Ĉefpaĝo

Aventuroj de kverko

| 2013-08-08
Bookmark and Share

de KEES RUIG

 

 

 

    La arboj ĉe la rando de la arbaro preskaŭ ĉiutage vidis la saman scenon: Grupo da viroj en krudlanaj vestaĵoj kaj bestofeloj, ekipita per klaboj, lancoj kaj pafarkoj, vagis trans la malkovran ebenaĵon al la arbaro. Kelkfoje ili revenis la saman vesperon, kelkfoje 1 aŭ 2 tagojn poste, kaj malaperis malantaŭ la horizonton kun sia ĉaspredo. Iam aperis multe pli granda grupo sur la horizonto. Kiam ĝi venis pli proksimen, la arboj vidis ke krom viroj ankaŭ virinoj kaj geviridoj kunvojaĝis kaj kun ili ĉiaj bestoj kiel kaprinoj kaj ŝafoj, kaj en korboj ili kunportis gekokojn kaj ĉiajn aĵojn.

 

    Ne for de la arbaro ili haltis kaj per branĉoj, folioj kaj feloj primitivaj restadejetoj estis farataj en cirklo ĉirkaŭ kampadeja fajro. Ĉi-poste la viroj malaperis en la arbaron. En la vespero ili revenis kun predo. La virinoj pretigis la manĝon super la fajro kaj la viroj rostis sian predon en ĝi kaj dum la manĝado oni vigle babilis kaj iom kantis.

 

    La sekvanta tago evidente estis ripoza tago. En la posttagmezo la plejparto de la homoj, kaj viroj kaj virinoj, disvagis sur la ebenaĵo. Post kelkaj horoj ili rekunvenis en la kampadejon kaj kunsidis. Post iom da tempo ili reforiris sed nun en la grupo kaj trenante kaprinon. Ili marŝis al loko, kelkcenton da metroj for de sia kampadejo, iom ĉirkaŭtretadis tie kun la manpladoj direktitaj al la tero kaj kelkaj kun branĉeto inter la manoj. Ŝajnis kvazaŭ ili serĉis ion. Subite ili ekstaris kune en rondo, brakojn reciproke surŝultre. Ja ŝajnis ia grupmeditado. Post tio ili disiris kaj faris man-en-mane cirklon. Evidente ili estis trovintaj kion ili serĉis. Ili cirkle rondiris kaj kantis. Samtempe junulo ekstaze frapis sur barelon. Pliaĝulo kun impresa barbo iris al la cirklomezo kaj tien metis kelkajn ŝtonojn. Kelkaj junuloj malaperis arbaren kaj post iom da tempo revenis kun juna kverko. La barbulo plantis la kverketon sur la loko kie li antaŭe metis la ŝtonojn. Post tio oni kondukis la kaprinon al la arbeto kaj buĉis ĝin. La sangon oni fluigis al la radikoj de la ĵus plantita kverko. La grupo dancis kaj kantis, la kaprino estis rostata sur fajro kaj poste formanĝata. El kruĉoj oni diligente trinkis. Klare: estis religia rito. La arbeto ĉion alrigardis pacience kaj rezignacie. Ĝi estis atestanto de la malkovro de lejcentro (kruciĝo de energilinioj surtere).

 

    Tiu energio estas tre potenca kaj bone sentebla por homoj (kaj bestoj) kiuj ankoraŭ intense partoprenas en la naturo. Nia kverketo havis la taskon marki ĉi tiun sanktan lokon: ĝi fariĝis SANKTA KVERKO.

 

    La sekvantan tagon nia kverko vidis reveni de sia kampadejo la homojn, nun kun sia tuta havaĵaro. Apud la arbo ili ekkonstruis loĝejaron kaj ĉirkaŭ ĝi palisaron. Ankaŭ la kverko havis sian lokon bone prizorgatan ĉi tie kaj prospere kreskis. Regule sub ĝia foliaro okazis sanktaj kunvenoj.

 

    Arboj - kiel flaŭro - povas esti konsiderataj kiel naturaĵo utila kaj plezura al la homo kaj besto; ofte oni forgesas, ke ankaŭ ion komunan ni havas kun la arboj, eĉ ion gravegan. Nome same kiel ni ili staras rekte! Kaj ĉu ne tiuj simiaj homoidoj fariĝis inteligentaj homoj kiam ili ekmarŝis rekte? Arboj kaj homoj estas perfektaj antenoj inter la Tero kaj la Kosmo. Ili estas bonegaj energikondukiloj. Sur la lejcentro la arbo energie estas tutaĵo kun sia loko, t.e. sankta (geHEELIHEILig, wHOLE/HOLly). Same kiel ni ĝi estas universero, parto de la kosma konscio. Kaj la kverko multe pliaĝiĝas ol ni, eĉ ofte pli ol multaj alispecaj arboj. Do ĝi povas rakonti multege! Aŭdu, aŭdadu!

 

    Li vidis kiel la homgrupo konstruis sian loĝejaron de ligno kaj lomo, kiel la virinoj ekprilaboris la kampon. Dise tretadis infanoj kaj kokinoj. Kaj kaprinoj. Ŝafoj elvagis kun knabo kaj hundo. Oni kuiris super fajroj kaj kelkfoje estis centra fajrego ĉirkaŭ kiu ĉiu eksidis kaj sur kiu ĉasaĵo estis rostata.

 

    De tempo al tempo. okazis kunsidoj ĉirkaŭ la sankta kverko. Votano kaj Frejo kaj aliaj dioj estis alpreĝataj, oni oferadis kaj rakontis sagaojn. Sed grupo da viroj gvide de impona viro kun sovaĝa barbo ankaŭ regule kunvenis pri seriozaj problemoj koncerne la tribon. Kelkfoje oni juĝdecidis. Tiam la kulpulo devis aperi antaŭ la virgrupo kiu sidis sub la arbo. La kverko spektis ĉion tion kaj miris pri la trankvilo kaj saĝeco de tiuj viroj. Ĉu tio estis la influo de la lejcentro? Kvereloj kaj maljustaĵoj plejofte estis aranĝataj per interkonsento. Ĉar kompreneble ne ĉiam regis harmonio kaj paco. Multo estis komuna, apenaŭ eblis privateco. La virinoj ja reciproke enhariĝis pri la uzado de mastruma ilaro aŭ la edukado de la infanoj, kaj kelkfoje estis viro kiu perhartufe trenis sian edzinon enhejmen kiam ŝi liaopinie faris ion nepermesitan (plejofte tiam rolis la alkoholo). Sed tiuj kvereloj neniam longe daŭris. Solidareco, reciproka respekto kaj indulgo de la naturo estis la bazo de ilia komunumo pri kiu ĉiu sentis sin respondeca. Prosperon ili ne konis, sed des pli bonfarton. Do primitiva sed tre homama kunvivado. La vivo trankvile fluadis.

 

    Sed iun nokton la arbo vidis, aŭ eble prefere perceptis, ke kelkaj nekonataj viroj alproksimiĝis la palisaron. Iom poste ili malaperis kun kelkaj bestoj. La sekvantan matenon la tribo estis konfuze ŝokita: Brutoj estis ŝtelitaj. Ĉiuj plenkreskaj viroj tuj kune serĉekiris. Elĉerpitaj ili revenis kun siaj brutoj, kelkaj junaj virinoj kaj kelkaj vunditaj kameradoj, el kiuj unu vundiĝis evidente serioze, ĉar li estis portata. Oni ligis la junulinojn perŝnure al palisoj kaj la vundegito estis metata sub la kverkon. La barbulo kaj aĝulino restis ĉe li. La virino ekprizorgis liajn vundojn per drogoj kaj la viro preĝis, kantis kaj dancis. Tio daŭris kelkajn horojn kaj post tio oni portis lin al sia kabano. La kverko antaŭsentis ke li travivos, sed neniam plu estos sana kiel antaŭe. En la vespero la tuta tribo kolektiĝis sub la sankta kverko. Oni kondukis la kaptitajn knabinojn nudaj. Ili estis ligataj al la kverko kaj ekis ekzorca rito, ia vudusceno. La knabinoj tremegis pro angoro, konvinkite ke ili estis prisorĉataj. Post la rito oni malligis ilin. Ili devis surgenui antaŭ la medicinistino, kiu antaŭen paŝis.

 

    Ĉi tiu venko ne restis nerimarkita en la ekstera mondo. La vilaĝo altiris komercistojn. Pro la frekventaj vizitoj de si-mem ekestis vojoj. Samkiel la kverko staris sur sia krucpunkto de lejlinioj, samtiel la vilaĝo eksituis sur kruciĝo de komercvojoj. La vilaĝo kreskadis kaj gajnis gravecon. Ĉion ĉi okazi la kverko vidis. Kiom bedaŭrinde ke ĝi ne povis skribi. Kaj kiom bedaŭrinde ke ĝi jarcentojn maljuna malsaniĝis.

 

    En la alfluo de komercvojaĝantoj iam-tiam troviĝis kelkaj viroj en brunaj frokoj. Ili iris al la gastejo kaj tie petis renkontiĝon kun la vilaĝestroj. Ili prezentis sin kiel mesaĝistoj de la nova Kristaneco. La vilaĝolduloj opiniis la rakonton stranga. Vodano, Tunaro, Frejo kaj gekunuloj ne ekzistus, estas nur unu dio, kiu naskigis idon ĉe homino en nenatura maniero. Ĉu ĝuste tio ĉio ne sonis pli nekredebla? Vodano tutnormale manipulis Frejan enlite por krei bebodion. Ja multe pli evidenta! Krome ili celebris strangajn, kontraŭnaturajn festojn kiuj tute ne atentis pri la sezonoj. Anstataŭ celebri Novjaron en la printempo, ili volis fari tion mezvintre kiam Jezuo, tiu filo de ilia dio estus naskiĝinta. Li mortis en la printempo kaj al tio ili ligis sian Paskofeston. Ili do celebris la finon kiam la vilaĝo celebris la novan komencon. Tiel devis esti laŭ la monaĥoj, ĉar ĉi ĉio estis skribita en dika libro, kiun ili nomis Biblio.

 

    La vilaĝestroj oferis gastamon al la monaĥoj, sed diris ke ili ne ŝatas iliajn parolojn. Libro ne povis esti sankta; nur ilia kverko estas sankta, ĉar natura.

 

    Je ilia granda konstemiĝo la sekvantan tagon la vilaĝanoj trafis la monaĥojn okupiĝantaj dehaki ilian kverkon. Tuj ili estis kaptataj kaj poste sub la kverko kondamnataj je la brulŝtiparo.

 

    Post iom da tempo montriĝis, ke la maljuna, malsana arbo estis tiom domaĝita, ke ĝi tamen devas esti dehakata. Tio okazis dum granda ceremonio kaj ŝoso de ĝi estis plantata samloke anstataŭe. Ankaŭ tiu arbo spertadus multegon.

 

    Tempo pasis kaj tiam revenis kristana delegacio. Ĉi tiuj homoj estis malpli fanatikaj ol siaj antaŭuloj. Montriĝis, ke nun iliaj festoj estis transprenitaj de la tradicia indiĝena kredo, kvankam ili donis al ili kristanajn nomojn.

 

    La pinglarbo ludis gravan rolon dum ilia mezvintra festo kiun oni nomis Kristnaskfesto. Kaj ovoj, leporo kaj freŝaj folioj de la tradicia novjarfesto eksimboligis la kristanan paskofeston. La monaĥoj iris al la kverko kaj tie ekpreĝis. Poste ili petis la konsenton de la vilaĝa konsilio konstrui kapelon apud la kverko. La monaĥoj nome estis konvinkitaj de la favora influo de la lejcentroj je la homoj. Ili, bone konis la bonan energion lejcentran. Konstruiĝis la kapelo kaj dum la kuro de la jaroj ĉiam pli da vilaĝanoj konvertiĝis je la kristaneco. La kapelo eĉ ektromalgrandiĝis. Sed ankaŭ venis malprospero. La vilaĝanoj eĉ sin demandis: Ĉu la kapelo estas malbeniĝo por la vilaĝo?

 

    La juna kverko vidis kiel terura epidemio dekonigis la enloĝantaron. Li ankaŭ vidis kiel gemonaĥoj penis prizorgi gemalsanulojn kaj aranĝi unu el siaj ejoj kiel malsanulejon.

 

    Kelkajn jarojn poste la de la epidemio povrigita vilaĝo estis trafita de ĉiondetrua incendio. La senesperaj vilaĝanoj forlasis la katastrofejon kaj ekkonstruis novan vilaĝon kelkajn mejlojn for. Ĉi tie estis konstruataj ankaŭ granda preĝejo, monaĥejo, hospitalo kaj latina lernejo. Kiel Fenikso, la vilaĝo brile reekfloradis. Tiom prospera ĝi iĝis, ke la duko kiu regis la tutan regionon, opiniis ke nun la vilaĝo ja povas kontribui al la konservado de sia armeo. Interŝanĝe li donis al la vilaĝo urbajn rajtojn kaj doganprivilegiojn. Oni konstruis remparon kun graĥto ĉirkaŭ la urbeto kaj aperis urbaj pordegoj.

 

    Kaj la kverko, dumtempe plenkreska, ekforgesiĝis, samkiel la kapelo.

 

    La novaj komercaj vojoj situis kelkcent metrojn for de ĝi. Nur la malnova vojo kondukis tien. Kelkaj homoj, precipe virinoj, kelkfoje alvenis por preĝi kiam en la familio regis malsano aŭ malprospero. Ĉar la malsanuloj ofte kuŝis hejmlite, oni kunportis strion de la febroĉemizo de la malsanulo kaj pendigis ĝin en la arbon aŭ en la arbetojn kiuj intertempe ekkreskis cirkaŭ la kverko. Ĉion ĉi la kverko bonvole sed senemocie rigardis, kaj sentis kiel la homoj absorbis la energion. Tamen lia vivo estis multe pli trankvila ol tiu de lia patro (aŭ ĉu patrino?). Sed sufiĉo spertadindis. En la malproksimo li vidis pretervojaĝi la komercan trafikon: ĉevalojn, azenojn, ĉevalĉarojn, marŝantojn kaj pli poste ankaŭ ĉarojn kiuj moviĝis sen ĉevalo. Sed antaŭ tiuj novaj ĉaroj ĝi vidis ankaŭ multe da batalado: bataloj sur la erikejo. Fortretitaj agroj, forbruligitaj farmdomoj, enloĝantoj rifuĝintaj enurben. Post tio revenis trankvila tempo, la greno svingis en la vento, la brutaro kviete sin paŝtis, la paŝtisto ripozis sub kverko dum liaj ŝafoj vagis tra la erikejo. Sed tiam subite ĉio remisiris kaj la tuta ĉirkaŭaĵo reestis plena de mortaj ĉevaloj kaj soldatoj. Kaj tiel avancis la vivo. Kaj la farmisto, li pluen plugis malantaŭ sia ĉevalo. Ĝis li ne plu iris malantaŭ sia plugilo sed antaŭ ĝi.

 

    Tio estis la tempo kiam aperis surstrate ankaŭ pli da senĉevalaj ĉaroj kaj bicikloj kaj vaporbicikloj. La kverko vidis kiel malproksime la remparo iĝis promenejo en parko. En la scenejo stariĝis mastoj kun dratoj. Elektro kaj telefono alvenis. La homoj ricevis pli da libertempo. Ili ekpromenadis aŭ ekbicikladis en la arbaro kaj ankaŭ la kverko kaj kapelruino ricevis pli da vizitantoj sed nun turismaj. Eĉ staris fera fungo ĉepiede kaj informtabulo ĉe la kapelrestaĵo. ANWB/turistorganizo.

 

    Kelkfoje enamiĝintoj sidis ĉe ĝia trunkpiedo. Birdoj ankoraŭ ĉiam nestis en ĝia branĉaro kaj multaj dormis surbranĉe. Sed sur la vojoj pli silente, la aero impresis sombre. Ankaŭ la homoj kiuj vizitis ĝin, rigardis malgaje kaj iom mizeraspektis. Ne estis ĝoja mondo kiun li sentis. Kaj tio ankoraŭ pliiĝis kiam li vidis preterpasi vicojn da grizverdaj veturiloj kaj senfinajn vicojn da samkoloraj viroj. Ankaŭ super ĝi trafiko ekokazis kaj nun kelkfoje estis aroj da grizverdaj aviadiloj. Kiel kutime la farmistoj laboradis surkampare, sed de tempo al tempo el la urbo eksonis sireno kaj tiam la farmistoj kuris al la plej proksima konstruaĵo. La arbo ekperdis sian brilon. Ĝis la mondo ŝajnis kreviĝi sub la bruego de detruado kaj perfortado. Alia verda koloro aperis en ĝian vidkampon. Surstrate, super lia branĉaro, eĉ falis verde vestitaj homoj el la aero. Perparaŝute. Ĉie bruado, eĉ ĝi mem iom domaĝiĝis. Sed ankaŭ tio ĉio finiĝis. Ĝi vidis ĉie dise aperi gajajn homojn, la urbo koloriĝis per flirtantaj flagoj. Homoj venis al la kverko kaj petole rondodancis ĉirkaŭ ĝi, kio post lia junaĝo apenaŭ okazis. Ĉio ĉirkaŭ ĝi revivpleniĝis. Ne nur pro la freŝa printempa verdaĵo, sed ankaŭ pro ĉiaj novaj aktivecoj kaj evoluoj. La komuna sento ricevis novan inspiron. La domaĝita urbo estis rekonstruita, venis grandaj fabrikoj. La urbo kreskis, la ekonomio ekprosperis kaj venis novaj industriterenoj kaj novaj vojoj. Komputiloj populariĝis. Sed ĝi ankaŭ flaris, ke la aero kaj akvo pli kaj pli malpuriĝis. Kelkfoje ĝiaj folioj apenaŭ povis kapti sufiĉe da vivenergio el la aero kaj tero. Venis tiuj homoj kun mezuriloj al la kverko, kiuj diskutis kiel la nova kvartalo, kiun ili nomis Ĝardenvilaĝo, ekaspektos kaj kiom de la arbaro devus esti forhakata inkluzive de ĝi mem. Kaj ankaŭ la kapelruino devis malaperi. Neniel bela ĝi ja estis. Kaj tiu unu kverko ja ankaŭ ne valoras. Jen la konsekvencoj de la progresadeco. Neniu iam aŭdis de lejlinioj. La kverko devis pensi pri la vivfino de sia patro. Li tiam ja estis defendita de la vilaĝanoj. Kaj damne! ankaŭ nun la homoj alfluadis! Ili ĉirkaŭbrakis ĝin, dancis ĉirkaŭ ĝi, surgrimpis ĝiajn branĉojn, de tie elĵetis sloganbendojn, kantis, kriis, aŭskultis prelegojn kaj pugnotrafis la nerezoneblan policon. Eĉ vera princino venis kun kiu ĝi povis komuniki. La lejcentro funkciis; la forhakado kaj novkonstruado ne efektiviĝis.

 

    La arbo vidis kiel la vivnivelo ĉiam plialtiĝis same kiel la temperaturo, ĉar ĝi sentis ke ĝi kaj la ĉirkaŭaĵo ne bonfartis: la MEDIOn, diris la homoj. La bonfarto suferis sub la prospero. lndividuismo ekanstataŭis la solidarecon, burokratio la respondecon, egoismo jam delonge la komunecon kaj tio nun jam estis anstataŭigita de avideco. Kaj toleremo forfandiĝis sub ĉiaj tiel nomitaj religiaj fundamentalismoj. Valoroj kaj normoj estis predikataj de homoj kiuj ankoraŭ neniam aŭdis. pri la koncepto VIRTO. La statuso de la kverko de sankta respekto pere de indiferenco kaj tolero ŝoviĝis al kuriozaĵo kaj superstiĉo. Nur iuj homgrupetoj kaj individuoj vizitis ĝin kun la prasenco de antaŭlongtempe kaj tiam tio fakte estis nur incidenta senco. Sed post tiu antaŭa protestkunveno kaj demonstracio ĝi nun ja estiĝis protektita arbo, registrita sur la listo de NATURMONUMENTOJ.

 

    Kompreneble la prospera socio ne povis daŭre kreskadi, cetere la materia riĉeco estis dividata ĉiam pli malegale, pro kio timo, suspektado kaj malfido sub la homoj pliiĝis. Do la kverko vidis preterpasi krizojn, sekvatajn de bonintencaj, sed bankoj, grandindustrioj kaj politiko torpeditaj, penadoj por longdaŭraj alternativoj. La maljuna, sankta kverko vidis homojn ŝanĝi kaj povrigi la flaŭron kaj faŭnon ĉirkaŭ si. La vetero ŝanĝiĝis. Kelkfoje okazis ŝtomegoj kaj ŝutpluvaĵegoj. Eĉ ĝi mem parte elradikiĝis.

 

    Tiam en iu tago nigra de teruregaj ŝtormado kaj pluvegado ĝi vidis ĝin alveni: AKVO. Ĉiam plu, ĉiam pli alta; ĉiam pli proksima. Ĝi sentis kiel la grundo inter sia radikaro estas forlavata. Ĉirpadante la birdoj forlasis la grandan densan branĉaron, kiu malrapide ekmoviĝis kaj tiam la arbo krakante falegis surteren.

 

    Sed nu jes, tamen ne plu estis urbo, fabrikoj kaj farmbienoj por alrigardadi. Ĉio nun estis unu kirliĝanta akvoamaso. Kio restis, estis la lejcentro, la tero.

 

    Nur ĝia surfaco estis iomete ŝanĝiĝinta. Bedaŭrinde por tiuj egoismaj, individuismaj, ettempospacaj kreitaĵoj kiuj iam fiere paradis sur la 2 piedoj ĉi tie.

 

    FINO

 

    ALDONO al "Aventuroj de Kverko"

 

    1.La vilaĝo gajnis gravecon. Komercvojaĝantoj venis kaj en la postsulko monaĥoj kiuj volis dehaki la paganan kverkon. Oni ekzekutis ilin kaj la kverko, ankaŭ pro aĝo kaj malsano estis anstataŭigita de ŝoseo. Poste oni ĉekonstruis kapelon.

 

    2. Epidemio kaj incendio dekonigis la loĝantaron kaj detruis la vilaĝon. Kelkajn mejlojn for oni konstruis novan vilaĝon, kiu baldaŭ elkreskis ĝis urbo kun doganrajtoj. La arbo ekestis neglektata. Nur malsanuloj malkovris ĝin kiel sanigan. febroarbon. Paco kaj milito interŝanĝiĝadis. La urbo kreskadis kaj prosperadis.

 

    3. La teĥniko progresis. Aŭtoj, elektro kaj telefono envenis. La homoj ekhavis pli da libertempo, la prospero pliiĝis. Arbo kaj kapelruino. Estiĝis turismaj allogaĵoj sur promenvojo. Poste la kverko sentis la malĝojon de la 30aj jaroj de la estinta jarcento, sekvata de la dua mondmilito. Ĝi de apude vidis la liberiĝon: la ĝojon, la rekonstruadon, la ekonomian ekfloradon.

 

    4. Kaj la ekscesojn de tio, prospero koste de bonfarto: planoj pri forigo de peco de la arbaro kaj de la kverko kun kapelruino por nova urbokvartalo. La protesto kontraŭ tio, momenta retroiro al la bona pratempo de respekto. por la sankta kverko: dancado ĉirkaŭ la arbo, prelegoj sub la branĉaro. Kaj ankaŭ sloganbendoj de la branĉoj, tumulto kun la polico. Kaj fine la efiko de la lejcentro: la urba pligrandigo ne okazos. Sed la danĝero ne cedis.

 

Redaktoroj: Mao Zifu k Chen Ji

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments