Ĉefpaĝo

Pasigi printempan feston

| 2013-08-08
Bookmark and Share

de NIE GUOBIN

 

    Post kelkaj tagoj alvenos la ĉina Novjaro, kiu ankaŭ estas nomata Printempa Festo - okazanta la 1-an de la unua monato laŭ la ĉina tradicia lunkalendaro. Ĉi-jare ĝi okazos en la 10-a de februaro.

 

    La Printempa Festo estas la plej grandioza kaj plej diverskaraktera tradicia festo de Lunjaro (kompare kun Sunjaro laŭ la Gregoria kalendaro). Oni ŝatas nomi ĝin "pasigi printempan feston". En popola legendo, la "Jaro" estas imaga besto, kiu alportas al homoj malbonajn ŝancojn. Kiam la Jaro venas, la arboj velkas kaj la herboj ne kreskas, kaj post kiam la Jaro foriras, plantoj verdiĝas kaj la kampo plenas de freŝaj floroj. Kiel la Jaro povas foriri? Oni pelas ĝin nur per petardoj, do, dum pasigo de la festo oni havas la moron bruligi petardojn. Post la sono de la novjara sonorilo, sur stratoj tondras bruoj seninterrompaj de brulantaj petardoj kaj ĝojo regas en ĉiuj familioj. Ĉio ĉi tio montras komenciĝon de la nova jaro.

 

    Dum la Printempa Festo en nia lando, la nordanoj kutimas manĝi ĝjaŭzion. La senco konsistas en du flankoj: unuflanke, ĝjaŭzio similas al arĝentaj ingotoj uzataj kiel mono en la feŭda Ĉinio, pro tio oni manĝas ĝin kvazaŭ ili enigus riĉaĵon kaj trezorojn en la domon; aliflanke, en ĝjaŭzio troviĝas farĉo el diversaj bonaŭguraj manĝaĵoj, kiaj sukero, ternuksoj, jujuboj, kaŝtanoj ktp, tial oni konfidu aspiron al la nova jaro. La homoj manĝintaj sukeron havos pli dolĉajn tagojn en la venonta jaro, la homoj manĝintaj ternuksojn sanos kun longa vivo kaj la homoj manĝintaj jujubojn kaj kaŝtanojn ricevos amindan infanon pli frue. Sed la sudanoj kutimas manĝi novjaran kukon. La dolĉa kaj glueca novjarkuko simbolas feliĉan vivon kaj promocion ĉe ĉiu paŝo. Tamen en mia hejmloko Guangxi-provinco kiu situas en la Sud-okcidento de Ĉinio, oni preferas manĝi zongzion (piramidoforma manĝaĵo farita el glueca rizo, disfrotita radiato kaj marinita viando, kaj envolvita en fragmitajn foliojn). Ĉar la prononco de zongzio en la ĉina lingvo similas al tiu de "nasko de filo" (中子zhong zi), tio simbolas naski virseksan idon por daŭrigi la familian linion. Ĝi prononciĝas ankoraŭ same kiel alia vorto (zong), tio signifas sukcese gajni unuarangan pozicion kaj fari honoron al siaj prapatroj. En mia hejmo mia patrino ĉiam peneme pretigas zongzion por niaj familianoj antaŭ la baldaŭa novjaro. La zongzio pretigita de mia patrino plej plaĉas al mi.

 

    En la daŭro de la Printempa Festo, surhavante festajn vestojn ĉiuj junuloj kaj maljunuloj unue deziras al la pliaĝuloj de la familia klano feliĉan Novjaron kaj longan vivon, poste donas al infanoj monon kiel donacon de la Novjaro, plie prenas renkontiĝan manĝon, vizitas parencojn kaj amikojn kaj reciproke salutas kaj benas. Estas plenaj de varma festa etoso ne nur ĉiuj familioj, sed ankaŭ stratoj grandaj kaj malgrandaj en diversaj lokoj. En iuj urboj kaj vilaĝoj troviĝas moroj kiel danco de leonoj, ludo de drakolanternoj, ekskurso al flora bazaro, vizito al templo ktp. Dum tiu tempo floroj kaj lanternoj svarmas en la tuta urbo kaj kamparo; ĉie estas senprecedence grandiozaj ceremonioj. La sceno daŭras ĝis post la dekkvina de la unua monato - Lanterna Festo, tiam la Printempa Festo nur vere finiĝas.

 

    Alveno de la Printempa Festo signifas tujan revenon de printempo, reanimadon de estaĵoj, renoviĝon de plantaĵoj, rekomenciĝon de novaj sezonoj de semado kaj rikoltadon. Ĵus pasiginte la longan frostan vintron regitan per dikaj neĝo kaj glacio, oni jam de longe soifas la varmajn kaj florantajn tagojn. Do okaze de alveno de la nova printempo, tiun feston oni nature akceptas kun plena entuziasmo, kantante kaj dancante.

 

    Kaj post kelkaj tagoj, ankaŭ mi revenos hejmen kaj ĝuos la septagajn feriojn, kiel tiuj kelkcent milionoj da homoj kiuj laboras aliloke la tutan jaron. Jes ja, hejmreveno estas pli bela ol sennombraj pejzaĝoj vizitindaj.

 

Redaktoroj: Mao Zifu k Chen Ji

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments