Ĉefpaĝo

Viva rememoro

| 2013-08-08
Bookmark and Share

de Jindřiška Drahotová

 

 

 

    En tiu somera varmega aǔgusta posttagmezo mi travivis du horojn, kiuj restis en mia memoro profunde ĉizitaj. Nun post kvardek jaroj mi ankoraǔ sentas aromon de velkantaj herbejaj floroj sub radioj de la suno, memoras bone sonojn de insektoj sur tero kaj silenton en aero, ĉar birdoj kaj aliaj bestetoj siestis.

 

    Mia hundo metis sian kapon sur miajn genuojn. Ĝi komunikis al mi, ke ĝi scias, ke mia koro estas peza, mia kapo malgaja. Ĝiaj okuloj spegulis ĉiujn malĝojojn de tuta mondo.

 

    Fakte mi neniam deziris posedi hundon, ĉar mi loĝis en urbo, en apartamento sen ĝardeno kaj tagojn mi pasis en hospitalo.

 

    La hundon de pura raso ni aĉetis por nia dekunujara filo, kiu konstante postulis tion. La filo estis problema estaĵo. Lin naskis simpla virino kaj la patro estis cigano el Slovakio. Li estis ŝia unua infano. Kiam li estis unujara, ebria kompanio ĵetis lin el fenestro. Post tiu akcidento li vivis en orfejo, de kie mi lin forportis, kiam li estis trijara. Eduki lin ne estis facile, sed ni amis lin kaj ŝajne li amis nin. Patrino mia kaj la patrino de mia edzo helpadis al ni prizorgi lin. Ĉar la patrino de mia edzo havis dometon kun ĝardeno, ni finfine malrezistis kaj interkonsentis pri aĉeto kaj prizorgado de hundido fare de la filo. Ni esperis, ke zorgo pri hundo povas bone efiki al la filo, ĉar li havos okupon kaj respondecon.

 

    La edzo, kiel ĉiam, deziris nur bonkvalitan varon. Li elektis noblan, altan rason – boksero el nobela familio. Ni vizitis la venontan patrinon de nia hundido. Ĝi estis maljuna hundino, sed vigla. Post nelonga tempo ĝi naskis naǔ hundidojn. Nur kvar, la plej bonaj el ili, rajtis esti enskribitaj en libron de la purrasaj kaj porti nomon kun komenca litero P, ĉar la patrinhundino jam multfoje naskis idojn kaj purrasaj idoj ricevas nomojn laǔ la vico de la alfabeto. Tial la nomoj de la purrasaj nur malofte atingas nomojn de la komenclitero Z.

 

    Mi elektis nomon Paris, laǔ mita junulo, kiu per pomo elektis la plej belan diinon el tri en antikva Grekio.

 

    Paris estis amata hundo. Ni manĝigis ĝin ĝuste kaj ĝi bone prosperis, ŝatis dresadon kaj post pritranĉo de la oreloj kaj vosto fariĝis vera belulo. Dum nelonga tempo ĝi kreskis granda kaj obeema. Kiam ni iradis labori kaj la filo en lernejon, ni lasis ĝin ĉe la patrino de la edzo. Post speciala edukado ĝi fariĝis "laborhundo kun atestilo".

 

    La filo finis sian lernadon en la elementa lernejo kaj fariĝis malobeema, obstina. Li komencis studi metion, sed ĉesis, komencis lerni alian, finfine li foriris el la familio…

 

    La avino kaj ni ne sukcesis prizorgi ĉion, kion nia Paris bezonis. La filo estis en prizono. Mi trovis virinon, spertulinon pri bredado de laborhundoj kaj ni interkonsesntis pri la vendo de Paris al ŝi. Ŝajnis, ke Paris komprenas neceson ŝanĝi mastron kaj hejmon, kiam ni vizitis la novan posedantinon la unuan fojon. Li kondutis kiel kavaliro al ni kaj ankaǔ al la nova mastrino.

 

    Neniam mi trovis tian komprenon, amon, kunsenton ĉe homoj. Eĉ nun, post kvardek jaroj, aperas larmoj en miaj okuloj, kiam antaŭ tiuj ŝvebas la bildo de Paris, kiu konsolis min dum nia adiaŭo.

 

Redaktoroj: Mao Zifu k Chen Ji

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments