El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio regule malfermos 6 nukleajn bazojn al la publiko

| 2013-08-09
Bookmark and Share

 

 

Pu Jilong (dekstre en la unua vico), specialisto de la nuklea energio, interŝanĝas sian opinion pri nuklea sekureco kun la vizitantoj en la Publik-sperta Tago.  

 

    La 7-an de aŭgusto en la nuklea bazo en la golfo Daya de la provinco Guangdong en suda Ĉinio, la vizitantoj kiuj partoprenis en la Publik-sperta Tago de la bazo rigardis la imagajn maŝinojn produktitajn de Ĉinio por la trejnado pri aparataj aranĝoj de nuklea fuelo.

 

    La Kantona Nuklea-elektra Grupo, la ĉina nukle-koncerna entrepreno kiu posedas la plej grandiozajn bazojn konstruatajn, anoncis, ke ĝi decidis ke la 7-a de aŭgusto ĉiujara estu la Publik-sperta Tago de siaj 6 subaj bazoj, kiel respondo al la zorgo de la nuklea sekureco por la socia publiko. En la sama tago, la grupo unuafoje publikigis sian blankan libron pri sekuriga disvolviĝo kaj promesis pluapaŝe pliigi la malfermecon kaj travideblecon de la sekuraj informoj, daŭre plenumi siajn taskojn laŭ la nukle-sekuriga disciplinoj, reguloj kaj principoj kaj firmigi la garantion al la nuklea sekureco.

 

Redaktoroj : Liu Sigong kaj Xie Ruifeng

 

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments