Ĉefpaĝo

Tagpenso

| 2013-08-08
Bookmark and Share

de Catherine Hel

 

Enpensanta mi pensadas 

Subite mi ekpensas 

Ho! Ho! 

Ĉu mi estus elpensema pro tio? 

Ne! Mi estas nur pensanta, ne elpensanta 

Ja!  

Domaĝe! 

Eble... Peĉ'!  

Pri kio mi ĵus pensis, mi forgesis  

Kia senpripensulo mi estas  

Ha! Ha! 

Nu, mi ekretrovas mian ĵusan penson 

Jen:  

Neniam mi diros, ke mi pensas, do mi ekzistas!  

Malĝusta tio estas  

La plantoj, la montaroj ekzistas  

Ankaŭ la maroj, eĉ la ĉielo 

Mi vidas la sunon, la lunon 

Tamen ĉiuj ne pensas, ne eblas 

Kial vi ofte dirintas tion? 

Ĉu vi timas esti malvivanta? 

Vi ne respondos, ĉu?  

Atendu, mi ekpripensos anstataŭ vi... 

He! He!  

Finfine mia tagpenso pripensindas,  

ĉu ne?  

Ne!? 

 

Redaktoroj: Mao Zifu k Chen Ji

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments