El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio havas sian unuan ĉelo-histan presilon 3D

| 2013-08-09
Bookmark and Share

 

 

 

Esploristo faras provon de presado. 

 Presitaj vivantaj ĉel-histoj

 

 

    La 7-an de aŭgusto respondeculo de la projekto de ĉelo-hista presilo 3D montris la vivantajn ĉelajn histojn presitajn per la presilo. La presilo 3D uzanta biomedicinajn altpolimerajn materialojn, neorganikajn materialojn, hidroĝelajn materialojn aŭ vivantajn ĉelojn sukcese presis kartilagajn histojn de la oreloj kaj unuon de la hepato de homaj korpoj en malgranda proporcio. La projekto estis plenumita de sciencistoj el la Hangzhou-a Universitato de Elektronika Scienco kaj Teknologio kaj el aliaj superaj lernejoj.

 

    Xu Ming'en, respondeculo de la grupo por esplori kaj inventi la projekton sub la Hangzhou-a Universitato de Elektronika Scienco kaj Teknologio, diris, ke kompare kun la internaciaj similaj presiloj la presilo 3D kun "Regenovo" kiel sia propra rajto pri intelekta proprietaĵo ne nur povas presi biologiajn materialojn kaj ĉelajn histojn sub asepsaj kondiĉoj, sed ankaŭ subtenas presadon de multspecaj biologiaj materialoj fanditaj inter -5℃ kaj 260℃ per novtipaj temperatur-regilo kaj presi-ŝprucigilo. La presilo subtenas ankaŭ presadon de la vivantaj ĉeloj, kaj la procento de supervivo de presitaj vivantaj ĉeloj atingis 90%. Nuntempe la presitaj vivantaj ĉeloj povas vivi maksimume 4 monatojn. Xu Ming'en diris: "Kvankam nun oni povas presi ĉelojn, histojn kaj eĉ organojn de la homaj korpoj, tamen estos bezonata tre longa tempo por apliki la teknikon en klinikado."

 

Redaktoroj: Liu Sigong kaj Niu Xueqin

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments