Satano – Humuro
de Ruben Feldman-Gonzalez
Dio pensis ke li bezonas malamikon kaj Li kreis Satanon. Li baldaŭ pentis kaj frapis Satanon forte per martelo kaj oro aperis kun sia belo. Li premis Satanon en Premigilo kaj alkoholdrinko ekestis, malsanigilo. Li pendigis Satanon de arbo kvazaŭ pendumile kaj la frukto de Eva aperis, tre simile. Li enterigis Satanon kvazaŭ entombe kaj la homo aperis surtere, tre aplombe. Li duonigis Satanon per hakilego Kaj du virinoj eke ekzistis, ambaŭ kun neoj. Tre laca, Dio diris: "Finfine vi venkis, Satano." Sed el tiuj vortoj venis Kristo, ankoraŭ ne kristano. Kristo batalis kontraŭ Satano ĝis la kruc-momento. Kiam Kristo ĝoje revenis al Dio, sur la firmamento Satano fariĝis du korvoj kiuj elhaŭtigis la du ŝtelistojn. Dio fermiĝis en la Ĉielo. La homo izoliĝis surtere. Satano kunkudris la Ĉielon kaj la Teron. La kudrilo igis la homon kriegi per Di-voĉo. Kaj Dio sangis kun homa sango. Konfuziĝinta, la homo ne plu estis homo. Kaj Dio (Dio!) La angoro kreskis ĝis hodiaŭ kaj Satano ridete kriis: "Jen mia Regno, mi estas la Reĝo de la Mondo." Satano sklavigis la homojn donacante al ili la ideon de Povo. Por malriĉigi la homojn, Satano donacis al ili la mon-deziron. Por suferigi la homojn, Satano donacis al ili la plezur-deziron. Por malami, Satano donacis la ideon de la amo. Por militigi kaj larmigi, Satano donacis la ideon de sekureco kaj bankokonton. Por izoli, Satano donacis la ideojn de persona prestiĝo kaj spirita supereco. Por ne vidi, Satano donacis la filozofion. Por ne vidiĝi, Satano donacis la psikologion. Por kredigi la homon vere grava, Satano donacis la sciencon.
Redaktoroj: Mao Zifu k Chen Ji
Komento
Gastlibro