El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis la Ĉina-Rusa Kultura Foiro en Blagoveshchensk

| 2013-08-09
Bookmark and Share

 

Kanto kaj danco en la malfermo 

 Vizitantoj el aliaj landoj aĉetas ĉinajn metiartaĵojn en la foiro.

 

 

    La 7an de aŭgusto en Blagoveshchensk, Amurskaya Oblast, Rusio, inaŭguriĝis la Kvara Ĉina-Rusa Kultura Foiro kunaranĝita de la kultura ministerio de Ĉinio kaj tiu de Rusio, la registaro de la provinco Heilongjiang de Ĉinio kaj tiu de Amurskaya Oblast de Rusio. La foiro havas la temon "kultura komerco, kultura interŝanĝo, amikeco kaj kunlaboro, prospero kaj disvolvado".

 

    La foiro estas granda festivalo por lokanoj de Heihe, Ĉinio, kaj Blagoveshchensk, Rusio. Ekde la jaro 2010 ĝi okazis jam tri fojojn. En la ĉifoja inaŭguro ĉinoj kaj rusoj donis mirindajn prezentadojn. La ludoj de Pyatnitskiy-koruso, kaj la kungfu-a prezentado de bonzoj el la templo Shaolin kaj infanoj gajnis varmajn aplaŭdojn.

 

    Tiu ĉi aranĝo daŭros ĝis la 10a de aŭgusto, kaj dume okazos altnivela interŝanĝo, ekspozicio kaj foiro, teatra prezentado, popola kulturo, sporto, kultura turismo ktp.

 

 

(Redaktoroj: Zhang Shuang kaj Liu Zijia)

 

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments