Ĉefpaĝo

Rendevuo

| 2013-08-08
Bookmark and Share

de Fortego

 

    Belecon ĉiuj amas, malgraŭ virino aŭ viro, nuntempe aŭ pratempe. Por sin beligi oni praktikas diversmaniere, ĉu per floroj, ĉu per ŝminkado, eĉ per operacio, ekzemple operacio por duoblefalda palpebro, altigo de nazo, pintigo de mentono, grandigo de mamoj kaj tiel plu. Nuntempe sciencotekniko disvolviĝas rapide, se vi havas sufiĉe da mono, ĉio efektiviĝas.

 

    Antaŭ multaj jaroj, mi havis najbaran fraton, kiu aĝas pli ol mi je 10 jaroj. Kiam li estis infano, lin trafis variolo. Kvankam la familio elspezis multon por lin kuraci, tamen li ricevis ankoraŭ teruran fakton, ke sur lia vizaĝo restas multaj cikatroj neforigeblaj, kiuj akompanos lin dum la tuta vivo.

 

    En la komenco li ne tre zorgis pri tio, tamen iom post iom li kreskis, kaj, ju pli la aĝo pliiĝis, des pli li zorgis pri sia aspekto. Iafoje li tre ŝatis sin rigardi en spegulo; sennombrajn spegulojn li rompis pro stranga kolero. Li ofte lavis al si la vizaĝon uzante bonkvalitajn sapojn multekostajn, tiel ke ĉiuj cikatroj sur la vizaĝo fariĝisblankaj, ne tre evidentaj, tamen ili restis ankoraŭ sur la vizaĝo. Iufojon li sonĝis, kaj en la sonĝo li vidis, ke la cikatroj malaperis de sur lia vizaĝo.Li vekiĝis pro ridego, kaj sin ĵetis al spegulo, sed li vidis la tute ne ŝanĝitan vizaĝon. La malfeliĉa spegulo tuj rompiĝis sub lia pugno, sango ruĝigis la littukon. Li ploris, ploregis histerie. La gepatroj malsereniĝis profunde. "Ho ve! kion fari? La Ĉielo helpu nian filon!" Tion pensante, ili manĝis ĉion sengusta.

 

    La gepatroj petis svatistojn sennombrajn svati la filon, tamen neniu junulino volontis edziniĝi al li. Finfine la svatistoj ne kuraĝis renkonti ilin.

 

    Iom post iom liaj kunlernantoj geedziĝis unu post alia, kaj iuj eĉ havis bebojn.Nur li mem restis ankoraŭ fraŭlo.Oni diras, ke la Ĉielone mortigas malsate blindajn paserojn.Iutage bonŝancon renkontis li - fakte lin renkontis bonŝanco.Sur strato iu virinoserĉis pretekston por sin enmiksi en konversacion kun li: "Saluton! Kamarado, ĉu vi estos libera morgaŭ?"

 

    La virino, ĉirkaŭ 30-jara,en moderna vesto, kun rideto staris antaŭ li.Li ne kredis siajn orelojn,stultis momenton,kaj balbutis dirante:

 

    "Ĉu ĉu vi pa parolas ku kun mi?"

 

    "Jes,se vi estos libera, do ni renkontiĝos ĉe la pordo de ParkoBeihai je la 10-a morgaŭ matene."

 

    "Bone!"

 

    Li ne sciis, kiamaniere li revenis hejmen.Alveninte hejmon li pensadis longe, neniel elpensis, por kio ŝi rendevuas lin. "Ĉu ŝi havas cikatrojn sur la vizaĝo same kiel mi? Ne. mi detalerigardis, ke, kvankam ne tre bela ŝi estas, tamen absolute ne estas cikatroj sur ŝia vizaĝo.Eble ŝi havas difekton nevideblan en la korpo? Ŝajne neas…"Meditante, li falis en sendormecon ĉi-nokte.Antaŭ la tagiĝo li endormiĝis. Je la 7-a li ellitiĝis.Post lavado de la vizaĝo kaj brosado de la dentoj, li sidiĝis antaŭ la spegulon.

 

    Li komencis ŝminki sin per belecokremo,multekosta ŝminkaĵo.Li ŝminkis multe,preskaŭ ebenigis la kavetojn. Li sin vestis permoderna ĉemizo blanka, blua pantalono, blankaj ŝtrumpetoj kaj nigraj sandaloj.Antaŭ la foriro li ne forgesis aspergi al si iom da parfumo.

 

    Irante sur strato, li sentis,keĉio estas agrabla al li.Verŝajne la suno ridetis al li, la birdoj kantis por li. Eĉla aŭtobuso servis al li speciale: kiam li ĵus staris ĉe la haltejo, la aŭtobuso haltis antaŭ li. Li facile enaŭtobusiĝis. Iom poste li atingis la pordon de Parko Beihai.Li alvenis tro frue; ankoraŭ ne batis la 9-a horo.Li staris sub arbego kaj pensisbonaĵon.La suno leviĝis plialten,iom post iom varmiĝis. Li forviŝis ŝvitojn la per mantuko,neatendite,aperis denove la cikatroj sur la vizaĝo, sed tion li mem ne rimarkis.

 

    Ĝuste je la 10-a,aperis la virino kun knabeto.Vidinte la knabeton, li estis preskaŭ ŝokita, sed baldaŭ trankviliĝis: tio, tro ordinara… tamen ŝi devintus diri tion al mi anticipe.Kun rideto li iris al ili, dirante:

 

    "Saluton,bonan matenon!"

 

    "Bonan matenon! Mi prezentu, jen mia filo," ŝi turnis sin al sia filo kaj daŭrigis: "Voku lin oĉjo!"

 

    "Saluton! Oĉjo," diris la knabeto ĝentile.

 

    La knabeto,pli bela ol la virino, estis aminda. Li pensis en si:estus pli bone, se ŝi ne havus la knabeton.Iom poste, li denove pensis en si:mi,kun tia vizaĝo, jam aĝas pli ol 30-jarojn; neniu virino volas edziniĝi al mi, se mi rifuzus ŝin,eble mi restus fraŭlo por ĉiam, kaj aliflanke, la knabeto estas bela, aminda, cetere, mi ne scias, ĉu variolo estas hereda malsano aŭ ne, se jes, mi preferas ne generi...Tiel pensinte, li interparolis kun la knabeto:

 

    "Kiel vi nomiĝas?"

 

    "Mi nomiĝas Maomao."

 

    "Kiom vi aĝas?"

 

    "5-jara."

 

    Respondante al li, la knabeto kun grandaj okuloj vidis la vizaĝon.Li ne sciis, kion pensis la knabeto. Ĝuste ĉi-tiam venis vendistino de glaciaĵoj, li demandis la knabeton:

 

    "Ĉu vi deziras glaciaĵon?"

 

    Ne ricevante la respondon, li jam forkuris al la vendistino.Kiam li aĉetis glaciaĵojn, li aŭdis, ke la patrino diris mallaŭte al sia filo: "Morgaŭ vi nepre inokuliĝu kontraŭ variolo;se ne, sur via vizaĝo aperos punktoj same kiel la onklo..."

 

    Ŝajne li vekiĝis dekoŝmaro. Ho, estas tia! la vera celo de la rendevuo!! Ekfajris sennoma kolero en liakoro.Li englutis la tri glaciaĵojn en la ventron, kvazaŭ li la fajron en la koro estingus. Poste li eliris el la parko sen turnila kapon.

 

Verkita en la 18-a, Aprile 2013, Pekino, Ĉinio

Redaktoroj: Mao Zifu k Chen Ji

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments