Ĉefpaĝo

Fabriko de ideoj por Esperanto -- babilado kun Long Zhang

| 2013-08-08
Bookmark and Share

 

de Pietro Fiocchi

 

 

Renkontiĝo kun elstara esperantisto

 

     Post la monata kunsido de la Pekina Esperanto-Asocio, ĝia prezidanto Nan Youli invitis min tagmanĝi kune kun kelkaj samideanoj. Jam ĉe la tablo, en bela restoracio, mi konatiĝis kun Long Zhang (cn.linkedin.com/in/zlong), agrabla persono, fervora esperantisto. Mi eksciis, ke li ne povis partopreni la matenan renkontiĝon de la asocio, ĉar li prelegis en alia loko pri utiligo de Esperanto por komerco: jen temo interesega. Antaǔ pli-malpli du horoj dum la kunsido mi parolis pri la neceso realigi per Esperanto malgrandajn socie utilajn projektojn, ankaǔ internaciajn, por enkonduki konkrete la internacian lingvon en la ĉiutagan vivon: do, por allogi homojn, precipe la junajn, kaj instigi ilin ĝin lerni. De longe mi pensas ekzemple pri la kreado de esperantistaj forumoj virtualaj kaj realaj pri la serĉado de laboro kaj similaj.

 

    Eble mi estas troa optimisto, sed post paroladeto kun Long Zhang, mi tuj sentis, ke nepre mi devas refoje diskuti la aferon kun li, pli multe ekscii pri liaj ideoj, kaj eltrovi manierojn por kunigi niajn fortojn.

 

    Bedaǔrinde mi ne povos partopreni la 69-an Internacian Junularan Kongreson de TEJO en Israelo (Nazaret, 19–26 aǔgusto 2013, kun la temo: "Mondaj demandoj–esperplenaj respondoj: socio, medio, ekonomio"), kie Long Zhang prelegos pri peresperanta komercado, novigaj teknologioj, eǔropaj talentuloj kaj la potencialo de la ĉina merkatego. Mi decidis kontakti lin por mallonga babilado pri tiuj ĉi temoj, por interŝanĝi ideojn kaj skizi perspektivojn. Li invitis min kune tagmanĝi apud sia oficejo, en komerc-kvartalo de Pekino.

 

 


Panoramo de komerc-kvartalo en Pekino 


Kiel agrable babili ĉe la manĝtablo

 

    Dum iom da tempo ni afable konversaciis pri la vivo, la Movado kaj eblaj rimedoj por disvastigi nian karan lingvon.

 

    Mi eksciis ke li, nuntempe komerca direktoro en usona firmo Oracle, jam kiam li estis junulo interesiĝis pri Esperanto kaj komencis iom lerni ĝin, tamen vere esperantistiĝis antaǔ tri jaroj: la interna valoro de la lingvo internacia kaj la evoluiĝo de la homaro estas la precipaj kialoj de tia elekto.

     Krome li pensas, ke Esperanto povos helpi lin en lia profesio (tial ke laboro estas grava ĉiutaga parto de la homa vivo) tiel ke per ĝi li kapablos vere vastigi sian propran mondvidon kaj ke li pli facile havos ŝancojn kontakti samideanojn kaj konatiĝi kun ili en multe da landoj, kun ili rete aǔ persone babili kaj interŝanĝi ideojn. Bonege, sed kial Esperanto estus preferinda al la angla? Li opinias, ke la angla lingvo, kvankam vaste parolata, estas ĉefe lingvo por komerco, dume Esperanto estas lingvo por amikeco, kiu en la homaj rilatoj multe pli gravas. Do, per Esperanto oni povas tuj starigi proksimajn kaj fruktodonajn rilatojn kun siaj partneroj.

 

 


Samideana tagmanĝo antaŭ longa babilado 


 

Esperanto en la ĉiutaga profesia vivo

 

    Nun ekzemple li estas kunlaboranta kun la rusa firmo Gazprom kaj la internacia lingvo ne nur helpis, sed estis la nura maniero por interparoli kaj realigi la kunlaboradon: li unue verkis sian proponon en Esperanto kaj poste lia siberia partnero tradukis ĝin en la rusan.

 

    Pri la estonto li ŝajnas sufiĉe entuziasma. Ne nur la komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj Ruslando estas prosperaj, sed ĝenerale nun en Ĉinio la kondiĉoj por pliigi la internaciajn komercajn rilatojn estas bonaj, nun estas la "ĝustega tempo" kaj li ne perdas sian tempon, li havas siajn konkretajn projektojn, el kiuj kelkaj jam estas survoje: lia kunlaboro kun Gazprom estas mirinda ekzemplo.

 

    Oni rajtus opinii, ke Oracle kaj Gazprom estas grandegaj entreprenoj, kiuj povus ege facile trovi laǔvole konvenajn kondiĉojn por labori en ĉiuj landoj de la mondo. Do, ĉu ankaǔ por malgrandaj entreprenoj nun en Ĉinio estas eblecoj starigi avantaĝajn komercajn rilatojn?

 

    Li certas, ke jes kaj konscias, ke jam dum sia kunlaborado kun Gazprom li akiris multe da spertoj pri internaciaj komercaj aferoj kaj nun li intencas krei sian propran entreprenon por konsultado ĝuste por helpi malgrandajn firmojn, ĉinajn kaj eksterlandajn, por ke ili povu kontakti unu la alian, konatiĝi kaj kunlabori. Li mencias ekzemplon de tiaj du najbaraj landoj kiaj estas Ruslando kaj Ĉinio, al kiuj fojfoje en la komunikado mankas interkompreno: en tiuj ĉi aferoj esperantistoj povas konkrete helpi.

 

Hipotezoj kaj strategioj: Esperanto per komerco, komerco por Esperanto

 

    Tamen estas vere, ke Espernato mem kaj ĝia Movado havas malfacilaĵojn, kiel do ĝin revivigi konkrete kaj en sufiĉe rapida tempo? Mi estis scivolema kion pensas tiu ĉi spertulo pri mia ideo krei datumbazon por junaj esperantistoj, por ilin helpi trovi laboron aǔ pri la organizado de seminarioj por profesia trejnado, ĉio en Esperanto, kompreneble.

 

    Al miaj hipotezoj li respondis substrekante la gravecon de tiel nomata esperanta komerco kaj atentigas min, ke komerco estas ne nur negoco, ke ĝis nun komercaj agoj en parto de Esperantujo estas precipe internaciaj negocoj, sed ke ekde nun li strebas fari ion alian: li alcelas servon por konsultado per kiu ĉiuj interesitaj esperantistoj havos bonan ŝancon starigi komerc-rilatojn, per kiuj ili povos enkonduki avantaĝajn teknologiojn, produktojn en Ĉinion, kiu estas en la tuta mondo la plej granda merkato, kie alilandanoj povas ĝoji kaj kapti multe da ŝancoj.

 

    Mi do ekpensis kaj demandis, ĉu Esperanto helpas komercon aǔ komerco helpas Esperanton? Temas pri unueco laǔ Long Zhang, kiu aldonis, ke sen la uzado de la internacia lingvo kaj sen la etoso, kiun ĝi kontribuas krei, li ne povus starigi amikajn homajn rilatojn, ke ĉio estus nur negoco, sed per Esperanto estas "amikeca komerco": jen granda diferenco.

 

    Kaj por niaj karaj gejunuloj? Ĉu li pripensis iajn projektojn? Memkompreneble! Kaj li elektis la teknikan kampon: en Ĉinio estas multe da junaj entreprenistoj, kiuj kreas komercajn firmojn pri interreto ktp, tamen al ili mankas mono kaj internacia perspektivo, rilatoj kun potencialaj klientoj en la mondo.

 

    Per Esperanto oni povus nepre krei taǔgajn kondiĉojn por helpi ilin trovi partnerojn kaj klientojn.

 

    Li priskribas prosperan panoramon, sed ĉu junaj ĉinoj estas scivolemaj pri tio? Ĉu ili estas pretaj al kunlaborado kun eksterlandaj kompanioj?

 

    Jesas li kaj pri tio tute ne dubas, precipe se temas pri entreprenistoj, kiuj okupiĝas pri novigaj teknologioj, ĉar tiuj strebas krei ion tre novan, sed al ili mankas la rimedoj fari tion, ili ofte tute ne havas la profesian reton de necesaj konatoj. Do, per Esperanto ili povus iom pli facile tion krei kaj ekmarŝi.

 

    Fakte ĝis nun ni parolis pri komerco, negoco, laboro kaj entreprenoj. Sed se temas nur pri la lingvo, kiel allogi gejunulojn lerni Esperanton?

 

    Ankoraǔ li tute ne dubas: la nura vojo por interesigi al gejunuloj lerni Esperanton kaj provi ke ĝi vere funkciu estas konkrete montri al ili, ke ili povos ĝin praktike bezoni por internacie komunikadi. Li mem ofte rakontis pri siaj spertoj kun Gazprom kaj tiel li montris kiel movi la unuajn paŝojn kaj ĉiam substrekis, ke se ne per Esperanto, li ne estus povinta tion fari.

 



Long Zhang kaj lia internacia projekto 


 

Nuneco kaj perspektivoj: de revo al realo

 

    Certe estus ankaǔ interese ekscii kiel ĉio komenciĝis, kiel li pensis kontakti sian rusan partneron. Ĉio okazis tre simple: li vidis en la forumo de IKEF (Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo), kies prezidanto estas Ĉielismo (alia elstara ĉina samideano), la afiŝon de iu rusa esperantisto, Stanislavo, kiu reklamis sian produktaĵon por akvopurigado: nuntempe Ĉinio vere bezonas tiajn teknologiojn kaj en la lando estas granda merkato por tio. Do li petis de Stanislavo pliajn informojn tradukitajn en Esperanton, kiujn poste li mem tradukis en la ĉinan…. "Dum mia tradukado mi sentis ke la tekniko estas unika kaj vere speciala," li diris.

 

    Dum la babilado li flustris al mi ion, kio kaptis vere mian atenton: ĉinaj sciencaj parkoj kaj la strategio por ilia disvolvo, al kiu li deziras kontribui. Temas pri registaraj politikoj por bonvenigi talentulojn en ĉiuj profesiaj kampoj el la tuta mondo per lerta tamen simpla strategio, kiel ekzemple komence per starigo de lokaj kontaktpunktoj de ia scienca parko en Ĉinio aǔ eksterlande.

 

     Tiuj ĉi utilos por trovi celatajn partnerojn surlokajn (lokajn entreprenojn ĉinajn aǔ eksterlandajn, fidindajn unuopulojn) per diskonigo ĉe lokaj universitatoj, firmoj, ĉambroj de komerco, industriaj asocioj, asocioj de ekskunlernantoj, rondoj de lokaj ĉinoj pri ia scienca parko.

 

    Eventualaj partneroj subskribos kunlaborajn kontraktojn kun la kreota oficejo de talentula servo, kiu helpos ilin paŝon post paŝo dum la sekva agado.

 

    Li jam komencis fari tion kune kun Stanislavo: ili reklamas ĉe Gazprom la perspektivojn de ĉinaj sciencaj parkoj, kiuj male al tiuj en Ruslando, kiuj estas nur domegoj kun oficejoj, estas ofte tuta ĉina regiono.

 

     Kiam la projekto kun Gazprom sukcesos, li povos montri al la lokaj funkciuloj ke Esperanto povus esti taǔga lingvo ankaǔ por tiaj aferoj kaj eble ilin persvadi, por ke ĝi estu unu el la iloj ene de sciencaj parkoj por komunikadi internacie. Jam ĉifoje dum ilia vizito en Ĉinio la estroj de Gazprom aǔdante la du samideanojn interparoli esperante, konvinkiĝis ke la internacia lingvo vere funkcias kaj demandis Stanislavon, ĉu Esperanto estas pli simpla ol la angla aǔ la ĉina lingvoj, li jesis, aldonante ke la tempo de Pekino al Moskvo sufiĉas por lerni sufiĉe bone la lingvon. "Do, ni daǔrigu labori per Esperanto tra la mondo!" decidis la estroj.

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments