Ĉefpaĝo

Homoj kaj bestoj

| 2013-08-08
Bookmark and Share

de LENKE SZÁSZ

 

    Du ĉevaloj vagadis tra la kampoj, rande de urbego iam nomita "eta Parizo" .La tereno estis aĉetita de novriĉuloj, kaj ili konstruigis luksajn vilaojn sur ĝi. Inter la vilao-vicoj la stratoj ne estas ankoraŭ pavimitaj. Dum pluva vetero la elegantaj, multekostaj aŭtomobiloj pene antaŭenkuris en koto, tra akvoplenaj kavoj. Kia malagrablaĵo!

 

    Sur la ĉirkaŭa kamparo, ekde la fino de la aŭtuno, libere vagadis du ĉevaloj. Ho, ne! Ili ne apartenis al la riĉaj loĝantoj de tiuj vilaoj. Ĉi-vintre ekaperis, krom la kutimaj senmastraj hundoj, ankaŭ la senmastraj ĉevaloj. Dum la somero estis terura sekeco, kaj la furaĝo fariĝis tre multekosta. La malriĉuloj ne povis plu bredi ĉevalojn kaj forlasis, forpelis ilin.

 

    La mastro de la du ĉevaloj estas malriĉa homo. Li lasis siajn ĉevalojn sur la kamparo, pensante ke eble ili trovos ion por manĝi. Almenaŭ li ne volis vidi ilin morti pro malsato apud la kaduka kabaneto, en kiu li vivas kvinope kun siaj edzino kaj tri infanoj. Kaj la ĉevaloj vagadis tra la kamparo. Ili ne disiĝis, ja alkutimiĝis esti kune. Kune ili serĉadis velkintajn herbojn, sekiĝintajn tigojn de maizo kaj kavetojn, en kiuj kolektiĝis pluvakvo. Alia akvo ne estis en la ĉirkaŭaĵo.

 

    Iun vesperon komencis neĝi. Matene blanka neĝtavolo jam kovris la kamparon. Kia ĝojo por la loĝantoj de la vilaoj! Ili povos viziti enlandajn montarajn ferilokojn, ne devos vojaĝi eksterlanden por skiado, kiel la pasintan jaron.

 

    La du ĉevaloj eĉ sekan herbon ne plu trovis por manĝi. Kaj terure mankis al ili la akvo. Se aŭtomobilo rompis la maldikan glacion, kiu kovris la kavetojn, ili sorbis avide la akvon. Pro la soifo ili suferis plej multe. Al malsato ili estis jam delonge alkutimiĝintaj, same kiel la mastro, kiu forlasis ilin.

 

    Kiam la ĉevaloj ekvidis loĝanton de vilao, ili iris pli proksimen. Ja ankaŭ tiu estas homo, kiel la mastro, kiu foj-foje batis ilin pro ĉagreno, sed donis al ili manĝaĵon kaj akvon. Li batis ilin pro aflikto, ĉar ankaŭ li malfacile trovis vivrimedon por sia familio. Kion fari, se oni naskiĝas en cigana familio, kaj heredis nur malriĉecon? Tamen estas vere, ke iuj ciganoj sukcesis riĉiĝi. Tiuj apartenantaj al potencaj klanoj. Tiujn timas ankaŭ la policanoj kaj la juĝistoj. Tiuj klanoj loĝas en troornamitaj, kiĉaj palacoj, devigas infanojn almozpetadi en okcidentaj landoj kaj junulinojn prostituiĝi. Same kiel en ĉiu nacio, ankaŭ inter la anoj de la cigana gento estas diferenco. Iuj vivas en palacoj, la aliaj en domaĉoj. La mastro de la du ĉevaloj ne apartenas al riĉa klano. La riĉaj klanoj ne helpas la malriĉajn samgentanojn, eĉ male, malestimas ilin. Sed tio ja estas normala konduto de la riĉuloj.

 

    Neĝo faladis dum la tuta tago. La kamparo estas blanka. Vera vintro, taŭga por skiado! La posedantoj de la montaraj hoteloj nun jubileas. Ĉi-jare ili enspezos amasegon da mono de turistaro!

 

    Glacia vento amasigis neĝblovaĵojn. La malsataj ĉevaloj frostotremis eĉ pli, ol antaŭe. Unu el ili malsaniĝis, kaj ekhavis febron. Terure mankis al ĝi la akvo. Sed nenie estas akvo, nur neĝo kaj glacio. Ĉu la homoj en tiuj belaj vilaoj, ĉu ankaŭ ili soifas? Ho, ne, ili trovas akvon tage kaj nokte endome, en kranoj.

 

    Iun malvarman matenon la malsana ĉevalo kuŝis senmova antaŭ la pordego de vilao. La alia staras apud ĝi, flaradas ĝian senmovan kapon. Kial ĝi ne ekstaras, kial ĝi ne pluiras?Ankaŭ la staranta ĉevalo estas malsana, sed ĝi ankoraŭ vivas. Ĝi malsatas kaj soifas, suferas pro malvarmo. Li devus ekiri por serĉi ion manĝeblan, sed kiel forlasi sian kunulon?

 

    Senbrue, aŭtomate la pordego malfermiĝas. Eleganta aŭtomobilo volas eliri, sed ĝi devas ekhalti: ĉevaloj baras la elirejon. La mastro de la vilao volas forpeli ilin, sed tiu sur la tero ne ekmoviĝas, kaj ankaŭ la alia ne forkuras. Al diablo! Kiel li atingos ĝustatempe sian oficejon? Gravulo li estas, li estas atendata! Li elprenas poŝtelefonon: Venu fajrobrigado kaj forportu tuj la bestokadavron! Alvenas fajrobrigado kaj ankaŭ riportistoj de iu komerca televid-kanalo. Kortuŝaj novaĵoj pri senmastraj hundoj kaj, lastatempe, ankaŭ pri senmastraj ĉevaloj estas bonvenaj, kiam oni vespere sekvas novaĵelsendon en varma ĉambro. La mastro de la ĉevaloj ne vidos la elsendon, li ne havas televidilon, ne estas elektro en lia mizera domaĉo.

 

    La riportistoj filmas la mortintan ĉevalon kun la ankoraŭ vivanta kunulo apude, kiu ne volas forlasi ĝin. El la vilao eliras la edzino de la posedanto.

 

    - Kion ni povintus fari por ili?Ni ne bredas dombestojn, ne havas ejon por teni ilin. Forportu la kadavron, ja ne eblas cirkuladi pro ĝi! Kaj jes, kompreneble,ankaŭ la alian. Ja ankaŭ tiu povas mortaĉi en ĉiu minuto.

 

    - Verŝajne ĝi soifas, ne nur malsatas. - diras kompatema voĉo. Sed la edzino de la novriĉulo ne aŭdas la rimarkon. Ŝi jam ekiris por reiri en la varmon. Ŝi estasvestita nur en hejma robo, kaj eliris nur por montri al sia edzo solidarecon en tiu malagrabla situacio.

 

Redaktoroj: Mao Zifu k Chen Ji

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments