Ĉefpaĝo

Paseo en Moskvo

| 2013-08-08
Bookmark and Share

de Minosun

 

    Tiuj epizodoj okazis pli ol dudek jarojn antaŭe, kiuj impresis min tiom profunde, ke forgesi ilin mi neniam povas.

 

    Fine de la jaro 1991 mi trajne veturis al Rusio por partopreni en la Renkontiĝo de Eŭropaziaj Esperantistoj. Mi restadis en la lando dum ronda monato. Tie mi travivis multajn aferojn, kiuj plejparte jam diluiĝis for de mia memoro. Sed la tri el ili, kiel ĉi-sube prezentotaj, neniam estos forviŝitaj el mia kapo.

 

    Transpaso ĉe haltlumo

 

    Iunokte, mia amiko moskva, kiu estis emerito stature malalta kaj dika, sed vigla kaj parolema, akompanis min al alia amiko. Kiam ni revenis, jam tempis meznokte. Ol kvieto vivis nenio alia. La neĝo sur la tero rebrilis blankalume. Tiutempe, eĉ la vento en vintro, tre ŝate hurlanta, ankaŭ ne inklinis "spiri". La steloj sporade dismetitaj en la ĉielspaco palpebrumis kvazaŭ en laca dormemo. Escepte de nemoveblaj domoj kaj arboj, sur la stratoj ne estis eĉ unu alia pasanto, nek eĉ unu aŭto. Tial, ke estis frostege, ni devis troti dumvoje. Mi estis pli juna, nature kuris antaŭe. Je la momento, kiam mi transpasis la straton, la maljuna amiko ekkaptis min retroen.

 

    "Kio okazis?" Mi miris.

 

    "Vi ne vidis la haltlumon?"

 

    "Sed nun estas nenio..."

 

    "Sed same!"

 

    Io ektremis en mi.

 

    Ni atendis, atendadis, ĝis ke aperis la verda lumo. Ni daŭrigis nian vojon, sed tiam mi jam kuretis post la maljunulo.

 

    Trafi rabon

 

    Estis dimanĉa posttagmezo. Bela vetero. Mi kaj mia amiko el Nanchang vagis en Moskvo. Ni ne konis stratojn, kaj tiel ofte veturis metroe. Ĉirkaŭ je la dua horo ni elpaŝis elirejon de metroo, parolante kaj ridante. Sed subite, sen iu ajn antaŭsigno, de post ni elsaltis dek-dudek geknaboj kaj gejunuloj. Antaŭ ol ni konsciis, kio okazas, jam dekkelke da manoj tempparalele enŝovis sin en ĉiujn poŝojn de niaj vestoj. Ĝis kiam ni reanimiĝis, la poŝoj ĉiuj jam malpleniĝis, kaj ankaŭ la atakintoj jam malaperis senspure. Feliĉe nur en tio, ke ni portis kun ni monon malmulte. Sed la afero ankoraŭ estis serioza, ĉar niaj pasportoj kun vizoj estis forrabitaj. Eksterlande, sen pasporto, ĉe ĉiu paŝo oni stumblas. Ni ne sciis, kion fari. Ĝuste tiam kuris al ni 12-13jara knabino. Ŝi enmanigis al mi paketon da etaĵoj, kaj tuj turniĝinte forkuris.

 

    Tiuj objektoj ne estis aliaj, sed ĝuste la pasportoj, por kiuj ni estis malpacienciĝantaj. Krom la legitimiloj, estis ankaŭ notlibreto, nazpaperoj, globkrajono, kaj tiel similaj. Ili prenis nur kelkdek usonajn dolarojn, kaj la aliajn aferojn redonis al ni entute.

 

    Ni ne koleris kontraŭ ili, ne plendis pri ili, nek volis informi tion al polico. Mi eĉ iom estis dankema al ili.

 

    Mi respektas ilian "profesian etikon".

 

    Legantoj ĉie

 

    Dum la tuta monato, mi vizitis multajn lokojn. Sekve de tio mi estis ĉe trajnstacio, bushaltejo kaj subtrajnatendejo. Kompreneble, ankaŭ ĉe parko, placo, promenstrato kaj aliaj plezurlokoj. Kie ajn, nur en "atenda" tempo, rusoj neniam estis liberaj: ili legas ĵurnalon, gazeton aŭ libron. Komence mi suspektis, kial ili, ĉu viroj ĉu virinoj, ĉiam portis mansakon aŭ valizon. Poste mi trovis, ke ĝi estas ujo por teni libron aŭ similaĵon, kvankam ankaŭ aliajn objektojn; el ĝi ruso povis ajnmomente elpreni ion por legi. En la urbo, ie ajn, videblis legantoj, jen surperone, jen surbenke ĉe strato, kaj ankaŭ en busoj, en vagonoj…

 

    Tiam, Sovetio ĵus disiĝis. La ekonomio senprecedence depresiis. Rublo devalutiĝis. Kaj artikloj ege mankis. En magazenoj, ĉu grandaj aŭ malgrandaj, sur varbretoj staris preskaŭ nenio. Por ion ajn aĉeti, oni devis vici sufiĉe longe. Malgraŭ tio, rusoj ne forlasis sian pasion legi.

 

    Iam pri tio mi demandis iun amikon, kial ili amas legi.

 

    "Kutime!" li respondis simple.

 

    Kutimo estas kozo knedita tra jaroj kaj jaroj. Unu fojon havante bonan kutimon, nacio jam estas potenca, nevenkebla.

 

Redaktoroj: Mao Zifu k Chen Ji

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments