El Popola Ĉinio>Socio>Fokusaj temoj>

Pri la nova leĝo "ofte hejmenrevenu por viziti la gepatrojn"

| 2013-08-08
Bookmark and Share

    Antaŭ 10 jaroj, la kanto "Ofte hejmenrevenu por viziti la gepatrojn" prezentita en la Amuza Vespero por la Printempa Festo estis tuj popularigita en la tuta lando. Ĉi tiu kanto esprimas la deziron, ke la gefiloj ofte revenu al la hejmo por viziti siajn gepatrojn kaj uzu pli da tempo por ilin akompani. En la 28a de decembro de 2012, la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio aprobis la novan version de la Leĝo pri Garantio de Rajtoj kaj Interesoj de la Maljunuloj, kiu oficiale ekvalidas en la unua de julio de 2013. La leĝo difinas ke la gefiloj, kiuj aparte vivas dis de la gepatroj, devas de tempo al tempo reveni al la hejmo por ilin viziti, tio vekis varman diskuton de la publiko. Iuj aplaŭdas, dum aliaj dubas. Iuj kleruloj kredas, ke por multaj homoj fore de la hejmo, ofte reveni por vidi la gepatrojn ne estas facila afero en la reala vivo.





La tuta familio ĉe la tablo en gaja atmosfero


 

    Wu Ming, vic-inspektisto de la Ministerio de Civilaj Aferoj de Ĉinio, diris: "Venonte, se la gefiloj ne ofte revenos al la hejmo por viziti la gepatrojn, la lastaj povas akuzi ilin. Antaŭe la tribunalo ĝenerale ne traktis tiajn kazojn, sed nun la kortumo devas endosierigi ilin por esploro kaj persekuto."

 

La difino malfacile plenumeblas por tiuj, kiuj laboras for de siaj gepatroj

 

    Emerito Zhang Zequan, kiu loĝas en la urbo Xi 'an de la provinco Shaanxi en nordokcidenta Ĉinio, havas grandan ĝojon en sabato, ĉar en tiu ĉi tago liaj kvar gefiloj revenas kun siaj familianoj por viziti lin kaj lian edzinon. La tuta familio en gaja etoso ĝuas kunmanĝadon. Kiam la vetero estas bona, ili kune faras ekskurson. Feliĉe, tri el liaj kvar gefiloj laboras en la urbo Xi 'an kaj la alia -- en la urbo Xianyang je 20 kilometroj for de la hejmo. Sed se la gefiloj laboras aŭ vivas ne tiel proksime, la menciitan feliĉon la maljunuloj povas ĝui tre malfacile. Ni prenu Dai Youxiang kiel ekzemplon. Li vivas en la gubernio Yunmeng de la provinco Hubei en la centra parto de Ĉinio. Liaj tri gefiloj vivas kaj laboras en la provinco Guangdong en la suda parto de la lando, kaj la tuta familio povas renkontiĝi nur dum la Printempa Festo -- la Nova Jaro de Ĉinio laŭ la ĉina luna kalendaro. En ordinaraj tagoj, la maljunaj geedzoj ofte vivas en sopirado al la gefiloj. Kaj ilia plej juna filo Dai Xikui, kiu laboras pri amaskomunikilo en la urbo Dongguan, diris, ke malproksime for de la hejmo, li volas hejmeniri de tempo al tempo por viziti la gepatrojn, sed la okupiteco de la laboro kaj la longa distanco ofte faras lian deziron hejmenreveni nerealigebla sonĝo.

 

    Same kiel Dai Xikui, ankaŭ Wang Ruiyue, knabino el la urbo Chongqing kiu laboras en eldonejo en Pekino, suferas de simila ĉagreno. Ŝi diris ke ŝi ĉiam sentas amaron, kiam la kanto "Ofte hejmenrevenu por viziti la gepatrojn" eniras en ŝiajn orelojn. "Nun dum la plurtagaj ferioj, mi laŭeble revenas al Chongqing. Kvankam la tempo estas tre streĉa, kaj la vojaĝo multe pagiga, sed mi sentas min tre feliĉa kiam mi povas pasigi pli da tempo kun miaj gepatroj."





La maljunulino sola restas en hejmo. 


 

     Informiĝinte pri starigo de la nomita leĝo, Wang Ruiyue esprimis siajn dubojn. Ŝi diris, ke por tiuj, kiuj volas reveni al la hejmo, ili ĉiamaniere hastas al la hejmo por viziti la gepatrojn, eĉ se ne estas tia difino. Se iu ne volas iri hejmen, al tia homo mankas praktikebleco de la leĝo. "Fakte, multaj junuloj kiuj laboras en malproksima loko tre deziras reveni al la hejmo por vidi siajn gepatrojn, sed ili ne povas," dirisWang Ruiyue.

 

La gefiloj fore, dum la maljunaj gepatroj hejme

 

    Sekve de la rapida disvolviĝo de la ĉina ekonomio, en la lastaj jaroj, ĉinoj laboras en pli kaj pli fora loko, kaj pro tio paliĝis la tradicia koncepto "ne vojaĝu foren, kiam la gepatroj ankoraŭ vivas". Estas ĝenerala fenomeno, ke la gefiloj eksterlanden vojaĝas por fari studadon aŭ aliloken iras pro la laboro. Datumoj montras ke ĉe la fino de la jaro 2009, en Ĉinio nur la nombro de la migrantaj kamparanoj en urboj por laboro jam atingis 130 milionojn, por ne paroli pri la grupo el la junuloj naskitaj en la 80aj jaroj de la pasinta jarcento, kiu portas la nomon "vagada generacio". Nun en Ĉinio vivas 167 milionoj da gemaljunuloj en la aĝo de pli ol 60 jaroj, el tiuj pli kaj pli multiĝas maljunuloj, kiuj restas hejme sen akompano de la gefiloj.

 

    La artikolo "Ni devas labori en la lokoj proksimaj al la hejmo" publikiĝis sur la socia retejo Renren speciale por universitataj studentoj kaj junaj profesiuloj. Nur kelkajn monatojn poste ĝi estis transpublikigita je pli ol 20 mil fojoj, kaj kortuŝis centojn da milionoj da retumantoj. La artikolo skribas, ke en la hejmo la gepatroj "neniam neglektas la veterinformojn de la urbo kie vivas kaj laboras la gefiloj," "foje kaj refoje purigas la ĉambron, en kiu ni iam loĝis " kaj "ĉiam portas kun si poŝtelefonon, ne pro amo al la aparato, sed por povi kontakti nin en ĉiu ajn tempo ". Tiuj simplaj kaj ordinaraj vortoj larmigis multe da legantojn.

 




En sopiro al la gefiloj en malproksima loko


 

    Kang Junqing, kiu loĝas en la provinco Yunnan en sudokcidenta Ĉinio, donis jenajn vortojn sub la menciita artikolo: "Nun mi laboras tre malproksime de la hejmo, ĉiutage mi deziras telefoni al miaj gepatroj. Mi volas scii ĉu vespere mia patrino endormiĝis sola en la sofo dum rigardo al televida programero, aŭ kiel miaj gepatroj povis suprenporti la pezajn ŝrankojn kaj sofojn en la novan domon sur alta etaĝo dum la transloĝiĝo. Pensante pri sia senkapableco prizorgi persone siajn gepatrojn, la gefiloj, kiuj laboras for de la hejmo, havas profundan doloron en la koro..."

 

    Unuflanke estas la gefiloj kiuj laboras en malproksima loko, aliflanke -- la maljunaj gepatroj kiuj solaj restas en la hejmo. Tio ĉie troveblas en la reala vivo.

 

    Laŭ la aĝo, 56-jara emerita laboristino Yao Dongmei, kiu vivas en Zhoukou de la provinco Henan en la centra parto de Ĉinio, ne povas esti konsiderata kiel maljunulino, sed ŝi konfesis ke ŝi jam eniris en la vicon de soluloj. Ŝia sola filo fondis sian familion en la urbo Hangzhou en sudorienta Ĉinio, kaj la bofilino venis el nordorienta Ĉinio, eĉ dum la Printempa Festo estas malofte por ŝi renkontiĝi kun la filo kaj la bofilino. Kvankam la lastaj multfoje admonis ŝin kaj ŝian edzon translokiĝi al Hangzhou, sed ili tion rifuzis pro diferencoj en vivstilo. "Ĉiuj gepatroj volas ke la gefiloj ofte revenu al la hejmo, sed la lastaj estas vere okupitaj. Kaj krome, la vojo tre longas pro malproksimeco, kaj mi povas ilin kompreni," diris Yao Dongmei.

 

Urĝe bezonata plibonigo de la sistemo pri la socia prizorgo al maljunuloj

 

    Datumoj el aŭtoritata departemento montras, ke en la jaro 2010, nur en Pekino, la maljunuloj sen gefiloj ĉe si konsistigis 21.7% de la totala maljunularo, tiuj en la urboj de la tuta lando superis 50%, en grandaj kaj mezgrandaj urboj atingis 70% kaj tiuj en la kamparo kreskis al ĉirkaŭ 40 milionoj, konsistigante ĉ. 40% de la totala nombro de la kamparanaj maljunuloj. Evidente mankas al la kamparanaj maljunuloj la kondiĉoj por la familia prizorgo.

 

     Retumanto Nantian Beiyuan esprimis, ke la ŝtata garantio estas materia, kiu celas levi la kvaliton de la vivo de la maljunuloj kiel eble plej multe; reveni al la hejmo por viziti la gepatrojn estas la sango-rilataj respondeco kaj devo por la gefiloj. Neniu el la du flankoj estas mankigebla. Tion oni ne devas kompreni mekanike. Oni povas persone reveni al la hejmo por viziti la gepatrojn, kaj ankaŭ povas esprimi al ili siajn amon kaj prizorgon per telefono, mesaĝo kaj per aliaj manieroj.

 




Ĝojo pro ricevo de telefono de sia infano


 

     Mezlerneja instruisto Wang Dan opinias, ke la maljunuloj ne nur bezonas materian helpon, sed ankaŭ spiritan konsolon. La gefiloj devas laŭeble havigi al si pli da tempo por akompani la gepatrojn kaj babili kun ili. Se la gefiloj vivas kaj laboras en la loko tre malproksima, ili povas ofte kontaktiĝi kun la gepatroj per video, reto aŭ per aliaj manieroj. Wang Dan diris: "La plej grava estas la koro de la gefiloj al la gepatroj. Se la gefiloj vere ne volas reveni vidi siajn gepatrojn, la maljunuloj ne ĝojas, eĉ kiam ili vidis siajn gefilojn kiuj revenas pro devigo de la leĝo."

 

     Liu Shiwen, direktoro de la Instituto de Politiko kaj Leĝo sub la Akademio de Sociaj Sciencoj de la provinco Shaanxi, diris, ke estas nek taŭge nek necese meti "ofte revenu al la hejmo por viziti la gepatrojn" en la leĝon pri garantio de rajtoj kaj interesoj de la maljunuloj, ĉar la devo de la gefiloj por la gepatroj estas trovebla en la leĝo pri la geedzeco kaj ankaŭ en aliaj gravaj leĝaj difinoj. Cetere, en la senco de la juro, ĉi tiu difino havas malfacilon por aplikado, do estus plej bone solvi tiun ĉi problemon je la moralo.

 

    Profesoro Wang Ji el la Fakultato pri Sociologio de la Shaanxi-a Instruista Universitato diris, ke en la moderna socio la familia prizorgo al maljunuloj sin turnas al la socia. La registaro kaj la socio devas ludi ĉefan rolon en starigo kaj plibonigo de la sistemo pri prizorgo de la maljunuloj, kaj krei en la tuta socio la etoson respekti kaj helpi la maljunulojn. Kaj samtempe, oni devas reguligi la koncernajn politikojn, ekz., establi la sistemon pri la famili-vizita feriado kaj krei kondiĉojn por tiuj, kiuj laboras en malproksimaj lokoj kaj kiuj estas tre okupitaj pro la laboro, por reveni al la hejmo kaj viziti la gepatrojn.

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Wang Lihua

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments