Ĉefpaĝo

La lupo kaj ruĝkufulino

| 2013-08-08
Bookmark and Share

de Jakvo Schram

 

    Lante la lupo promenadas tra la granda arbaro. Li malsatas kaj la sola kiun oni povas aŭdi estas la grumblado de lia stomako tute malplena.

 

    "Mi nepre devas trovi ion por manĝi," pensas la lupo, sed diable pro oldeco li ne plu kapablas kuri kiel li faris dum la juna aĝo, jam jarojn pasinta.

 

    Aŭdiĝas kantado de bela knabina voĉo. La lupo tuj kaŝas sin malantaŭ dika kverko kaj rigardas de kie venas la voĉo. Juna knabino vestita per ruĝa mantelo kaj sur la kapo ruĝa kufo proksimiĝas.

 

    Bela ŝi estas kaj la voĉo sonas klare, kiel akvo de rivero. La lupo tuj komencas bavi pro deziro havi tiun junan karnon inter la dentoj. Ŝtelirante li proksimiĝas kaj alvenante sufiĉe proksime li saltas sur la vojeton sur kiu la ruĝa kufulino promenadas.

 

    "Saluuutoooon, belaaa knabinooo", siblas la lupo. Ĝenas lin ke li siblas, sed ja estas pro la dentoj kiujn li jam perdis pro oldeco. "Kien vi iras, bela knabino mia?"

 

    La knabino, kiu montras neniun timon, ridetas al la lupo kaj respondas klare kaj laŭte: "Mi iras al la avino kiu loĝas ĉe alia flanko de la arbaro, sinjoro lupo!"

 

    "Ooooo veeere kaj ĉu vi ne timas promenadi tra la malluma arbaro plena de danĝeroj? Ĉu vi ne timas la danĝerajn bestojn en la arbaro? La ruzan vulpon aŭ la nigran korakon kiu de tempo al tempo pikas la okulojn de homoj? Eble la danĝera urso kiu per unu bato povas mortigi vin. Serpento eble, kiu per lango povas venenigi vin pro kiu vi mortas subite."

 

    "Tute ne!" respondas la naiva belulino. "Mi nur portas iom da supo al la avino kaj mi ne povas imagi ke iu besto volas doni al mi malbonon!"

 

    La lupo apenaŭ plu povas paroli, ĉar abunde fluetas la salivo el la buŝo. "Bone, karulino mia, mi lasas vin daŭrigi la vojon al la avino. Vi vere pravas, neniu besto atakos vin. Daŭrigu kantadon kaj neniu besto ĝenos vin!" Kaj per tiuj vortoj la lupo malaperis en la profunda mallumo de la arbaro.

 

    "Mi devas esti antaŭ ŝi ĉe la avino," pensas la lupo kaj kiel eble plej rapide li kuras al la dometo de la avino. La plano estas grandioza kaj plej lerta. Li enŝteliĝos en la domon de la avino kaj manĝos ŝin kiel ĉefpladon kaj kiam alvenos la knabino li prenos ŝin kiel deserton. "La vivo estas mirinde bela", pensas la lupo. "Mi havos la plej bonan manĝon dum tagoj kaj mi refortiĝos sufiĉe por poste vivi sen malsato dum pluraj jaroj."

 

    La vojo al la domo de la avino estas sufiĉe longa kaj anhelante kiel olda vaportrajno la lupo alvenas ĉe la ĝardenon kiu ĉirkaŭas la domon. Prudente kaj singarde li kaŝiras pli proksime al la domo. Je momento kiam li levas la kapon por esplori per kiu vojo li eniru la domon, li sentas fortegan frapon ĉe la kapo. La sono de pafanta fusilo li eĉ ne plu aŭdas, ĉar la morto tiam jam trafis lin.

 

    Apogante sin sur la fusilo, kiun la avino uzas kiel lambastonon, la maljuna virino prenas la lupon ĉe la kruro kaj trenas lin en la domon. Zorge ŝi forigas la pelton de la lupo, tranĉas la viandon en egalajn partojn, dividas tiujn en plastajn sakojn kaj metas la viandon en frostujon. "Jen" , ŝi diras al si mem, “la du ŝafhundoj havos feston dum pluraj tagoj."

 

    Nur sekundon ŝi sidis en lulseĝo kiam alvenas la knabino.

 

    "Saluton, kara knabino. Ĉu vi venis piede al ĉi tie, kaj tra la arbaro? Ĉu panjo denove ne havis tempon por veturigi vin aŭte al ĉi tie? Ho damne, tiuj junuloj de nuntempo, ili laboras kaj laboras por kelkaj arĝentaj moneroj kaj eĉ ne plu havas tempon veturigi infanojn al kara avino. Kaj sendube paĉjo denove estas eksterlande por la firmao, ĉu? Tiuj junaj homoj, o vee, eĉ ne plu havas tempon por propraj idoj. Malbenitaj estas la dioj kiuj akceptas tiujn malordigojn de la socio."

 

    La knabino ne reagas, sed diras al sia avino ke ŝi kunportas bonan supon faritan per multe da faboj kaj iom da ajlo.

 

    "Mmmm”, respondas la avino, "faboj kaj ajlo, la dioj estu benataj, la furzoj stinkos kiel kloako, sed supo tia estas festo por oldulino kiel mi."

 

    "Ĉu vi ne vidis sovaĝajn bestojn trairante la arbaron, kara nepino mia?"

 

    "Jes, avinjo mia. Mi vidis oldan lupon, ja vere oldan, li bavis kiel freneze kaj apenaŭ plu havis dentojn en la beko. Li estis ege afabla kaj demandis al mi kien mi iras. Tiam li kontentis kaj foriris denove en mallumon de la arbaro.

 

    "Panjo volis ja veturigi min ĉi tien per la Volvo, sed memorante viajn vortojn, ke piediri estas bone por la sano, mi decidis piediri ĉi tien. Vidu avinjo mia, mi volas iam esti same maljuna kiel vi kaj pro tio mi multe promenadas kaj ankaŭ ne manĝas tro da bongusta ĉokolado."

 

    "Vi estas trezoro, kara nepino mia. Vidu, baldaŭ estos vintro kaj por ke vi havu varmon kaj komforton, mi faros por vi belajn peltajn gantojn kaj ankaŭ kufulinon per la plej dolĉaj partoj de la pelto. Vi estas tiel kara por viziti vian avinjon kaj por montri mian aprezon mi kudros por vi tiujn varmajn belajn aĵojn."

 

    La knabino estas nekredeble feliĉa kaj apenaŭ povas atendi ĝis kiam ŝi havos la belajn donacojn. Tenere ŝi kisas la avinon sur la vangoj kaj diras: "Vi estas la plej bona avino kiun mi povas imagi, mi amas vin multe, avinjo mia."

 

    Kune ili manĝas la bongustan supon kaj jam tiam ili aŭdas la kornon de forta aŭto.

 

    "Vidu avinjo, paĉjo venis kun la Jaguaro. Mi iras nun."

 

    La bofilo de la avino eĉ ne eniras la domon, ne mansvingas nek salutas sed atendas ĝis la knabino eniras la aŭton kaj tuj li forveturas.

 

    " Ah!" pensas la avino, "tiuj junuloj eĉ ne plu prenas tempon por doni kiseton, ĉiam kuras, ĉiam rapidas. Certe ili perdas la ligon kun la naturo, ĉiam hastas, ĉiam kuras!" Kaj tiam la avino iras al la frostujo, prenas belan parton de la karno de la lupo kaj vokas la du ŝafhundojn por manĝigi ilin.

 

Redaktoroj: Mao Zifu k Chen Ji

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments