Ĉefpaĝo

La Vojo

| 2013-08-08
Bookmark and Share

de Dimitrije Diso Janičić

 

Senfina trako. 

 

Vojkurboj 

 

kiel admonoj. 

 

Egaligita linio 

 

per blankeco 

 

disigas malojn. 

 

Vidaĵoj iluziiĝas 

 

momente larĝaj 

 

momente mallarĝaj

 

sklavoj de montoj. 

 

 Ĉiuj vojoj

 

 cirklas

 

revenigante 

 

al komenco. 

 

Ni komencas,

 

ni vojaĝis –

 

sed fino – 

   

jam konata.

 

Redaktoroj: Mao Zifu k Chen Ji

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments