La malaperintuloj argentinaj
de Ruben Feldman-Gonzalez
Kien ili ĉiuj iris? Centmil junuloj onidire.
Neniu parolas pri ili eĉ dum momento.
Tabua, malplaĉa, netuŝebla temo.
Ĉu ili kraŝiĝis kontraŭ la fenestro
en la fina nokto de l' somero?
Ĉu ili apogis sin sur parkarbego
kaj fariĝis arbosuko kaŝa?
Ĉar mi memoras ilin en la parkaromo
dum la nokto de ĉi milda vento.
Ili movas aere, ensange, mense, enkore.
Ili fariĝas birdoj de l' mateno,
aŭ la strigoj kaj katoj frue nokte.
Sed oni ne povas vidi ilin
post kvindek jaroj de la malapero.
Nur eble kiam gitaro sonas eke,
kelkfoje en lacaj, sendormecaj pensoj.
Kien ili ĉiuj iris por perdiĝi? |
Redaktoroj Mao Zifu k Chen Ji
Komento
Gastlibro
No Comments