El Popola Ĉinio>Por Komencantoj>

"Mi Tion Faris por Vi"

| 2013-08-09
Bookmark and Share

 

de You Xu

 

     Juna paro kun ĝenateco iris en restoracion kaj sidiĝis ĉe ronda tablo. Ili interkonatiĝis antaŭ nelonge kaj nun estis ilia duafoja renkontiĝo. Ili promenadis kelkajn horojn en parko kaj iris al la restoracio.

 

    La junulino konsilis, ke la junulo mendu ne tro multe da pladoj, sed ĉi tiu mendis 7 pladojn kaj 2 skatolojn da kokoslakto. Ĉe la tablo la junulo ĝoje babilis jen pri tio, jen pri alio. Tute malaperis lia ĝenateco. Sed la junulino kondutis indiferente kaj de tempo al tempo demandis aŭ respondis. Post kelka tempo la junulino leviĝis, dirante, ke ŝi volas telefoni. Post ŝia foriro la junulo senzorge rigardis ĉirkaŭen kaj vidis, ke paro da geamantoj sidas ĉe najbara tablo plena de pladoj, dum la viro fumante ĵetis al li malestiman rigardon.

 

    La junulo sentis honton. Li vokis la servistinon kaj mendis pliajn 7 pladojn kaj 2 glasojn da biero. Kiam li ekfumis, la junulino revenis post la telefonado.

 

    Kiam la junulino rimarkis, ke sur la tablo aperis aliaj pladoj, ŝia rido malaperis, dum la junulo radiis de ĝojo kaj kontento.

 

    "Prenu!" la junulo afable proponis al la junulino.

 

    "Kial vi volas tiel multe da pladoj?" demandis la junulino.

 

    "Mi ne ŝatas, ke ni estu tro modestaj," venis lia respondo.

 

    La junulino rigardis la najbaran tablon kaj tuj komprenis.

 

    "Ni prenas nian tagmanĝon. Kian rilaton tio havas kun aliaj?" La junulino fiksis sian rigardon sur la junulo.

 

    "Malpli da pladoj humiligas nin," la junulo diris per mallaŭta voĉo. "Mi tion faris por vi!"

 

    "Aĥ..." la junulino kapneis kun bedaŭro.

 

    La junulo stuporiĝis.

 

 

    Post la pagado la junulo kun ĝenateco eldomiĝis, sekvante la junulinon. Ŝi elpoŝigis kelke da 100-juanaj biletoj kaj enmanigis ilin al la junulo, dirante: "Mi ne volas, ke vi multe elspezu por mi."

 

    Tion dirinte, la junulino sin direktis al taksio ĉe la strato kaj tuj enŝovis sin en ĝin. Pum! — fermiĝis la pordo.

 

    "Pro kio? Pro kio?" la junulo piedbatis kaj diris kun nekomprenemo.

 

Redaktoroj: Zou Guoxiang kaj Xie Ruifeng

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments