Ĉefpaĝo

La hospitala salono

| 2013-08-08
Bookmark and Share

de Lenke Szász (Rumanio)

 

    En la antaŭa tago mi enpakis ĉion necesan por la hospitalo. Matene mi devos vojaĝi en frua horo per buso. En la urba hospitalo mi estis programita por operacio.

 

    Mi lasis sur la tablo mallongan mesaĝon por la filino, kiu loĝas en fremda lando, prenis la valizeton, kaj eliris el la senhoma loĝejo. Kiam mi ŝlosis la pordon, mi pensis: Ĉu mi revenos?

 

    Mi elpaŝis en la vintran malvarmon, kaj ekiris al la bushaltejo. Longe mi devis atendi, mi alvenis tro frue por ne maltrafi la buson, kaj esti en la hospitalo ĝustatempe. Neniu akompanis min, sed mi jam alkutimiĝis esti sola.

 

    Mi rigardis atente la konatan straton. Estis nur kelkaj preterpasantoj, ja estis frua horo kaj malvarmo. "Ĉu mi revenos, ĉu mi revidos ilin?" Ĝis nun ĉio tio estis por mi seninteresa ĉiutagaĵo.

 

    Fine la buso alvenis. Jam miaj piedoj frostis dum longa atendado. Mi rigardis tra la fenestro la vilaĝojn, tra kiuj iris la buso.Nun ĉio vekis en mi kvazaŭ nostalgion. Ĝis nun mi estis parto de tiu mondo, kie oni libere iradas, parto de la vivularo. Kaj poste, post du tagoj?... En la hospitala salono mi estos inter nekonatuloj, verŝajne malsimpatiaj, kun kiuj mi ne havos pri kio paroli.Mi devos toleri ilin. Bone, ke mi havas kun mi libron por legadi.

 

    La buso iris sur vojo tra arbaro. Jam heliĝis la vintra ĉielo, kaj la arbaro montris fabelan belecon.Sur ĉiu branĉeto brilis arĝenta prujno, kaj mi rigardis sorĉita la vidaĵon. Kiel bela estas la mondo…kiun mi eble devos forlasi.

 

    La buso eniris en la urbon. Mi elbusiĝis, kaj ekiris kun la valizeto al la hospitalo. Post la oficialaj proceduroj, finfine mi estis en salono kun ses litoj. En la litoj kuŝis mezaĝaj virinoj kaj unu maljunulino. Mi rigardis ilin malfideme, preta elteni la malagrablaĵojn de ilia flanko. Mi alivestiĝis, kaj enlitiĝis. Manĝi mi ne rajtis antaŭ la operacio, kaj nun mi eksentis malsaton. Nur teon vi ricevos, oni diris. Ne multe mi parolis, prefere dormetis, ja tre frue mi ellitiĝis hodiaŭ. La aliaj pacientoj jam estis operaciitaj, ili vigle babiladis, jam ekkonis unu la alian. Mi aŭskultis la babiladon kun fermitaj okuloj. Morgaŭ ankaŭ mi estos operaciita. Neniam mi estis en hospitalo ĝis tiam. Poste mi eliris en la koridoron, kaj serĉis la operaciejon. Tien mi devos eniri morgaŭ. Tra la fenestro mi vidis la korton de la hospitalo. Aliaj homoj estas liberaj, iradas libere. Eble ankaŭ mi…se la operacio sukcesos…

 

    En la salono mi demandis, kiom da mono oni donas al la kirurgo, kiom al la anestezisto, kaj mi cerbumis pri la maniero transdoni la kovertojn kun la monbiletoj. Mi sentis angoron, kiamaniere mi aranĝos tion. La duan tagon mi devis atendi sufiĉe longe, ĝis kiam mi estis petita ekkuŝi sur la operacian tablon. Miaj manoj kaj piedoj estis fiksitaj per rimenoj. Mi diris ŝerce al la flegistino: "Eĉ se ĝis nun mi pripensis forkuri, jam estas malfrue." Alvenis la anestezisto. Li diris: "Enspiru, enspiru profunde!" Kaj sekvis tuja mallumo. Mi sentis nenion, ĝis kiam mi ekaŭdis voĉon: "Vi estas preta." "Dankon," mi respondis malforte, mallaŭte, kaj miaj palpebroj denove fermiĝis. Mi sentis, ke mi estas vundita, sed la doloro ne estis akra. "Kiel mi eniros en mian liton, mi ne havas forton," mi pensis, sed baldaŭ mi estis portita al la salono per brankardo, kaj lerte kuŝigita en la liton. Mi estis duondorma, la kapon ne povis levi, ĉar ĝi fariĝis tre peza, kaj tre doloris la kolo, kiam mi volis levi ĝin. La aliaj virinoj babiladis mallaŭte, kaj mi rememoris la patron kaj patrinon mallaŭte babilantaj en lito, antaŭ la endormiĝo. Mi dormis en la sama ĉambro kun ili, kiam mi estis knabino, ja ne estis alia ĉambro, nur tiu unusola. Mi ŝatis aŭdi la babiladon de la gepatroj antaŭ la endormiĝo, kaj nun mi eksentis min kiel infano, protektita de gepatroj.

 

    La duan tagon la samĉambraninoj demandis, kiel mi fartas. Por manĝi mi ricevis teon kaj kelkajn biskvitojn. Mia kapo restis peza, kaj la kolo tre doloris. Mi devis apogi la kapon per unu mano por levi ĝin, sed mi fartis ne malbone. Kaj mi...vivis!

 

    La virinoj babiladis. Mi eksciis, ke tiu en la lito apud lavabo estas vilaĝanino el vilaĝeto situanta malproksime de la vojo, malproksima de aliaj vilaĝoj, ĉe arbaro. Ŝi parolis pri sia vivo. Kiel knabino, ŝi estis servistino de urba familio. Kiel ŝi ellernis la kutimojn, la devojn, la taskojn, pri tio ŝi parolis, sen ĉagreno.Kaj pri la gefiloj kaj genepoj. Mi mire ekkonis la vivon, la pensmanieron de tiuj homoj, kiujn mi ne konis, malgraŭ ke ili estas miaj samnacianoj, kaj ankaŭ mi vivas en vilaĝo. Mi miris kaj hontis: Mi pasigis mian vivon inter en studĉambroj, inter libroj en bibliotekoj, kaj mi eĉ ne imagis, kiel pensas, kiel sentas, kiel vivas la t.n. "simplaj homoj". En la salono estis maljuna virino, kies unu kruro estis tranĉita. Ŝi pasigis monatojn en hospitalo. Komence ŝia malsano ne estis bone diagnozita, fine ŝi perdis kruron. La virino, kiu servis ĉe urba familio, sen naŭzo helpis ŝin ellitiĝi por pisi aŭ fekadi, apud la lito, en speciala seĝo. La fiodoro sentiĝis, sed neniu montris naŭzon. Unu tagon la kuracisto komunikis al al la virino kuŝanta apud la pordo rezulton de la analizo el onkologia laboratorio de granda urbo. Ŝia mamo estis tranĉita, sed la tumoro... ne estis maligna. La ĝis nun ŝajne senpasia virino ekploregis, pro la ĝojo kaj malpeziĝo. Ĉiuj ĝojis kun ŝi.

 

    Foje la virino, kiu kuŝis apud la fenestro, ne vekiĝis, kiam la flegistino alportis la medikamenton por ŝi. Pli kaj pli laŭte oni alparolis ŝin, sed ŝi restis senkonscia. Rapide estis venigita la doktoro, ŝi estis portita al la reviviga salono. Post du tagoj ŝi revenis en sian liton. Antaŭe ŝi estis silentema, malparolema, ŝajne malsimpatia virino, kompare kun la aliaj, nun ankaŭ ŝi partoprenis en babiladoj. Ĉiuj parolis sub la impulso de la momento, pri ĉio, kio venis en la kapon, tute spontane. Ili rememoris epizodojn el la vivo, parolis pri gefiloj, genepoj, kaj mi aŭskultis la babiladon en duondormo, kiel infano aŭskultas la diskutojn de plenkreskuloj.La ses pacientinoj kondutis kiel knabinoj en lerneja internejo. Mi menciis, ke mi devus lavi mian hararon, sed kiel, se estas malpermesite duŝbaniĝi por la ĵus operaciitoj. La mezaĝa vilaĝanino, kiu iam estis servistino de urba familio, proponis lavi mian hararon en la malgranda lavabo apud ŝia lito. Estis malkomforte, sed poste kiel bone mi fartis kun la freŝe lavita hararo.

 

    La virino kun unu kruro demandis, ĉu mi ŝatas legi poemojn, kaj pruntis al mi sian poemlibron kun belaj religiaj poemoj de malnova poetino. Solidareco kaj natura bonkoreco de tiuj virinoj denove hontigis min. Nun mi ekvidis klare, ke mi kondutis ĝentile, kaj ĉiam volis esti justa, sed mi estis nur enfermita egoisto.

 

    Kiam post unu semajno mi estis lasita hejmen, mi adiaŭis la kvin virinojn kiel amikinojn. En la timiga hospitala salono mi fariĝis ano de komunumo, en kiu ĉiu malfermiĝis sincere, kaj helpis unu la alian. Mi forlasis la hospitalon kvazaŭ kun bedaŭro. Kaj kun estimo kaj amo por la ĝis nun nekonataj "simplaj homoj".

 

Redaktoroj: Mao Zifu k Chen Ji

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments