Ĉefpaĝo

Nokto

| 2013-08-08
Bookmark and Share

de Ruben Feldman-Gonzalez

 

La nokto silentigis

 

la bruadon sisteman de la stratoj.

 

Malvarmaj lumoj maskigis

 

lacdolorajn vizaĝojn.

 

La mizero malplena kaj kreskanta

 

en la brustoj de solecaj piedirantoj.

 

La okulaj lumoj mallumiĝantaj.

 

Iome post iome pliaj angorantoj.

 

La nokto por plori

 

apud poetina doloro.

 

Poetino kapabla enesplori

 

la naŭzon kaj la angoron.

 

Redaktoroj: Mao Zifu k Chen Ji

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments