Ĉefpaĝo

La granda vojaĝo

| 2013-08-08
Bookmark and Share

(Humanisma fabelo)

 

de KEES RUIG

 

    La OBSKURA BESTARBARO ne vane nomiĝis tiel. Ĝi estis granda kaj malluma kaj krom multegaj arboj kaj plantoj tie vivis multaj bestoj.

 

    Ĉio en ĝi fakte estis paca mondeto. La bestoj paceme vivis unu flanke de la aliaj, kvankam kompreneble estis bestoj kiuj manĝis aliajn bestojn aŭ mem estis manĝataj, sed nu jes, la bestoj kiuj ne faris tion ja manĝis plantojn kaj ankaŭ tiuj ja estas vivantaj kreaĵoj. Kelkaj plantoj eĉ manĝis bestetojn.

 

    Oni ja devas fari ion por sin vivteni. Sed ili neniam mortigus pli ol ili bezonis por postvivi kaj ili ankaŭ ne kaŭzus nenecesan domaĝon. Tial ĉie regis trankvilo kaj harmonio en la Obskura Bestarbaro. Nur la vulpo estis escepto: tiu ruza besto mortigis ĉion sur sia pado, ĉu ĝi estis malsata aŭ ne. Ĝi kaptis sian predon ĉe la gorĝo, mortigis ĝin kaj lasis la kadavron sur la grundo. Malfavora escepto en la naturo. Feliĉe en tiu naturo estas ankaŭ bestetoj kiuj bezonas mortajn bestojn por postvivi aŭ mortajn plantojn. Aŭ alie ili putriĝas kaj humiĝas, do iĝas fekunda grundo sur kiu io alia refoje povas ekkreski. Kaj tiel la vivo daŭradis jam jarcentojn en la Obskura Bestarbaro.

 

    Kvankam ĉio estis stabila kaj pli-malpli paca, la diversaj bestospecoj ja vivis preterflanke en sia propra mondeto kun samspecanoj. Neniu ŝajnis malkvietiĝi pro tio. Reciproka kontakto apenaŭ ekzistis.

 

 

    Iun someran posttagmezon Lepor sin dorlotis en la sunlumo kun plenmanĝigita stomako de freŝa herbo kaj verŝajne inter tio troviĝis sufiĉe da kvarfolio, ĉar Beata Lepor ekrevadis: "Kial ni leporoj havas maltiom da kontakto kun aliaj bestoj? Pli da kontakto ja povus esti ege interesa?" Kaj tiel meditante ĝi endormiĝis kaj sonĝis pri amaso da festantaj bestoj.

 

    En la vespero ĝi, kiel kutime, iom promenetis. Kaj tiel ĝi renkontis Kuniklon. Kun Kuniklo ĝi kelkfoje havis kontakton. "Halo', Kuniklo", li diris. "Aŭskultu momenton. Ĉi-posttagmeze..." Kaj li rakontis siajn primeditaĵojn. "Jes", diris Kuniklo, "tio havas sencon. Ni preterpasas unu la alian kaj eĉ ne diras bonan tagon. Ja estus pli intime ĉi tie, se ni ekbabilus reciproke. Vi devus priparoli tion kun Strig, li estas tiom saĝa kaj li flugas super la Obskura Bestarbaro ĉiutage, do li vidas, aŭdas kaj scias multegon". Tiel dirite, tiel farite. La sekvantan tagon Lepor kaj Kuniklo ekserĉis Strigon, kiun ili jam baldaŭ trovis sur la branĉo antaŭ sia domo, eh...arbo. Ili rakontis siajn ideojn al Strig kaj tiu reagis tuj pozitive. Li parolis pri interbesta komunikado, multkultureco, toleremo, reciproka respekto kaj komprenemo. Devus veni komisionoj kaj konsilioj por vivkoncepta konscio pri predoj, enfine, necesus tuta struktura retaro kiu estas agorde prirespondita. Jes li tute klare vidis ĉion antaŭ si. Li ja pledumus iom ĉe kelkaj alispecaj nobeluloj.

 

 

    Post kelkaj tagoj, Kuniklo ĵus frande herbumis, li sentis ombron venanta trans lian dorson kaj post momento majeste surteriĝis antaŭ li Strig. "Mi jam sukcesis", li alkriis Kuniklon dum li paŝete alproksimiĝis. "Mi faris fareblecan studon surbaze de esplorflugo. Kaj la rezulto estas, ke ni havu interkonsentan kunvenon ĉe la Krekokurbo dum la sekvonta Plenluno post la sunsubiĝo". Kuniklo nenion komprenis de tiu nebuleca strigbabilado, sed li ja komprenis, ke oni kunvenos dum la sekvonta plenluno. Li tuj iris al Lepor por rakonti la grandan novaĵon. Kaj kiam la celita tago alvenis ili estis sufiĉe malkvietaj. Nu, la kunikloj kaj leporoj ja nature tiaj estas, sed nun.... Krekokurbo estis erikema ebenaĵeto kun kelkaj arboj kaj arbustoj. Ĉeestis ĉiuj bestospecoj eĉ pluraj ekzempleroj. Nur mankis la vulpoj, sed ili ricevis klaran mesaĝon resti hejme. Apret kun siaj amikoj garantiis tion.

 

    Unue Lepor kiel iniciatinto ekparolis. Li parolis pri sia revo kaj kiom agrable estus se ni scius iom pli unu de la alia kaj iom pli ofte interparoletus kaj eble eĉ kune celebrus feston, ekzemple kiam alvenos la printempo aŭ kiam la suno atingos sian plej altan pozicion. Simple fari distrajn aferojn kaj pli bone interkonatiĝi. Tiam venis mallonge Kuniklo. Li diris, ke li tute samopinias kun la parolinto kaj ke li alrekomendas (tiun vorton li iam aŭdis de Strig) la ideon al ĉiu. Tiam la parolo estis al Strig. Li diris ke li staris tute malantaŭ Lepor kaj Kuniklo, sed ke, atentante la grandajn diferencojn, tio devus okazi bone strukturite.

 

    La komisionoj, konsilioj, gvidiloj kaj konsentstrukturoj preterruladis kaj daŭris kaj daŭradis ĝis granda nubo ŝoviĝis antaŭ la lunon. Kiam la Plena Luno reaperis, la Krekokurbo estis malplena. En la malproksimo ankoraŭ sonis iom da oscedado. Aŭ ne, tamen io moviĝis. Kompreneble Strig ankoraŭ ĉeestis, silenta kaj iom ĝenita. Kaj Lepor. Kaj Kuniklo. Kaj ankoraŭ kelkaj, certe ne nobeluloj sed ja iom liberpensantoj. Jen tie estas Apret kaj Urĉjo kaj Azen kaj Muso kaj Anser. Mallonge: bunta aro. "Strig", diris Muso, "tiu ideo de Lepor kaj Kuniklo estas ege bona, sed tiun klaĉadon vian pri kunsentkonvenoj ni tute ne vidas efiki. Simple viziti unu la alian kaj kune ĉirkaŭvagi, tio ja allogas min. Ni devas nur iom pli facile povi paroli inter ni, ĉar tio estas iom malfacila kun tiom da bestspecoj". "Atendu momenton!" blekis Azen. "Mi havas ion", kaj li forgalopis. Momenton poste li revenis kun libro. "Trovita ĉe la Kreko. Tie iam kampadis kelkaj hombestoj kaj kiam ili foriris, ili evidente forgesis ĉi tiun libron. Temas pri iu intemacia lingvo, Esperanto. Eble ni povas uzi ĝin". Ĉiuj eklegis ĝin kaj ili ekkriis: "Ho, interese kaj kiom facile! "Tiel do jam la unua renkontiĝo estis sukceso. Nur Strig grumblis, ke ne povis daŭri longe tiel, sen strukturoj kaj komisionoj. Sed ja daŭradis kaj formiĝis forta amikklubeto.

 

 

    Iun tagon Kuniklo ĉirkaŭsaltetis kiam subite aperis hundo. Kuniklo ekforkuris al sia kaverno, sed alveninte tien, ĝi sentis sin sekura (hundo ja ne povas eniri la kavon), tumiĝis kaj levis antaŭpiedon. "Haltu, kion vi serĉas ĉi tie, kiu vi estas kaj de kie vi venas?! " Surprizite la hundo haltis. "Mi estas Hundo kaj venas el Urbo". "Urbo, kio estas tio?" "Tio estas aro de grandaj, ŝtonaj korboj en kiuj laboras, loĝas kaj dormas homoj. Ankaŭ estas arboj kaj plantoj kiel ĉi tie, sed tute ne tiom. La homoj plantis tiujn por ni, tiel ke ni povas pisi komforte. Ili estas tre amindaj al ni, aĉetas nutraĵon por ni, karesas nin, ludas kun ni kaj instruas al ni artifikojn. Ni, hundoj, tiam diras ke ni havas homan vivon, ĉar kiam homoj diras, ke ili havas hundan vivon, nu, tiam vi vere malbonegas. Fakte ni pli bonfartas ol homoj, ĉar ni nur rektsidu kaj donu piedeton, dum la homoj devas forte labori por travivi, alstrebi sian celon ili nomas tion.

 

    "Sed nu jes, homoj ja bezonas multe pli ol vi kaj mi por povi, postvivi, kiel ekzemple tian ŝtonaĵon kun multaj korboj: por dormi, por manĝi, por labori, por sin distri, por sin lavi, por kaki kaj pisi. Kaj ofte ili havas malgrandan feran ĉevalon kun du rondaj piedoj aŭ ladan ĉevalon kun 4 rondaj piedoj ne sur sed en kiu ili sidas. Kaj en siaj ripozkorboj ili havas rigardujon en kiu ĉiom el la tuta mondo estas pririgardebla. Kaj ofte tio ne estas ĝojaj aferoj. Ofte ili mortigas kunhomojn, akcidente ekz. per sia lada ĉevalo, aŭ simple intence, poramuze. Kaj tion ili tiam montras al la tuta mondo per tiu ŝranketo aŭ montro­kadro". "Ah", kriis Kuniklo, "vi celas vulpojn! " "Ne", diris Hund, "homoj estas ankoraŭ iom pli teruraj. Vere vi ne povas fidi ilin. Prenu miajn gemastrojn. Tre amindaj al mi. Bonaj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj. Komforta korbo, gaja dorlotado kaj ludado (sed kelkfoje ja iom agresema) kaj lerni artifiki, nu, prefere diru mistifiki. Laste ili parolis pri ‘ferio'. Tio estas dumtempe loĝi en loko kie ĉio estas alia kaj ankoraŭ pli bona ol hejme kaj la gemastroj ne bezonas labori, do povas kunludi kun mi la tutan tagon. Nu, ĉi-matene estis tie tiel, mi pensis. La lada ĉevalo, aŭto ili nomas tion, estis plenŝarĝata per ĉia­ĉio kaj post tio ili kaj mi eniris kaj jen ni ekis. En iu momento ni alvenas ĉe granda malluma arbaro kaj tie ni ekpromenis. Subite, mi ĵus ĉearbe ekpisis, jen tiu mia estro ligas mian rimenon al la arbo. La mastro kaj mastrino fiflategis min kaj tiam forkuris aŭten. ‘Mastro tuj revenos!' ankoraŭ vokis tiu fripono. Do, nevere! Mi atendis ĝis mia vosto forputriĝis. Finfine mi tramordetis mian rimenon kaj iom promenis ĝis mi flaris vin kaj tiel mi alvenis ĉi tien. "

 

    "Aj, kiel streĉe", kriis Kuniklo, "tiun rakonton vi rakontu por nia klubo". Kaj tiel okazis. Kuniklo kunvokis Leporon, Strigon, Azenon, Urĉjon, Apreton, Anseron kaj Muson, kaj Urĉjo invitis la tutan klubon en sian kavemon por, ĉe glaseto da mielvino, aŭskulti la Hundan historion. Kiam li finrakontis Urĉjo diris: Do homoj estas tre kalkulemaj kaj kapricaj. "Jes", diris Hund, "kaj stultaj. Ĉar ili vivas por labori, por sia CELO, kaj ni, bestoj, laboras por vivi; fakte ni ofte tion faras samtempe. Homoj kredas je paperetoj kaj metalaj disketoj. Ekzistas ŝtonkorbegoj plenplenaj de aĵoj kiujn ili opinias necesaj, utilaj, belaj aŭ bongustaj kaj kiujn ili alportas sen io plu, se vi nur donu paperetojn aŭ metaldisketojn aŭ ŝovas karteton en foldon. Nia bestklubeto ne multe komprenis pri ĉi ĉio. En ĉi-arbaro ni ja havas ĉion, kaj ni bonege amuziĝas inter ni, do kion pli vi povas deziri? Nu, aŭton, televidon, telefonon, komputilon, librojn, gazetojn, duan korbon, drinkejojn, diskotekojn, ferion". "Sufiĉas!", kriis Urĉjo. "Kion ĉion vi nun vokas? Ĉu vi povas manĝi tion? Ĉu tiuj homoj ja estas feliĉaj?" "Nu", diris Hund, "tio nun estas ĝuste la problemo. Ili ne plu bezonas ĉasi sian predon, ĉar tio estas tiuj paperetoj kaj metaldisketoj, kaj tiujn ili devas refordoni. Aĉeti ili nomas tion. Do ili aĉetas ĉianĉion, momenton estas tre kontentaj ĝis ili posedas ĉianĉion kaj poste ili remalkontentiĝas kaj reĉasas iun novan ĉianĉion. Ĉar evidente la ĉasado tamen restis iomete en ilia sistemo. Tiel ili ĉasas ekz. pli grandan aŭton aŭ grandbildtelevidilon. Aŭ pli malvirte: viroj ĉasas virinojn, eĉ maljunajn ili prirabas je ilia mansako kun paperetoj kaj metaldisketoj, aŭ samseksanojn aŭ alipensantojn ili batas. Kaj kiam ili fine estas sukcesplenaj kaj do kontentaj, kiel rabokavaliroj, serĉkaptuloj, mafianoj, t.e. se ili havas pli ol 6 nulojn sur la banko, tiam ili nomas sin feliĉaj, ĉar ili ne konas la diferencon inter kontenta kaj feliĉa kaj pro tio ankaŭ ne inter prospero kaj bonfarto. ‘Mono ne feliĉigas sed ja helpas, vi ofte aŭdas diri tiujn homojn malgravige. Mono estas tiu papera, metala aŭ plastika aĵaro, per kiu vi povas aĉeti kaj fari ĈIANĈION. Sed feriigi hundetojn, ho ve! Sed ankaŭ ekzistas aliaj homspecoj. Ili defendas la bestorajtojn, ho jes kaj ankaŭ homrajtojn, kaj medioprotektadon kaj naturkonservadon kaj energisavadon, egalecon, valorojn kaj normojn, bonan edukadon kaj multon pli. Strange estas, ke ĝuste tiuj homoj ricevas multe malpli da mono. Fakte tiuj homoj estas multe pli proksimaj al ni. Ili vivas simple. Escepte iliaj estroj. Ĉar kiam tia BONA CELO populariĝas, tiuj uloj ekflaras la GRANDAN MONON kaj sinriĉigadon, estiĝas ilia privata BONA CELO. Kaj ĉu vi scias, ke homoj edukas hundojn por flari ankaŭ monon? Tamen, ni ne rajtas teni tiun monon, ili tuj forŝtelas ĝin de ni. Sed ili ja bezonas nin pro sia degenera flarorgano. Ankaŭ aŭskulti ili ne povas! Nur blablababiladi. Sed ni, hundoj devas ja aŭskulti ilin, dum nia tuta vivo. Kaj hombesto tuj mortus en ĉi tiu arbaro. Tiom primitiva li estas!"

 

    "Do, do", diris Strig post ĉi tiu longa parolado. "Do interese iam fari studon pri ĉi tio. Ĉar, se mi bone komprenas vin, tiuj hombestoj estas same diferencaj kiel la diversaj bestospecoj en ĉi tiu arbaro, kvankam ja iom degeneraj. Nur ili aspektas same dum ni aspektas tute diference". "Kiom amuze", pepis Mus, "do en Urbo ekzemple homo Urĉjo kaj homo Azen samaspektas? Tion mi ja volus vidi iam! " "Ankaŭ mi, ankaŭ mi", kriis la aliaj. "Nu", grakis Strig, "kiu kontraŭstarus nin tien iri kaj fari skoltesploron? " "Hura', jes tion ni faru" jubilis Urĉjo, "kaj kiam ni revenos, ni per niaj urbaj spertoj povos kaduki la tutan arbarenloĝantaron". "Eduki", Strig korektis. "Nu jes, iel tiel", Urĉjo grumbletis.

 

    La preparoj komenciĝis. Ili multe voradis kaj kolektis multajn nutraĵojn, ĉar kiel Hund jam diris: en Urbo vi povis ekhavi aferojn nur per papero, metalo kaj plastiko, kaj tion ili ne havis.

 

 

    Kiam ĉio estis preta, iun belan somermatenon ili ekvojaĝis. Unue trans la Krekon. Azen povis vadi kaj havis Muson, Kuniklon kaj Leporon sur sia dorso. Urĉjo, Apret kaj Hund naĝis al la alia bordo kaj Anser kaj Strig simple flugis. Tion ili adis ja, kvankam la cetero de la grupeto devis marŝi. Sed nu jes, nun ambaŭ birdoj povis montri la vojon kaj averti kontraŭ ekdanĝero. Precipe Anser estis tre bona pri tio. .

 

    En la komenco ili ade marŝadis en la Obskura Bestarbaro. Dumvoje ili dormis ĉe amikaj bestoj. Fine pli da lumo falis tra la arboj kaj tiam la arbaro finiĝis. Sekvis granda spaco, unue kun eriko, poste kun herbo kaj strangaj kreskaĵoj, kaj subite tie, en la mezo de la kamparo staris ŝtona korbo. "Domo la homoj nomas tion", diris Hund. "Kaj Domo en la kamparo nomiĝas Farmbieno. Krom homoj ankaŭ bestoj loĝas tie". "Ah jes, kiel vi diras", blekis Azen. "Mi nebule rememoras ion. Kiam mi estis tre juna, ankaŭ mi loĝis en tia Farmejo. Sed iun nokton subite ĉie estis fajro kaj tiam panike mi forkuregadis ĝis mi lacege endormiĝis inter multaj arboj. Kiam mi vekiĝis, montriĝis ke mi estis en la Obskura Bestarbaro kaj decidis ja resti tie. Plezure kun tiom da amiketoj". "Ĉu ni vidiros tien?", proponis Urĉjo. "Sed tre prudente do", diris Strig. "Ĉar kiam oni ekvidas nin, ni havos problemon. Anser kaj mi observados la aferon desupre". "Mi ne bezonas tien", blekis Azen. "Vi iru". Hund, Urĉjo, Apret, Lepor, Kuniklo kaj Muso ŝteliris pli proksimen. Sed kio estas tio? Tie subite staris granda gardohundo ĉe la krado. Sed antaŭ ol ĝi povis eligi eĉ unu bojon, Hund vostsvingetante elŝovis sian nazon kaj dum ili reciproke priflarumis, la aliaj ŝteliris sur la korton preter granda tabulo. Nu tie estis kvazaŭ zoologia ĝardeno por ili. Nur nekonataj bestoj: kokinoj, kaprinoj, ŝafoj, bovinoj, ĉevalo (kaj ankaŭ lada ĉevalo) kaj porkoj. Dubeme Apret aliris ilin. Ja ie tiuj devus esti foraj parencoj. Nu, ankaŭ la porkoj pensis tiel.

 

    Regis vigla snufado kaj esploremo (kaj poste kontenta) gruntado inter ili. "Kiu vi estas kaj de kie vi venas?" "Mi estas Apret kaj venas el la Obskura Bestarbaro kaj mi estas survoje kun miaj amiketoj al Urbo". Ankaŭ la aliaj bestoj alproksimiĝis kaj vere vigliĝis, bonetose. Ĉevalo diris, ke ili povas resti kaj babili iomtempe, ĉar la mastro kun la familio estas vespermanĝanta. Urĉjo scivoleme reiris al la granda tabulo apud la krado.

 

    "BIOFARMISTO" li legis. Oni vendas freŝajn ovojn kaj terpomojn. Li reiris al la bestaro. "Mi scias la nomon de la farmisto", li kriis: Farmisto BIO!

 

    "Ne-ne stultulo", ridis Ĉevalo. "Tio signifas, ke li estas biologia farmisto. Ĉi tie ni rajtas libere vagiri en la korto kaj ni ricevas naturan nutraĵon. Kaj la farmisto vendas sanajn terpomojn kaj ovojn". "Kiaj bestoj do estas tiuj?" demandis Urĉjo. "Tio ne estas bestoj, Urĉjo; tio estas homnutraĵo. Ankaŭ ni estas buĉotaj por esti manĝataj, sed tio ne tro gravas, ĉar ĉiukaze ni havis bonan vivon. Ankaŭ homoj devas manĝi, ĉu ne, same kiel la bestoj en la arbaro. Kaj do ni ĉi tie vivas multe pli komforte ol niaj kolegoj en la karcerfarmejoj de la bioindustrio. Tie vi estas nur numero kaj vi manĝas artefaritan nutraĵon. Sed nun ni ekdormu, ĉar baldaŭ, la farmisto venos kontroli. " Apret faris sin nevidebla inter la porkoj, Lepor, Kuniklo kaj Muso rajtis dormi inter la kokinoj kaj Urĉjo iris al Azen kaj ili dorinis en la kampo malantaŭ garbejo, tie ja neniam venos farmisto Bio. Anser kaj Strig ankaŭ trovis taŭgan dormejon. Kaj Hund? Hund rajtis domni intime en la hundujo post la larĝa dorso de BELO la gardisto. La sekvantan matenon nia klubeto atendis ĝis la farmisto estis preterpasinta kun la provianto kaj tiam ili baldaŭ aperis por kapti mordeton da. Kaj Urĉjo eĉ malkovris malferman mielujeton. Sed post tio ili devis rapide malaperi ĉar post la matenmanĝo la gefarmistoj kaj infanoj enkortiĝos. Do tie reekiris nia grupeto, adiaŭita de la biobestoj, siaj novaj amiketoj. Ek al Urbo. Ankoraŭ longa vojaĝo.

 

 

    Jam mallumiĝis, kiam fme ili alvenis en Urbon, kaj - notu bone - estis mezsomero (do longa taglumo); vi povas kompreni kiom Ionge ili promenadis. En Urbo ili marŝis longan tempon sur larĝaj ŝtonaj padoj inter domoj, kiel Hund diras, ŝtonaj korboj. Pro la malfrua horo la plejparto de la homoj jam enlitiĝis kaj la strato estis forlasita. Sed en kelkaj domoj ankoraŭ estis lumo kaj niaj amikoj povis rigardi internen. Kaj vere, ĝustis: tie ili vidis hombestojn komfortume sidantaj antaŭ ŝranko en kiu oni povis vidi kio okazis aliie. Sur la ŝranka ekrano niaj bestoj ekstere povis distingi grandan arbaron, en kiu kuris ĉiaj bestoj. Sed tiuj arboj kaj bestoj tute malsame aspektis ol en ilia Obskura Bestarbaro. Ili restis rigardantaj. Iom poste ili vidis bildojn de maŝinoj kaj homoj kiuj dehakis kaj fortrenis arbojn kaj bestojn kiuj rifuĝis. Ili ne multon komprenis pri tio, precipe ne kiam subite aperis sur la ekrano kriegantaj kaj kun tukegoj svingantaj evidente koleraj homoj. "Tio estas filmo kontraŭ la detruado de la ĝangalo", ili aŭdis subite altan voĉeton flanke de si. Tie staris besto, kiun ili ne konis en la Obskura Bestarbaro. Iom similis al Hund sed ankaŭ iom Kuniklo. Hund kiu evidente ne sentis sin komforte, diris: "Oh tio estas kato". "Jes", miaŭis la kato, "mi estas Pusikat". Niaj bestoj iom malfacile komprenis Pusikaton, ĉar ŝi parolis Urbe kun strangaj vortoj kiel televido, filmo, ĝangalo. Sed Hund komprenis la Urban kaj klarigis ĉion. "Vidu", diris Pusikat, "tiu bruna katego tie sur televido estas fora parenco mia. Tio estas tigro aŭ pantero, tiun diferencon ankaŭ mi ne precise scias". Ili plupromenis. Pusikat kuniris. Ŝi montros la vojon al parko apuda, kie ili povos dormi. Dumvoje Pusikat rakontis kiel oni devas trakti homojn. Kaj certe ŝi povis scii tion, ĉar ŝi posedis kelkajn dunge. "Homoj", diris Pusikat, "estas bestoj kun minuskomplekso. Ĝenerale ili ŝatas ricevi ordonojn. Ekz. por prepari manĝon por mi, aŭ por malfermi la pordon por lasi min enhejmiĝi. Se ili ne obeas, vi simple ignoru ilin, tiam ili baldaŭ alĝustiĝas. Ĉar nenion pli ol atenton ili deziras, por ke ili rajtu karesi kaj dorloti min, kaj tiam mi frotetu ilian krurojn per la alta dorso aŭ rigida vosto ronronante. Sed vi bone dozu tion. Alie ili impertinentas. Kiam ili estas tre amindaj al mi, mi kelkfoje donacas etaĵon. Tiam mi metas mortan muson sur ilian liton. Sed ne pensu ke ili aprezas tion! "

 

 

    El la kolhararo de Azen sonis krieto. Tie kaŝsidis Muso. "Jam ne timu", miaŭis Pusikat. "Jam delonge mi ne plu manĝas musojn. Mia hompersonaro zorgadas pri multe pli bongustaj manĝaĵoj por mi." "Krome" , ŝi palpebrumis, "les amis de mon ami sont mes amis*, ĉu ne? " Nun Pusikat iris dekstren kaj jen tie estis la parko. Iomete similis al la Obskura Bestarbaro. Estis arboj kaj arbustoj, herbo, akvaĵo kaj cervejeto. Niaj amikoj estis lacaj kaj ĉiu serĉis loketon. Hund, Urĉjo kaj Apret rampis en la arbustaron, Lepor iris kun Kuniklo, kiu, samkiel Muso, malkovris samspecanojn kaj dormis kun ili. Kaj Azen ensaltis la cervejon.

 

    La sekvantan tagon nia Obskura Arbargrupeto plenkuraĝe ekiris. Muso aŭdis de siaj musamikoj ke li elrigardu pri domo kun la nomo KINEJO. Tio estis bona musrestoracio, ili klarigis. Do jen ili iris. Muso refoje en la kolharoj de Azen.

 

    Sed tio estis elrevigo. Ekster la parko amasoj da ladaj ĉevaloj kuris ien kaj reen kaj ili produktis multege da bruo kaj fiodoro. Ili premis sin kiom eble plej forte kontraŭ la domoj, tie kie iris ankaŭ la homoj. Strig kaj Anser havis bonŝancon, ili trankvile rigardis ĉion desupre. Hund kaj Pusikat (kiu restis ĉe la grupo) estis alkutimiĝintaj al la homoj kaj la trafiko, kaj la homoj al ili. Sed Urĉjo, Apret kaj Azen altiris multan atenton. Ne nur de homoj, sed ankaŭ de ladaj ĉevaloj kiuj pro la nervozo interkoliziis. Tio donis multe da tumulto. Memorante la konsilon de Pusikat, ili klopodis ignori la homojn. Sed tio ne vere helpis. Ili kaptis la tumultokazon kaj eskapis la kaptantajn kaj karesantajn antaŭpiedojn de ĉiaj homoj, retrokurante al la parko. Tie ili sin kaŝis inter la boskoj kaj tie laŭ propono de Strig kunvenis. Pusikat diris ke konsiderindas postfakto; estas stulte ekekskursi grupe, kaj ŝi proponis ke ĉiu aparte skoltadu kaj revenu parkon vespere por raporti la aventurojn. "Akorde", krakis Strig, "tiel ni faru kaj ĉi-vespere ni faru valortaksan kunvenon". "Kaj ni", diris Anser, "Strig kaj mi observos vin deĉiele kaj en kazo de danĝero mi laŭte krios ĥak­ĥak-ĥak". "O.K." , blekis Azen, "vi faru, sed mi restas ĉi tie ĉe la cervoj. Neniu rimarkos min, ĉar ĉiu pensos ke tiel estas laŭkrutime, azeno inter la cervoj. Kaj tiel po unu ĉiu iris sian vojon.

 

    Vespere retroe en la parko la langoj vigliĝis. Entuziasme Muso rakontis, ke li bongustege manĝis en la restoracio KINEJO, frandan pufmaizon, kaj li renkontis multajn novajn amikojn tie. Morgaŭ li certe reiros. Hund prolete butikumis ĉe la buĉisto. Lepor kaj Kuniklo saltadis de unu loko al alia. Urĉjo kaj Apret bone amuziĝis en supermerkato. Kaj Pusikat uzis la okazon iri hejmen por kontroli sian personaron. Kaj laste niaj birdoj desupre elektis siajn preferaĵojn kaj intertempe vaste observis la homojn. Ili flugis preter altaj oficapartamentoj kaj vidis la homojn laborantajn. Post kelkaj tagoj niaj arbaranoj ja vidis ĉion, kaj Strig valortaksis: oni ja faru en Urbo, sed ni reiru al nia arbara vivo. En urbo oni devas atendi 65 jarojn por ĝui arbaran vivon kaj tiam ili apenaŭ memoras kiel fari tion.

 

    Ili decidis konstrui adiaŭan festeton kun siaj parkamikoj. Tiam evidentiĝis kiom ili prolete butikumis! Por ĉiu estis io bongusta. Kaj Urĉjo eĉ metis surtablen grandan ujon kun mielo. Azen eĉ iom ĵaluziĝis je siaj aventuremaj amiketoj. Subite ili aŭdis bruon de homoj kelkajn pikniktablojn for. Tiuj ne povis vidi la bestojn pro la boskoj inter ili. Kia stranga bruo. Ja sonis speciale kaj bele. "Tio estas muziko kaj kantado", diris Hund, "kaj ankaŭ mi scipovas". Kaj li ekjelpegis. Iom pli poste kvietiĝis kaj ili aŭdis iun paroli. Nia grupeto ekscivolemis kaj ili decidis ŝteliri tien, unu post la alia por ne frapi ies okulojn. Ĉe du tabloj sidis grupo de homoj kiuj aŭskultis paroladon de iu sinjorino. Samkiel Strig kelkfoje faris en la arbaro. "Propra respondeco", ili vortkaptis. "Respekto por kunhomo kaj naturo". "Ami unu la alian", laŭtpepis Mus entuziasme, sed neniu aŭdis lin. Aŭ tamen? Nun la sinjorino parolis pri bestafableco kaj dialogo. Niaj arbaramikoj nun iom trokuraĝiĝis kaj volis aŭdi ĉion pli bone. Do ili ŝoviĝis iom pli antaŭen. Kaj jen ja, damne: ili estis malkovritaj! La parolantino haltis. Ĉiuj rigardis la bestojn kaj ekridis. Sed neniu ion faris kaj la parolantino redaŭrigis, kelkfoje montrante al la bestoj kaj diris parolojn kiel libereco, egalvaloreco, memdetermino, solidareco. Ĉiuj aplaŭdis kaj iu kriis: mem pensi, kune vivi! Samtempe montrante al la senspire aŭskultantaj bestoj. Kaj li ekkantis kanzonon en kiu aperis multaj tiuj belaj vortoj kaj ĉiuj kunekkantis. Aperis boteloj kaj teleroj kun bongustaĵoj kaj krom mem manĝi, la homoj ankaŭ ĵetis bongustaĵojn al la bestoj. "Mem kapti, kune manĝi", jubilis Urĉjo laŭte kaj la aliaj bestoj laŭte kunskandis. Estiĝis granda festo. Kaj la sinjorino, kiu laŭ Pusikat estis la estrino de la hombesta grupo, grimpis sur tablon kaj kriis: "Sekvontan jaron ni celebros nian feston en la Obskura Bestarbaro!" Ĉu tio ne estis surpriziga fino? Ĉiu iris hejmen. En la malproksimeco vi povis ankoraŭ aŭdi la gruntantajn ladoĉevalojn. Baldaŭ ĉiu en la parko dormis. Ja necesis, ĉar la sekvantan matenon la grupeto devis ekvojaĝi frue. Ili retroprenis la saman vojon. Pusikat akompanis vojparton. Ili dormis refoje ĉe Biofarmisto kaj iun vesperon ili fine reatingis la Krekon lacege.

 

 

    La sekvantan vesperon ĉiuj reestis vigle mallacaj kaj en la Krekokurbo estis plenŝarĝite plenege. Nia grupo raportis. Strig eksidis sur malalta branĉo kaj ekis: "Karaj bestamikoj...". "Bŭu", kriis la publiko. "Ni ne volas vian multvortan ĵargonon!" "Karaj homoj....eh bestoj (pardonu). Tion mi ja tute ne intencis. Sed nu jes, ĉiu birdo kantas laŭ sia beko kaj el la vidpunkto de solidareco kaj egalvaloreco mi invitas Urĉjon raporti nome de nia grupo". Urĉjo antaŭeniĝis, sorĉis fajroruĝan ĉapon de malantaŭ sia dorso kaj forte metis ĝin inter siajn orelojn. En grandaj blankaj literoj legiĝis sur la ĉapo la teksto NE FARU BESTAN STATAĈON ĈI TIE! "Urĉjo! Urĉjo!" skandis la bestaro. Tiam li malfermis la buŝon kaj mortsilentiĝis. Urĉjo krucis la antaŭpiedojn sur sian bruston kaj solene parolis "mem pensi, kune vivi". Post tiu korelverŝo (de kie li ja kaptis tion?) li donis entuziasman raporton pri BIOFARMISTO, Pusikato, Urbo, kaj pri tio ke sekvontsomere okazos granda festo en la Obskura Bestarbaro kune kun veraj hombestoj. La publiko tute elkapiĝis kaj ankoraŭ longe regis festa maltrankvilo en la granda OBSKURA BESTARBARO.

 

    *amiko de mia amiko estas mia amiko

 

Redaktoroj: Mao Zifu k Chen Ji

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments