Ĉefpaĝo

La knabino de kataj okuloj

| 2013-08-08
Bookmark and Share

de Viktoro Solé 

    La samklasanoj de mia infana kaj knaba lernejo planas organizi renkontiĝon post amasego da jaroj. Mi ne vidis multajn el ili de longege, do, la kunveno estos interesa. Mi jam imagas la demandojn, kiujn ni faras unu la alian: kiom da gefiloj vi havas, kiu estas via profesio? kiom da fojoj vi eksedziĝis? ...

 

    Tamen, ankaŭ estas malagrablaj aferoj: kelkaj el niaj samklasanoj jam mortis. Hieraŭ, Cesca ('seska'), kiun mi ne vidas de kiam ni estis deksesjaraj, sendis retmesaĝon al mi, ĉar mi donis la novaĵon al la grupo, ke nia kunulino Judit ('ĵudít'), la knabino de kataj okuloj, jam mortis. Cesca kaj Judit estis grandaj amikinoj tiutempe, vi ja scias, kion signifas esti la plej bona amik(in)o kiam temas pri adoleskuloj. Tamen, post la lerneja vivperiodo ili ne plu renkontiĝis. Vivo tielas. Fakte, Cesca eĉ ne sciis, ke Judit mortis. Koninte la novaĵon, ŝi, kortuŝita, sendis al mi tiun mesaĝon demandante kio okazis al ŝi. Temas pri malgaja afero: Judit eniris en drogojn, kiam ŝi estis dudekjara. Post sufiĉe da jaroj, penoj kaj luktado, kun la helpo de sia patrino kaj fratino, ŝi sukcesis forlasi tiun mondon, kaj kiam ŝi pli mal-pli povis refari sian vivon, aidoso, la terura malsano, mortigis ŝin.

 

    Mi volis aldoni la daton de ŝia morto en la mesaĝo, sed mi dubis ĉar ĝi okazis antaŭ longe. Do, mi guglis ŝian nomon kaj baldaŭ trovis ŝian nekrologon: la 4an de oktobro de 1998. Ege surprizis min, ke en la guglo-paĝo nur la ligo de tiu mort-anonco aperis. Ne estis la kutima senfina listo de alireblaj interretaj paĝoj. Nur unu. Ĉu vi rimarkis la daton? 1998! En tiu jaro (kiam mi ekhavis aliron al la reto) kiam oni volis retumi, oni devis unue ŝalti la modemon, kiu "kantis" strangajn sonojn, ĉu vi memoras? Eĉ guglo ne ekzistis!

 

    Tio signifas, ke la nomo de Judit nur estis en maŝin-skribitaj listoj de lernejoj, asocioj, laborejoj, nun jam tute perditaj aŭ kaŝitaj en netroveblaj dosierujoj. Sed ŝi, krom ŝia nekrologo, ne ekzistas en interreto. Hodiaŭ, eĉ la plej malfeliĉa el niaj najbaroj havas sian "lokon" en la reto, tamen ŝi, la bela knabino de kataj okuloj nur ekzistas, kiel mortinta homo.

 

Redaktoroj: Mao Zifu k Chen Ji

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments