Ĉefpaĝo

Kiam mi estis knabineto

| 2013-08-08
Bookmark and Share

de Catherine Hel

 

    Kiam mi estis knabineto, mi kredis, ke poŝ-televidilo - tute eta televidilo, kiun oni povas enŝovi en  la poŝon aŭ gardi ĉemane - jam estis. El radioaparato mi aŭdis ion pri ĝi, do certis pri la ekzisto de la poŝ-televidilo.

 

    Tiam mi imagadis min rigardanta ĝin, ekstere, ĉestrate, ankaŭ en la korto de la lernejo, sola aŭ kun amikinoj. Mi pensis, ke per la televido mi neniam plu estos enuinta. Do mi antaŭĝojis, kiam mi celis posedi unu post nelonge. Kaj dum du semajnoj mi sukcesis ŝpari sufiĉe da mono, entute 0.60 franko,  por aĉeti tiun deziregatan televidilon.

 

    Do sekve mi aliris al tabako-trinkejo, ĉar estis ankaù ĉi tie, kie oni vendis gazetojn. Kaj el la radio aŭdiĝis : "Aĉetu vian poŝ-televidilon, vi trovos ĝin en ĉiuj gazetejoj, por nur 60 centimoj de franko... !". La daŭrigon, mi ne scias kial, neniam aŭskultis. Tamen se mi estus pli atentinta pri la parolado, tio estus evitinta al mi gravan elreviĝon.

 

    Mi ekeniris iom timinta, sciante, ke daŭre troviĝis stare pluraj virklientoj ĉe la verŝtablo. Kun kubutoj  ĉiam apogitaj, ili ĉiuj ekturnis senesprimajn okulojn al la pordo por rigardi tiun, kiu estis eniranta. Mi ne ŝatis tiajn ĉi scivolemajn vizaĝesprimojn. Antaŭ la kontoro mi atendadis tiun, kiu estis verŝanta la vinon kaj la bieron al timindaj viroj. Mi estis tiom feliĉa, kiom mi povis pacience atendi la vendiston.

 

    - Saluton knabinet' ! Kion vi volas?

 

    - Saluton Sinjor'! Nu... Nu... Nu... Bombonojn... por 60 centimoj, mi petas.

 

    - Eku! Servu vin! Vi scias kalkuli, ĉu ne?

 

    - Ho jes !

 

    Ne estis multe da elekto en ĉi tiu vendejo. Kutime mi preferis aĉeti miajn bombonojn en la panejo aŭ en la ĉiovendejo. Alpreninte rapide tri buletojn de maĉgumo, mi sukcesis gardi sufiĉe da malvarmsango por elekti ilin de diversaj koloroj : Unu verdan buleton (estis mia plej ŝatata koloro), unu flavan buleton (estis mia dua plej ŝatata koloro), unu ruĝan...

 

    Salutante sen vidi kiun ajn, mi eliris prompte de la trinkejo, malfeliĉa, sentante min stulta.

 

    Kvankam la trinkestro ne rimarkis kion ajn, mi hontis pro mia naiveco. Tamen mi jam aĝis ok jarojn, do kial mi estis ankoraŭ tiom kredema?

 

    Feliĉe, antaŭe mi nenion sciigis al miaj gepatroj pri baldaŭa aĉeto, ĉar mi volis surprizi ilin. Ni ankoraŭ ne havis televidilon hejme - la sola, la lasta familio en la vilaĝeto! Nia najbaro, kiu estis naŭinfana familio, jam posedis, kvankam neriĉa, eble eĉ pli ol la nia, ĉar la vestoj de la infanoj ĉiam estis nenovaj. Mia patro ĉiam ripetis la saman, kiam mi demandis lin, kial ni ankoraŭ ne havas televidilon: "Ni ne posedas la necesan monon. Nun ne eblas, ni vidos plimalfrue!" Tamen en mia familio estis nur tri infanoj. Mi multe enuis hejme, kaj ŝategis spekti la televidon. Por satigi tiun deziron, mi devis iri dekstren kaj maldekstren en la vilaĝo por havi la eblon spekti  ĉe amikinojcirkon jaŭde kaj kelkajn usonajn seriojn sabate. Dimanĉe mi ankaŭ iris al la hejmo de sinjorino Helena, por ke ni ambaŭ televidu longan filmon. Sed ne ĉiudimanĉe, ĉar mia panjo ne volis ke mi tiom ofte.

 

    Ankaŭ al miaj amikinoj mi ne parolis pri la poŝ-televido. Feliĉe! Kia honto alie!

 

    Ĵus kiam la trinkestro alvenis al mi, mi ekvidis dekon da poŝ-televidoj. Ili estis elmontritaj en prezentilo alkroĉita al muro supre de la kontoro. Estis malgrandaj revuoj, sur kies kovrilo estis skribita "POŜTELEVIDO" per grandaj blankaj literoj en ruĝa rektangulo en formo de ekrano. Tiu nova revuo enhavis ĉiutagan programon de la televido vidota dum unu semajno. Jen mia reva poŝtelevidilo... estis nur magazineto. Pro ĝia famiĝo oni ofte parolis pri ĝi per radio, kaj tiam mi tiom deziregis havi televidilon (etan aŭ normalan), ke mi kredis ĉion, kion mi volis kredi.

 

    Ĝis hodiaŭ, preskaŭ kvindek jarojn poste, mi neniam aĉetis ĉi tiun magazinon (nun ĝi ankoraŭ ekzistas). Estas iom mia venĝo. Sed ĉefe estas pro tio, ke la magia fenestro delonge perdis multon de sia magio por mi.

 

Redaktoroj : Mao Zifu k Chen Ji

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments