Ĉefpaĝo

Bob

| 2013-08-08
Bookmark and Share

de Jakvo Schram

 

    Mia amiko Bob promenadas laŭ sia kutimo tra parko, en pensoj kombante la cerbon. Malplaĉas al li la festotagoj en kiuj homoj devas ŝajnigi ke ĉio bonas en la mondo. Montriĝas granda feliĉo ke dum ĉi tiu periodo de la jaro ekzistas senhejmuloj, homoj kiuj vivas en plej granda mizero, ĉar nun ni povas montri ke ni pensas pri tiuj homoj. Ni povas malavare donaci monereton al grupo kiu preparas manĝon por la senhejmuloj. Tason da supo ili ricevas antaŭ enirejo de granda stacidomo. Vidu mondo, kiel bone ni zorgas pri nia kunloĝantaro. La homoj purigas animon per eŭrocento.

 

    Nu, Bob havis pli da tiuj pensoj en la kapo kiam li rimarkis ke mevo flugas akompane al li.

 

    Ne kutimas ke mevo flugas tiel proksime al homo, vere kvazaŭ hundeto sekvas sian mastron.

 

    "Feliĉan novjaron", diris Bob. "Flitsan novjar", respondis la mevo.

 

    Bob haltis kaj la mevo metis sin antaŭ la piedoj de Bob. "Ĉu vi parolas?" Bob demandis."Jes", - estis respondo de la mevo. - "Kial ne, ankaŭ vi parolas, ĉu?"

 

    Bob frapetis propran vangon por scii ĉu li eble estis trafita de iu cerbofrapo, aŭ alia stranga malsano kiu povas trafi homojn. Sed ne, montriĝas ke ĉio estas en ordo.

 

    Iom balbutante li diris: "Sed mi tute ne sciis ke vi mevoj kapablas paroli. Mi neniam lernis dum pokaj jaroj kiam mi estis en baza lernejo ke birdoj povas paroli."

 

    "Ni ĉiuj parolas", - estis tuja respondo de la mevo. - "Ĉiu estaĵo parolas. Eĉ jes, tiu merlo tie. Mi scias ke plaĉas al vi merloj. Vi ofte alparolas merlojn kiam vi kombas cerbon ĉi tie." Kaj al la merlo kiu pasis li diris: "Nia amiko Bob ne scias ke ni povas paroli, imagu."

 

    "Evidente, jes", pepis la merlo kaj li kuris malantaŭ folio kiu kirliĝis sur sablo, kiel merloj kutimas fari.

 

    "Ĉu ni iom daŭrigu promenadon?" petis la mevo. "Malvarma sablo frostigas min ĝisoste. Ho jes, mi nomiĝas Jim kaj, nu jes, vian nomon mi konas. Vidu, mi estas iu speco de gardanĝelo. Nu, ne vere gardanĝelo ĉar salivo pri ĉielo kaj infero ne ekzistas, estas nur mito por teni homojn stultaj kaj brideblaj. Sed vero estas ke ĉiu homo havas, nu kiel nomi tion… animo-kunulon. Via animo-kunulo estas mi. Vi ne devas paroli al mi, mi scias ĉion pri vi. Mi scias kiel ofte vi lastajn tagojn suferegis, kiel vi promenadas por kompreni kio okazas al vi, kiel vi eĉ ploras fojfoje.Jes prave, nova jaro malbonege anonciĝis."

 

    Bob reprenis paŝojn, por ke la piedoj de Jim ne alglufrostiĝu al sablo. "Rakontu iom pri vi Jim", li petis, "ĉar mi tute ne scias pri vi kaj jes, mi sentas bone sciante ke ni povas komuniki. Vidu, kiam mi sentas min ege trista mi ĉiam volas esti mevo por ke mi povu liberigi min de ĉiuj malbonoj, tie alte en la aero, portata de la vento. Nun mi vere volas esti merlo kaj vento devas esti ŝtorma el la sud-okcidento. Kiel ŝtormaj ventoj povas esti en nia Flandrio. Vento kiu jam ĉaspelis la ondojn de la maro, por ke ili brue rompiĝu sur strando de Oostendo. Vento kiu torturas la kverkon, klinigas la kanon, draŝas la herbon. Vento kiu purigas la aeron kaj ĉaspelas la nubojn kiuj pezaj de akvo klopodas eskapi, verŝante la pluvegon sur poldera pejzaĝo. Vento sur kiu mevoj lasas sin esti portataj al granda alteco dum ili krias pro plezuro kiel virino kiu ĝuas ekstreman orgasmon."

 

    Jim ridetis kaj diris: "Jes, jes, jes, ho jes. Vidu Bob, se povas esti helpa al vi, ne nur vi suferas. Multaj homoj suferas kaj ĉiuj pensas ke lia aŭ ŝia sufero estas la plej granda. Sed aŭskultu kion mi rakontas kaj tiam vi scios, kio sufero estas.

 

    "Antaŭ tempo, nu, ne tuj indikebla en homaj monatoj aŭ jaroj, mi vidis ŝin, ek, estis fulmo dum klara suna tago, belulino nekredeble. Mi tuj flugis al ŝi kaj prezentis min sub kaŝa nomo por iom esplori ĉu ŝi estis bonkora. Proksimiĝinte al ŝi, mi lernis ke ŝi havas nekredeblan belecon kaj koron kiu plenas de amo. Amo kiun ŝi mem ne konis. Mi iom kapriolis en aero por ke ŝi rimarku min kaj, ho jes, ŝi vidis kiel mi streĉis flugilojn por imponi ŝin. Ŝi eĉ iom akompanis min dum taga flugado. Bedaŭrinde, ŝi ne estis libera, sed havis en lada skatolo sur ŝutejo kie ŝi loĝas partneron al kiu ŝi promesis sian amon por ĉiam kaj 3 tagoj. Mi iom seniluziiĝis kaj jam volis daŭrigi mian vojon al hejmo kie atendas min amikino mia, kun kiu mi vivas en grandega skatolo en kiu iom vendiĝis grandekrana televido. Mi loĝas malproksima de ŝi en alia ŝutejo. Kiam mi prenis iom da distanco ŝi alvokis min: ‘Venu kaj parolu pri vi.’

 

    "Nu, mi estas tro babilema kaj mi komencis rakonti pri mia vivo, pri miaj amatinoj, pri miaj luktoj dum la vivo kaj pli kaj pli. ‘Vi estas bonkora’, ŝi diris, ‘kaj vi meritas amon en la vivo.’ Mi tuj konsentis.

 

    "Ĉiun tagon mi vidis ŝin kaj ĉiun tagon mi pli kaj pli amis ŝin, ĝis ne plu elteneble. Venis bonaj tagoj kaj malbonaj, suno kaj pluvo, kiel kutimas kaj mi ĝuis la tempon kiam mi estis kun ŝi.

 

    "Por ke ŝi havu senton de amo por mi, mi faris ĉiun tagon plej belajn aerajn kapriolojn al kiuj mi kapablis. Ĉiun tagon mi iĝis pli lerta en flugado kaj superis laŭ mi eĉ proprajn kapablojn. Imagu kaj kredu, ke por ŝi mi lernis flugi sur la dorso, malantaŭe, kiu, parenteze, ne estas facila kaj plej grave, mi estis al ŝi fidela en tiu grado ke mi eĉ ne plu rigardis al aliaj belaj virinaj mevoj.

 

    "Ho jes, ne pensu ke afero estis facila. Milfoje mi ĵaluzis kiam mi vidis kiel aliaj mevoj klopodis akapari ŝian favoron. Mi devas konfesi ke kelkaj estis nekredeble lertaj kaj uzis ĉiujn trukojn por ke ŝi rigardu al li kaj ne al mi. Tiam mi flugis plej alte en aero kaj faris miajn plej belajn kapriolojn. Mi montris per plej bela korpa parolo kiel multe mi amis ŝin. Mia eraro tamen estis ke mi ĉiam uzis torenton da vortoj por konvinki ŝin pri mia amo kaj jes, kiel okazas kiam oni parolas tro, alia miskomprenas, uzas frazojn, tiras tiujn el kunteksto kaj reĵetas en vian vizaĝon. Sed tiam mi atendis pacience al favora vento kaj dancis por ŝi la plej belan aerdancon kiun iu iam vidis.

 

    "Venis tago kiam ni flugis kune kaj parols pri amo. Sed ho ve, kion mi ne sciis, tuj post kiam ŝi diris ke ŝi amas min por ĉiam kaj 3 tagoj, ŝi flugis al alia, lertulo, bonedukita kaj ruza, kiu maskis sin per oreloj da saĝo kaj tiel kaptis ŝian koron. Konscie ŝi amindumis kun li alte en aero por ke ĉiuj vidu ilin kaj plej verŝajne por minaci min kaj vundi min, mi ne scias. Mi klopodis ne vidi, mi suferegis kaj silentis. Kaj deklaris al ŝi mian grandan amon.

 

    "Estis bela vento, aero plejpura kaj mi ellitiĝis tre frue. Mi volis prezenti al ŝi plej belan aerspektaklon al kiu mi kapablis. Sed kion mi ne sciis, ŝi estis en la domo de la ruzulo kaj amindumis kun li dum mi flugis kaj vokis ŝin.

 

    "Ŝi ne respondis. Mi flugis pli alte, pli kapriole, mi uzis la plej belegajn trukojn sed vane. Ŝi simple minacis min, kvazaŭ mi estus fekaĵo. Ĉion mi klopodis por ke ŝi almenaŭ parolu kun mi, sed ŝi mutis kiel obstina azeno.

 

    "Tagojn mi flugis kriante ŝian nomon. La sola kiun mi havis estis la kapablo flugi pli lerte ol aliaj mevoj. Mi iĝis parodio de Jonathan Seagull.

 

    "Mi klopodis dum jaroj konkeri la blej belan el la tuta mondo kaj la ruzulo kaptis ŝin antaŭ miaj flugiloj."

 

    Bob denove haltis kaj alrigardis sian animo-kunulon kaj diris: "Kia merdo, kia sorto, kiel kruela ŝi estas. Kion vi faras nun?"

 

    "Mi parolas kun vi", - estis respondo de Jim, - "mi parolas kun vi por ke mi malŝarĝu animon. Mi nur volas paroli kun vi por montri ke via sufero estas bagatelo. Vi promenadas tra la parko kun kapo inter ŝultroj kvazaŭ vi portas plej teruran pezon. Mi volas montri ke ĉiam alia povas suferi pli."

 

    Bob koleris kaj diris: "Kion vi kretena birdo scias pri mi, pri mia sufero? Iru fekkapulo al merdo kaj lasu min en trankvilo. Vi tuj povas solvi vian infanan suferon, ĉar sciu: kiam vi pensas ke iu ne plu ekzistas, ĉu ŝi aŭ li daŭre ekzistas?"

 

    Jim flugis alte en la aero kaj Bob jam timis ke li tro malĝentile traktis povran animo-kunulon. Li vidis kiel li komencis danci sur aero, elegante kiel mevoj kapablas. Li uzis ĉiujn ventetojn, ĉiun malsamecon en aerpremo por montri al kio li kapablas.

 

    Multaj virinaj mevoj venis por rigardi al artaĵoj de Jim, sed li faris kvazaŭ li ne vidis ilin kaj li daŭrigis la spektaklon. Bob aŭdis kiel Jim laŭte kriis. Ĉu eble nomon de la perdita amatino?

 

    Tiam Jim revenis kaj metis sin antaŭ Bob. "Jes, Bob mia kara Bob. Eĉ se vi ne pensas ke iu ekzistas ŝi ekzistas, por ĉiam, por ĉiam kaj 3 tagoj, kredu min. Ne eblas forpeli la plej belan el koro kaj animo. Kion vi pensas pri la mia?" li demandis. "Ĉu iam vi vidis pli belan aerspektaklon? Ĉu mi ne estas artisto, ĉu vi rimarkis la amon en miaj movoj? Bonvolu, Bob, karesi mian vantecon."

 

    "Vidu", diris Bob, "mi ne konas la korpolingvon de mevoj. Mi ja envias al viaj artaĵoj kaj havas nur unu deziron. Ĉu vi povas instrui min flugi?"

 

    "Mi ne devas instrui vin mia kara Bob. Ĉar kiam vi volas, vi povas. Venu, nun, venu kun mi, mi gvidos vin en la unuaj paŝoj. Nu, paŝo estas metafore dirita evidente, ĉar prefere la piedoj ne tuŝu la teron plu. Ni komencu per simplaj movoj. Venu, fidu min ĉar mi estas via animo-kunulo kaj tio ne estas trompo. Mi estas via animo-kunulo kaj tio signifas ke vi povas fidi min, ĉiam, mi neniam lasos vin en merdo."

 

    Kaj ili malaperis, Bob kaj lia animo-kunulo. Ili malaperis el la vido de la homoj al loko kie regas respekto.

 

    Eble, kiam ŝtormas kaj ondoj bruege rompiĝas sur strando de Oostendo, vi vidas ilin, alte en la aero kie ili faras la kapriolojn plej lertajn. Kaj ĉiuj kiuj volas, povas libere spekti kiel ili dancas kune. Bob kaj lia animo-kunulo, kiu restas ĉe li por ĉiam kaj 3 tagoj.

 

Redaktoroj: Mao Zifu k Chen Ji

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments