El Popola Ĉinio>Socio>Vivo de Ĉinoj>

Rizo-gardisto Yuan Longping (II)

| 2013-08-09
Bookmark and Share


Yuan Longping kaj liaj studentoj 



 Yuan Longping kaj filipina rizkultivisto



 Yuan Longping kaj lia edzino Deng Zhe



Yuan Longping ĉeestis kiel observanto al la 18-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Ĉinio en la jaro 2012  


de ZHOU HUALEI


Ekster aŭreolo

 

    En la jaro 1996 li komencis gvidi esploron pri "supera rizo". Lia celo estas tio, ke antaŭ ol li atingos la aĝon de 90 jaroj la po-mu-a produktokvanto de rizo superu 1 000 kilogramojn.

 

    Lia teoria bazo estas, ke "se la utiligo de lum-energio povos esti altigita al 2.5%, atingeblos la celo de la po-mu-a produktokvanto de 1 000 kilogramoj".

 

    En la jaro 2011 la po-mu-a produktokvanto de "supera rizo" atingis 926.6 kilogramojn.

 

    La latenta kresko de la produktokvanto de rizo pli kaj pli malrapidiĝas. Kiam aliaj maltrankviliĝas dubante sian kapablon atingi la celon, Yuan kun rido diris al raportistoj de amaskomunikiloj, ke "se li ne povos atingi la celon, lia promeso fariĝos fanfaronado".

 

    En la jaro 2007 Yuan ricevis kelkajn premiojn inkluzive de la "dumviva premio por influhava ĉino". Li jam estas maljuna, sed rifuzas emeritiĝi, kaj lia tagordo estas navedi inter eksperimentaj rizkampoj troviĝantaj en malsamaj lokoj de Ĉinio. Ĉar li tutjare laboras en kampoj, li havas la haŭton sunbrunan kaj pri tio oni foje faris ŝercon. En la aĝo de 79 li diris, ke li sentas sin vere maljuna, kaj nur tiam li komencis porti ĉapelon dum la laboro en kampoj.

 

    Ekster aŭreolo Yuan Longping estas sprita kaj humura en sia ĉiutaga vivo. Li ne volas, ke aliaj tro alte taksu lin. Kiam oni laŭdis lin pri lia bona ludo de violono, li diris, ke la majstro estas la pianisto, kiu sidas malantaŭ li.

 

Ne ripozi sur merito

 

    Yuan estas esence kamparano. "Mi ne volas esti oficialulo, nek mi povas fariĝi komercisto ĉar mi ne komprenas ekonomikon."

 

    Malgraŭ tio li estas nomumita vicprezidanto de la Hunan-provinca Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco. Tamen li volas "eviti" kunvenojn grandajn kaj malgrandajn. Antaŭ kelkaj jaroj li ĉiam petis permeson por sia malĉeesto, tiel ke la oficistoj de la komitato ofte demandis lin: "S-ro Yuan, ĉu vi ĉi-foje ĉeestos?"

 

    En la sesio de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco en la jaro 2012, Yuan faris proponon pri altigo de grenprezoj por profitigi terkulturistojn. Li proponis, ke la ŝtato subvenciu terkulturistojn anstataŭ la petrolan industrion; pli precize dirite, la ŝtato radikale reformu la politikon pri grenprezoj kaj la ŝtato aĉetu grenojn de terkulturistoj je alta prezo, kaj vendu ilin poste je normala prezo. "La enspezo de terkulturistoj estas tro malalta, kaj ili estas vere kompatindaj!" diris Yuan Longping.

 

    Nun terkulturistoj preferas esti dungitaj en urboj ol labori en kampoj, kaj tial multaj kampoj fariĝas neplugataj. Yuan rimarkis ankaŭ, ke pli kaj pli malmultiĝas gejunuloj, kiuj deziras lerni terkultivadon. "Mi vizitis multajn modernajn agrikulturajn muzeojn kaj vidis tie kukurbojn pezajn je kelkcent kilogramoj kaj sukerkanojn altajn kiel duetaĝaj domoj. Tiuj povas allogi gejunulojn, ankaŭ lernantoj de elementaj lernejoj interesiĝos pri ili." Parolante pri tio li ekmemoris la kapitalistan ĝardenon vizititan de li en la infanaĝo.

 

    Dum la lastaj jaroj Yuan plurfoje priskribis sian revon antaŭ raportistoj: "Rizo estus tiel alta kiel sorgo, ĝiaj spikoj tiel longaj kiel balailoj, kaj grajnoj tiel grandaj kiel arakidoj; miaj amikoj kaj mi povus ĝui malvarmeton sub la ombro de spikoj."


(Redaktoroj: Zhao Xi kaj Liu Zijia)

 


Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments