Ĉefpaĝo

Burleskulo

| 2013-08-08
Bookmark and Share

de Jakvo Schram

 

    En baza lernejo mi neniam perdis poentojn kiam ni devis verki verkaĵon. Plaĉis al mi verki, ankaŭ kostis neniun penon. Temo ne gravis; pri ĉio mi same facile verkis rakonton.

 

    14-jaraĝe mi iris al fabriko kiel juna laboristo. Tempo por verki sur papero mankis, ĉar estis multaj aliaj aferoj kiuj vekis mian intereson. Filmoj, knabinoj, libroj, knabinoj, teatroj, knabinoj, sportoj, knabinoj, mi eĉ tiel saĝis ke mi elektis sporton en kiu knaboj kaj knabinoj kune ludis. Tamen, sidante sur tramo al urbocentro, sur biciklo, mi verkis belegajn tekstojn pri diversaj aferoj, ĉiujn interesajn evidente, ĉiujn nur en kapo evidente.

 

    Armeo bezonis min. Mi ricevis armilon kiun mi tuj forĵetis sed restis la miloj da tedaj horoj de neniofarado. Armeo senutilas por homoj pensantaj. En Antverpeno atendis min belulino, kiu amis min,laŭ ŝia diro. Longajn leterojn mi verkis kaj sendis el Altenrath al mia Antverpeno.

 

    "Mi nun amas Rob", ŝi skribis responde kaj mi mortis juna pro la koro rompita. Tute ne heroe kiel decas por soldato utila.

 

    Vagante tra Wahnerheide, serĉante sunon por iom plibeligi la vivon kadukan por ĉiam, mi renkontis Ulrike. Ni salutis, babilis kaj, "Mi amas vin", ŝi diris. "Ĉu Rob vi konas?" mi demandis. Kaj amo kreskis post kontentiga respondo.

 

    Preskaŭ mi konis malsamecon inter kapitano kaj kolonelo, kiam oni diris ke armeo min ne plu bezonis.

 

    Rehejmis mi al Antverpeno kaj devis lasi la amatinon proksima al Wahnerheide. Amo instruas kiel plej bona instruisto kaj mia germana estis pli ol kontentiga. "Ich liebe dich" estis vortoj kiujn mi parkeris kaj multe pli amantoj ne bezonas je la aĝo 20 jaroj.

 

    "Ĉiun tagon mi sendas leteron", mi promesis al Ulrike, sed ŝi ploris je adiaŭo. Ĉe mi, feliĉe rompiĝis nur la koro.

 

    Mallongan leteron minimume 5paĝan mi sendis ĉiun tagon kaj per ĝi mi spertiĝis pli en verkado. Pri sentoj de amo mi skribis kaj pri mil senutilaĵoj.

 

    La gepatroj plendis ĉiun tagon, ke la stulta filo enamiĝis al malamiko. Grandan militon ili du suferis kaj kelkajn malbonajn memorojn ili daŭre havas en la koro.

 

    "Prenu do, knabinon lokan", diris la patrino ĉiun tagon denove, kvazaŭ knabinoj kuŝus ie preta en ŝranko.

 

    Leteron dekpaĝan mi sendis al Wahnerheide, Germanio. Mi uzis kiel inkon propran sangon miksitan kun larmoj inundaj. Adiaŭ estis la lasta vorto. La gepatroj aplaŭdis pri la saĝa decido de la filo obeema kaj mia koro dispeciĝis en mil partetojn.

 

    Al papero mi rakontis kiel la tuta korpo suferis mankon de Ulrike. Ĉiun arbon kiu iam estis en praarbaro Saharo - nun dezerto - oni forhakis por kontentigi mian bezonon al papero por verki.

 

    Profesie mi dorlotis la amodoloron por ke mi ne perdu talenton verki, kaj tiam mi renkontis ŝin, la plej malbelan knabinon el la urbo kaj ni estis geedzoj dum 7 longaj jaroj da suferoj.

 

    Forhaku novan arbon mi postulis, ĉar vortoj devas esti skribitaj pri ĉagreno mia. Maledziĝo ja tamen doloris. Arboj, arboj, forhaku arbojn diable! Mi devas verki, pri soleco en ĉambreto post maledziĝo kaj akompana bankroto.

 

    Edzino la dua aplaŭdegis pri mia verka talento grandega, ĝis tago ke amo forvaporiĝis kaj ŝi malaperis kiel nebulo frapita de la varma suno somera.

 

    Arboj diable, arboj. Forhaku pli kaj papero estis plenskribita per nova ĉagreno ankaŭ interesa por relegi post dek jaroj.

 

    Edzino la tria korektis ĉiujn gramatikajn erarojn. Restis al mi nur paĝoj plene ruĝaj de korekta inko.

 

    Ĉion ĝis la plej lasta folieto mi direktis al ruboj. Miloj da arboj kiuj suferis mian verkademon malaperis en rubujon.

 

    Dum 7 jaroj mi verkis nur en la kapo. Tekstoj pri amo, temo plej ŝatata kaj pri dioj, diabloj kaj aliaj malagrablaĵoj. Kaj pli kaj pli pri simplaj aferoj kiel decas por simpla laboristo.

 

    Kiel feliĉa mi povis esti kiam mi povis knari plej belsonan frazon en moleco de cerbo.

 

    "Lernu Esperanton", diris Gerd Jacques kiu prizorgis budon pri la lingvo kaj mi faris, mi obeis el kutimo obei virinojn kaj la evidenteco fari tion.

 

    Gerda malaperis, el ĉiuj libroj kiujn mi iam legis, estas la plej teda. Kompetentaj instruistoj pene klopodis enkapigi strangan lingvon en la cerbon de la viro kiu jam antaŭ 27 jaroj forlasis lernejon.

 

    "Mi neniam forgesas akuzativo", mi diris, sed survoje al la fino de la frazo mi perdis ie la N.

 

    "Li estas utila", diris la esperantistoj el Antverpeno kaj ili elektis min prezidanto de La Verda Stelo. 3jaran kontrakton mi plenumis kaj tiam la deloga voĉo el SAT konvinkis min ke mia loko estas inter tiuj, kun kiuj mi dividis la tagojn, la laboristaj simplaj. Multajn simplajn laboristojn mi ne renkontis en SAT sed ja multege da feliĉo.

 

    Ĉu mi kuraĝas, mi demandis min mem iun tagon kaj prenis malnovan fontoplumon, paperon kaj multe da kuraĝo kaj mi verkis tekston en fremda lingvo Esperanto.

 

    Sekvis dekoj da, centoj da tekstoj kaj en la pokaj momentoj kiam mi kapablis verki simplajn tekstojn, kiujn ĉiuj komprenas, mi estis la reĝo de la mondo.

 

    Kiam la emocioj de la koro per miaj fingroj povas tuŝi paperon aŭ nun duran diskon kaj la interreton, mi sentas feliĉon, kaj se pro iu hazardo iu skribas "Plaĉis al mi via teksto", mi ne povas imagi ke Nobelpremio povas esti pli grava, povas doni pli da feliĉo. Ho jes, kredu min, vanteco ne estas al mi fremda.

 

    Verkanto mi ne estas, o vee, kiam mi komparas min kun talentuloj kiuj laŭŝajne abundas, poeto certe ne, sed io devigas min, kaj tio io estas mia plej kara amiko, kvankam tiu sento estas senvizaĝa. Arboj ne plu devas morti pro mia verkemo, do mi povas daŭrigi.

 

    Neniu estas devigata legi kaj tio donas grandan liberecon al mi. Mi estas feliĉa kiam mi de tempo al tempo relegas proprajn tekstojn kaj trovas belsonan frazon okulfrapa.

 

    Mi fine komprenis ke mi estas mia propra burleskulo.

 

Redaktoroj: Mao Zifu k Chen Ji

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments