Ĉefpaĝo

Mi ne povas forgesi nigrokulan S...

| 2013-08-08
Bookmark and Share

de Bojana Alfirevic

 

    Mi ekkonis ŝin antaŭ kvardek jaroj, en Studenta Urbo de Beogrado, la urbo de la juneco. Do, tio estis delonge.

 

    Mi ne volas diri al vi, el kiu lando ŝi venis. Mi ankaŭ ne volas eldiri ŝian nomon. Ŝi nomiĝas ĉi tie simple S....

 

    S... estis dudek jarojn aĝa belulino el Proksima Oriento. Ŝi estis inteligenta, rekt-anima, ŝercema kaj tre kara junulino. Komence de medicinstudado ŝi havis problemon pro la serbeco, kiel ĉiu fremda studento. Sed ŝi aparte estis mirigita detio ke multe oni blasfemas ĉi tie. Tamen, ŝi tuj ellernis distingi danĝerajn kaj nedanĝerajn blasfemaĵojn kaj ekkutimiĝis.

 

    S... vizitis diversajn regionojn de eksa Jugoslavio kune kun siaj amikinoj. Ili gastigis ŝin dum ferioj.Tiamaniere S... konis ĉi tieajn vivmanieron, homojn, kulturon, tradicion, kutimojn ... Precipe ŝi ekamis Beogradon. Ŝiaj amikinoj foje diris al S .. : "Ne revenu al via domo, S.... Restu ĉi tie. Certe vi konos iun bonan junulon, kaj vi, belulino, povas elekti. Ne estos la problemo de religio, ĉar ĉi tie ekzistas via religio."

 

    Ŝi elkore ridis, kaj poste serioze klarigis al siaj amikinoj: "Mi jam havas junulon. Lin elektis miaj kaj liaj gepatroj por mi je mia naskiĝo. Bedaŭrinde mi vidis lin nur foje. Hazarde, sur la strato. Jen, mi ne konas lin, sed mi edziniĝos je li." Ŝia klarigo ŝokis ĉiujn, ĉar ĉi tie tio estas nekomprenebla.

 

    S... studis diligente.Fininte la fakon, ŝi daŭris specialigi sin por akuŝkuracistino. Fine de la specialigado mi renkontis ŝin en hospitalo. La lastan fojon. Ni interparolis amike, i.a. pri helpado, sed tiun tiam oni ne bezonis. Mi rimarkis ke S... multe malgrasiĝis kaj aspektas triste. Ŝiaj nigraj okuloj estis perdintaj la brilon. Kompreneble, mi demandis kio okazas al ŝi. Ŝi silentis kelkminutojn, fikse rigardante min, ekploris kaj brakumis min, mallonge diris: " Sciu, mi multe amas vin ĉiujn. Ni interparolos alifoje." Sekve, ŝi rapide foriris kaj paŝis al la beboj.

 

    Neniam plu mi vidis ŝin.

 

    Post dek jaroj mi renkontis ŝian proksiman amikinon M kaj demandis tiun ĉu ŝi kontaktiĝis kun S....

 

    "Bedaŭrinde ne. Al neniu ŝi skribis, neniam, kvankam ŝi promesis tion al ni. Neniu scias kio okazis kun S... Jes, ŝi forte deziris resti ĉi tie, ĉar ŝi multe ekamis la urbon kaj nian vivmanieron. Ŝi estis alkutimiĝinta. Multaj junuloj provis tuŝi ŝian koron, sed nur iu eksterordinara sukcesis. Ilia amo estis nekutima: sincera, subtila, pura, ĉasta... Vere tio estis platona amo. Kvazaŭ ili estus ekstere de ĉi tiu kruela mondo. Li deziris edziĝi kun ŝi, sed ŝi devis reveni hejmen, al sia lando. S... portis grandan ŝarĝon de la respondeco. Simple, se ŝi ne revenushejmen, neniu junulino el tiu lando povus plu studi eksterlande. S... ne povis, ne volis kaŭzi la problemon al la aliaj." Rakontis al mi M. Triste kaj enpense.

 

    Jes, mi multfoje rememoris S..., precipe kiam komenciĝis milito en ŝia lando. Kaj ofte mi demandas min kio okazas kun S.... Ŝi alvenis ĉi tien tre juna, feliĉa, entuziasma, plenviva... kaj foriris malĝoja, eble malfeliĉa. Sed, ŝi simple malaperis. Mi ne povas forgesi ŝiajn lastajn vortojn enla hospitalo kaj ŝiajn larmojn. Mi ne povas forgesi S....

 

Redaktoroj: Mao Zifu k Chen Ji

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments