El Popola Ĉinio>Socio>Vivo de Ĉinoj>

Rizo-gardisto Yuan Longping (I)

| 2013-08-08
Bookmark and Share

de ZHOU HUALEI

 

    Antaŭ 60 jaroj li estis ankoraŭ studento de agrikultura kolegio. Matene li estis ankoraŭ dormema kaj ĉiam restis en la lito ĝis sonis la sonorilo por urĝa kolektiĝo. Ellitiĝinte, li ne ordigis litkovrilojn nek sin lavis, sed nur hastis al la sportejo, bukante sian zonon. Liaj kunlernantoj opiniis lin sendisciplina.





Yuan Longping, membro el la Ĉina Akademio de Inĝenierio  


 

    Tamen kelkdek jarojn poste li fariĝis unu el la plej renomaj sciencistoj en Ĉinio. Strato antaŭ la sidejo de lia instituto kaj asteroidoj de la galaksio estis nomataj per lia nomo; kaj ĉiu, ĉu kamparano ĉu ĉefministro, nomas lin "nacia trezoro".

 

    Li estas Yuan Longping, la patro de hibrida rizo.

 




 Yuan Longping en rizkampo


 

Sciencisto bakita dum la periodo de malsatoj

 

    83-jara Yuan Longping havas suprenlevantajn brovojn. Kiam li ridas, liaj okuloj fariĝas du linioj. Li estas maldika kaj tamen fortika. Li ŝatas meti ĉemizon sub patalonon, tiel li aspektas pli vigla. En la jaro 1930 Yuan naskiĝis en klerula familio en Wuhan. El ses gefratoj li estis la dua. Li elkreskis en konfesia lernejo. Post multaj jaroj Yuan atribuis sian studadon pri hibrida rizo al miskompreno. Kiam li estis unuajarulo de elementa lernejo, li kaj liaj kunlernantoj ekskursis en antaŭurbo kaj vizitis ĝardenon de iu kapitalisto. "Troviĝas floraro kiel tapiŝo sur la tero, ruĝaj persikoj pendantaj sur arboj kaj grapoloj da freŝaj vinberoj."

 

    Tiu ĉi sceno donis al li tre belan impreson, kaj tiu impreso restis en lia memoro ĝis la jaro 1952, kiam okazis agrara reformo. Tiam li iris al la kamparo kiel studento de agrikultura kolegio kaj loĝis ĉe iu kamparano. Kaj nur tiam li eksciis, ke la vera vivo de kamparanoj estas "malfacila kaj malriĉa."

 

    En la jaro 1953 Yuan diplomiĝis kaj estis sendita kiel instruisto al agrikultura lernejo en Anjiang, Hunan-provinco. Li longtempe serĉis la lokon Anjiang sur mapo, tamen li ne sukcesis trovi ĝin. Li aĉetis violonon per la unuamonata salajro por pasigi liberan tempon en la fora kamparo.

 

    Tiutempe Ĉinio lernis ĉion de Sovetio prenante la landon kiel la modelon. Dum alilandaj sciencistoj jam ricevis Nobel-premion pro la studado pri duhelica strukturo de DNA , Ĉinio plu lernis nur sovetiajn teoriojn kaj esploris pri senseksa hibridigo.

 

    Yuan diris, ke siatempe li opiniis sin "perdita ŝafo", kaj poste li legadis librojn pri genetiko, verkitajn de Gregor Johann Mendel kaj Thomas Hunt Morgan. La leĝo pri apartigo kaj la leĝo pri sendependa sortimento malkovrita de Mendel metis poste lian teorian fundamenton por hibridigo de rizo.

 

    En la jaro 1958 okazis malsatego en Ĉinio. Yuan propraokule vidis magrulojn kaj mortintojn pro malsato surstrate. Li mem estis malsata, kaj li ofte sonĝis manĝi viandon, tamen vekiĝinte li povis ricevi nur herboradikojn kaj arbŝelojn. Li ĵuris, ke li klopodos pliigi la grenproduktadon.

 

    "Komence kiam mi engaĝis min en esploroj pri senseksa hibridiĝo, mi opiniis, ke esploro pri tritiko ne havis perspektivon, kaj esploro pri batatoj enuigis min. Do mi turnis min al esploro pri rizo. Hazarde mi trovis eksterordinaran rizplanton." La menciita rizplanto estis bonkvalita sovaĝa rizplanto trovita de Yuan en Hainan post malfacila serĉado. Li hibridigis ĝin kun ordinaraj riz-specoj kaj sukcese akiris hibridan rizon.

 

    Kiam Yuan estis 43-jara, li kaj liaj asistantoj sukcese kulturis tri-tipan hibridan rizon, kaj la grenprodukto de ĉiu mu-o (666.67 kvadrataj metroj) kreskis de 300 kilogramoj al 500 kilogramoj. Tiu atingo kun intelekta proprieto de Ĉinio estas la unua en la tuta mondo.

 

(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments