Ĉefpaĝo

Brakseĝo, ĉu vi estas feliĉa?

| 2013-08-08
Bookmark and Share

de Yin Jiaxin

 

    Iu raportistino pretigis kameraon por intervjui pasantojn sur la strato pri la demando: "Ĉu vi estas feliĉa?" Por fari antaŭekzamenon, al la mikrofono ŝi diris: "Ĉu vi estas feliĉa? "

 

    Malsupre de ŝia azeno elvenis voĉo: "Mi estas tre feliĉa!"

 

    La raportistino timigite ekstaris. Ŝi konfuzite rigardis la brakseĝon kaj poste la mikrofonon, tre perpleksa. Ŝi reekzamenis la mikrofonon, demandante: "Ĉu vi estas feliĉa?"

 

    Voĉo el la brakseĝo diris: "Mi ne estas feliĉa!"

 

    La raportistino estis ŝokita. Ŝi sidiĝis denove kaj al la mikrofono refoje demandis: "Ĉu vi estas feliĉa?"

 

    La seĝo respondis: "Mi estas tre feliĉa!"

 

    La raportistino stariĝis kaj laŭte demandis la seĝon: "Kial vi diris, ke vi estis feliĉa, kiam mi sidante demandis; tamen, vi diris, ke vi ne estis feliĉa, kiam mi stariĝis kaj demandis?

 

    La brakseĝo respondis en trankvilo: "Brakumante azenon, mi ja sentas feliĉon, sed, ignorate de azeno, mi ne sentas feliĉon. Mi scias, ke neniu azeno por ĉiam restos en miaj brakoj, tio estas mia fatalo."

 

Redaktoroj: Mao Zifu k Chen Ji

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments