Ĉefpaĝo

Printempa Fabelo

| 2013-08-08
Bookmark and Share

de YIN JIAXIN

 

    En la kultura palaco de via urbo ekkuris elementa kaj mezgrada kursoj de la angla lingvo. Vi dungiĝis por instruadi la elementan. Ĉe la malfermo de la kursoj, vi flue paroladis en la angla lingvo. Do ŝi, kiu estis sin anoncinta por lerni en la mezgrada kurso, nun decidis lerni en la elementa. Ŝi diris: "Tre belege vi parolas la anglan lingvon!"

 

   Kvakam vi sentis fieron pro via sukcesa instruado, tamen vi estis malsukcesanta enamiĝi.  Nekompreneble vin forlasis la knabino, al kiu vi estis enamiĝinta du jarojn. Vi estis tre mizera. Vi solece drinkadis en via ĉambro. Vi deziris malaperigi vian malĝojon per alkoholaĵo. Sed la belaj aferoj pasintaj ĉiam venis al vi en la kapon, do vi per via plumo priskribis la pasintecon inter vi kaj la knabino. Vi skribis kaj skribadis. Fine vi elskribis mallongan romanon, kies fino estis tre emocia.

 

   Surdorse portante multepezan krucon, vi ankoraŭ firme penadis por via laboro. En la 14-a de aprilo, vi prezidis en Esperanto-amuzvespero. Ŝi venis. Sidante malantaŭe, per ŝiaj brilaj okuloj ŝi rigardi la scenon. Kiam la amuzvespero finiĝis, ŝi diris al vi: "Tre belege vi parolis Esperanton!"

 

   Iutagon ŝi diris, ke ŝi venos al vi en dimanĉo. "Nu..." Estis nekoneble, ĉu vi jesis aŭ neis.  Ŝi de vi petis atendi ŝin post vespermanĝo. Dimanĉon, je duono post la sesa, kiel antaŭe neŝlosinte la pordon, vi iris en la publikan televidejon kaj rigardis la programerojn. Siatempe la malsukceso de enamiĝo akoraŭ doloris al vi. Via humoro tre maltrankviliĝis. Escepte de via patrino, vi malbenis ĉiujn virinojn tra la mondo. Vi sciis, ke ŝi venos hodiaŭ vespere. Sed vi opiniis, ke estas pli bone rigardi la programerojn ol babiladi kun unu knabino. Do vi daŭrigis la rigardadon. Post longe vi revenis al via ĉambro. Ŝi certe jam foriris, vi pensis tiel.

 

   Enveninte en vian ĉambron, vi trovis, ke ŝi, bele ornamita, estis ploranta ĉe via skribotablo. Vi kun bedaŭro diris: "Kial vi ploras? Ĉu estas pro ke mi ne atendis vin en la ĉambro? Pardonu min! Mi ĵus…"

 

   "Ne!" ŝi skuis la kapon. "Mi ploras pro ĝi." Ŝi montris vian mallongan romanon sur la tablo. Vi ekkomprenis, ekridetis kaj konsolante diris: "Ho! Kial vi ploras pro tio?"

 

   "Tre patosa! Mi ne kredas, ke troviĝas tiaj aferoj en la mondo."

 

   "Ne kredas? Ĉu vi scias, ke ĝi preskaŭ estas raporto de objektivaj okazaĵoj. La heroo ja estas mi mem. La okazaĵoj estas veraj, nur la fino estas fikcia."

 

  "Vere?" ŝi rigardis vin per siaj okuloj suspektantaj kaj larmantaj.

 

   "Vere!" vi diris tre serioze.

 

   "Do mi pli devas plori, pro via malfeliĉo."

 

   Vi ne estis atendinta, ke post via plorado por amo, iu povos plori por vi, kaj tiu eĉ estas unu bela junulino. Vi estis tre kortuŝata. Ŝi levis la kapon kaj rigardis vin. En ŝiaj okuloj larmantaj kaj lumantaj, vi trovis bonan koron en ŝi. La vizaĝo kaj ties esprimo al vi donis kuraĝon kaj forton. Milde vi levis ŝian kapon kaj klinis la vian. Vi kisis ŝin! Tiam estis printempo.

 

   La sekvantan printempon, vi ricevis premion pro via mallonga romano. Samtempe via traduko de eksterlanda novelo eldoniĝis, kion vi ne estis ekspektinta. Vi ankaŭ ne ekspektis, ke la knabino, kiu estis jam forlasinta vin, venis kaj gratulis vin. Ŝi al vi parolis pri la spertoj inter vi kaj ŝi. La rememoro pri la pasinteco tuŝis vian koron. La tempo dum la unua amo estis tre bela, tre neforgesebla. Kvankam vi iam perdis ŝin, tamen, ŝi revenis hodiaŭ.

 

   "Mi scias, ke poste vi enamiĝis al iu junulino," diris la knabino al vi. "Sed, ĉu ŝi estas afabla?"

 

   "Nu, ja estis ŝi, kiu faris la netajn kopiojn de miaj verkoj."

 

   "Ĉu ŝi estas pli altira ol mi?"

 

   Rigardante ŝian vizaĝon ridetantan, vi pensis momenton kaj diris:

 

   "Hodiaŭ mi revidis vian vizaĝon ridetanta. En ĉiuj flankoj ŝi ne estas pli forta ol vi, sed, kiam mi sentis malĝojon, ŝi eniris en mian vivon. Ŝi por mi ploris kaj larmis."

 

Redaktoroj: Mao Zifu k Chen Ji

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments