoprenantaj en la ceremonio por prezenti portreton de la Budho  

 

    Frumatene de la 6-a de aŭgusto, kiam la unua sunbrilo aperis sur la montodeklivo post la monaĥejo Drepung, dekoj da bonzoj staris ĉe la montodeklivo kaj malrapide prezentis la grandegan portreton de Ŝakjamunio akompanate de la solena klarionado. Tio signifas komencon de la tibeta festo Shoton, kiu okazas ĉiu-jare.

 

     La portreto de Ŝakjamunio kun la alteco de 40 metroj kaj larĝeco de 34 metroj havas historion de pli ol 500 jaroj. Ĝi estas grandega tangka-o (tibetstila pentraĵo) farita el ora pulvoro, arĝenta pulvoro kaj korala pulvoro. En la ordinaraj tagoj ĝi estas konservita en la monaĥejo Drepung kaj estas prezentita ĉe la montodeklivo post la monaĥejo Drepung dum la festo Shoton. Ĉiu-jare tiu ĉi tibeta budhisma festivalo allogas al si amason da kredantoj de la tibeta budhismo kaj turistoj el Ĉinio kaj aliaj landoj.

 

     La festo Shoton naskiĝis en la meza periodo de la 11-a jarcento. Ĉiu-jare ĝi okazas de la fino de la sesa monato ĝis la komenco de la sepa monato laŭ la tibeta kalendaro. En la tibeta lingvo la festo Shoton signifas festenon por manĝi jahurton. La festo Shoton estas la dua granda tradicia festo de Lasao nur malpli ol la novjaro laŭ la tibeta kalendaro. En la lasta duon-jarcento de la 17-a jarcento la festo Shoton iom post iom fariĝis grava festo por prezenti tibetan operon kaj sunumi portreton de Budho.

 

      En la jaro 2006 la festo Shoton estis enlistigita en la liston de la unuaj protektataj nemateriaj kulturaj heredaĵoj de Ĉinio.

 

Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Niu Xueqin

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments