El Popola Ĉinio>Por Komencantoj>

Kia Sono Estas la Plej Bela?

| 2013-08-08
Bookmark and Share

 

 

    Iun tagon Afanti gastis ĉe amiko, kiu tre ŝatis muzikon kaj tiel ludis diversajn muzikilojn por Afanti.

 

    Post tagmezo Afanti jam de longe sentis sin tre malsata, sed la amiko ankoraŭ senĉese plukis kordojn kaj ankaŭ demandis: "Afanti, kia sono estas la plej bela en la mondo? Ĉu la ujgura muzikilo dutaro aŭ ĵevapo?

 

    Afanti respondis: "Mia kara amiko, nun la sono de kulerego skrapanta kaserolon estas pli bela ol iu ajn alia sono en la mondo."

 

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments